Glacia kaverno Demänovská

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glacia kaverno Demänovská
slovake: Demänovská ľadová jaskyňa
kaverno
Interno de la kaverno
Oficiala nomo: Demänovská ľadová jaskyňa
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Liptovský Mikuláš
Parto de Demänovaj kavernoj
Montaro Malaltaj Tatroj
Situo Enireja aperturo
 - alteco 740 m s. m.
 - koordinatoj 49° 00′ 58″ N 19° 34′ 59″ O / 49.01611 °N, 19.58306 °O / 49.01611; 19.58306 (mapo)
Longo 1 900 m
 - vizitvojo 680 m
Geologia konsisto Stalagmito, Stalaktito
Tipo de kaverno Glacia kaverno
Nacia parko NP Malaltaj Tatroj
Animalaro vesperto
Materialoj Kalkoŝtono, Glacio
Dokumentita 1299
Por publiko alirebla
Plej facila aliro Liptovský Mikuláš
Priskribo Matiaso Bel
 - dato 1723
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Temperaturo +0,4  °C ĝis +3  °C somere
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Demänovská Ice Cave
Retpaĝo: Demänovská glacia kaverno
Portalo pri Slovakio
Glacia kaverno Demänovská
Interno de la kaverno

Glacia kaverno Demänovská. En pitoreska medio de Demänová-valo sur la norda flanko de Malaltaj Tatroj, ĉe la dekstra flanko de Demänová-rivereto en la kruta deklivo troviĝas unu el la plej malnove konataj grotoj en la meza Eŭropo – la Glacia groto de Demänová. Enirejo en la groton troviĝas en la okcidenta deklivo de la rokego en alteco de 870 m super la marnivelo, 90 metrojn super la fluvalo de Demänová-rivereto. Kiu kaj kiam la groton malkovris, ne estas konate. La plej malnova mencio pri ĝi devenas el la 13-a jarcento priskribita en la dokumento de Estergoma diecezo el la jaro 1229. La plej malnova priskribo de la grota areo estas konata de la slovaka polihistoriisto Mateo BEL el la jaro 1723. Multe da subskriboj sur kalkŝtonaj muroj de la groto kaj konservinta bunta literaturo asertas grandskalan intereson pri la groto ne nur de la larĝa publiko, sed precipe de la sciencistoj. Eniro en ĝin estis ebla jam en la fino de la pasinta jarcento, sed post la malkovro de la nova belega Groto de la Libereco, neniu tiun antaŭan prizorgis. La denovan ordigon de ĝi oni aliris nur en la jaro 1949 kaj ĝi estas dispone al publiko de la jaro 1952.

La Glacia groto de Demänová estas la norda finiĝo de la sistemo de grotoj de Demänová-valo. Kreigis ĝin subteraj akvoj de la Demänová-rivereto, per larĝigo de fendaĵoj en malhelgrizaj kalkŝtonoj de la meza tuftavolo. En la kruciĝoj de la fendaĵoj ekestis pli grandspacaj grotaj areoj kiel Granda katedralo, Katedralo de Bel, Katedralo de pagodoj. En la subtera labirinto de Glacia groto de Demänová estas ĝis nun konataj kvar etaĝoj, el kiuj la plej malsupra estas glaciiĝinta. La plej multe da glaciaj ornamaĵoj – glaciaj kolonoj kaj glaci-faloj – troviĝas en Katedralo de Kmeť. La groto estas interesa per tio, ke en ĝi troviĝas ne nur la glaciaj ornamaĵoj, sed ankaŭ multe da sintraĵoj. Interesaĵo sur la sintrigita muro estas “vizit-libro“ kaj trovaĵo de ostoj de la grota urso en la Ursa koridoro, kiu vivis antaŭ 15 mil jaroj. El la tuta ĝis nun konata longeco de la groto – 1 665 metroj – estas por publiko alireblaj 680 metroj. La trarigardo daŭras ĉirkaŭ 45 minutojn.

Elirpunkto al la Grotoj de Demänová estas urbo Liptovský Mikuláš, situanta ĉe la rapidtrajna linio ŽilinaPopradKošice. Aŭtobuskontakto estas de la aŭtobusstacio, troviĝanta antaŭ la fervoja stacidomo. Aŭtobuslinioj Liptovský Mikuláš – Demänovské jaskyne – Jasná veturadas en unu-horaj intervaloj. Ĉi tiuj estas signitaj per vorto “Jasná“. Motoristoj deflankiĝu el la ĉefŝoseo ĉe urbo Liptovský Mikuláš, de kie estas la Glacia Groto en 7-kilometra distanco. Parkejo troviĝas ĉe la kabano Kamenná chata, de kie gvidas prizorgita irvojeto ĝis la groto, ĉirkaŭ 20 minutojn perpiede. Atingo estas ankaŭ ebla el la montokresto de Malaltaj Tatroj, plej avantaĝe el monto Chopok per la sidlifto al la vala stacio en Jasná, de kie estas aŭtobusa kontakto, aŭ piedire proksimume 60 minutoj.