Glacia vulkano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glacia vulkanismo sur Enceladus.
Malhelaj restaĵoj de erupciaĵoj de glacia vulkano sur Tritono (meze)

Glacia vulkano estas ekstertera vulkano, kiu ekzistas nur ĉe malaltegaj temperaturoj (sub -150 °).

Glaciaj vulkanoj ekzistas sur Enceladus, luno de Saturno kaj Tritono, luno de Neptuno. Oni supozas, ke glaciaj vulkanoj troveblas ankaŭ sur Titano, luno de Saturno kaj Eŭropo, luno de Jupitero.

Difino

La erupciaĵoj de glaciaj vulkanoj ne estas lafo, sed facile fandiĝeblaj substancoj kiel metano, karbona dioksido, akvoamoniako, kiu ekzistas ene de la planedoluno en glacia formo. Pro tiea varmo, kreita ekzemple de tajdaj fortoj, tiaj materioj estas fanditaj kaj pelitaj surfacen. Tie la erupciaĵoj glaciiĝas kaj deponiiĝas. La deponoj atingas foje ĝis pluraj centoj da metroj.


Bibliografio

  • Spektrum der Wissenschaft 09/05: Eisvulkan auf Titan? (S. 16-22)

Eksteraj ligiloj