Batalo ĉe la Lago Peipsi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Glacia batalo)

La Batalo de la Glacio (ruse Ледовое побоище, Ledovoye poboiŝ'je; germane Schlacht auf dem Eise; estone Jäälahing; latve Ledus kauja), ankaŭ konata kiel Batalo ĉe la Lago Peipsi estis batalo inter Novgoroda Respubliko kaj la Livonia branĉo de la ordeno de germanaj kavaliroj (kies armeo konsistis el estonoj) la 5-an de aprilo 1242, ĉe Peipsi. La batalo estas notinda pro la batalado sur frostita parto de la lago.

La batalo estis rimarkinda malvenko de la romkatolikaj krucistoj dum la Nordiaj Krucmilitoj, direktitaj kontraŭ paganoj kaj ortodoksaj kristanoj anstataŭ muslimoj en la Sankta Lando. La malvenko de la krucistoj metis finon al militkampanjoj kontraŭ la ortodoksa Novgoroda Respubliko kaj en aliaj rusaj teritorioj por unu jarcento.