Glaĉero

El Vikipedio
(Alidirektita el Glacirivero)
Saltu al: navigado, serĉo
Norvegio, glaĉero de Briksdal

Glaĉero estas konstanta amaso da glacio, kiu sin movas, sed eĉ ne dum somero fordegelas. Glaĉeroj nuntempe troviĝas en tre nordaj aŭ tre sudaj regionoj (Antarkto, Nov-Zelando, Gronlando, Islando, Norvegio k. s.), sed dum la glaciepoko glaĉeroj kovris ankaŭ vastajn partojn de Eŭropo, Aŭstralio, Azio, Sud-Afriko kaj Nord- kaj Sud-Ameriko. En Eŭropo dum la lasta glaciepoko la grandaj glaĉeroj atingis preskaŭ Mediteraneon. Relative malgrandaj glaĉeroj dum la aktuala varma fazo plu ekzistas sur altaj montaroj, ekzemple la Alpoj kaj Pireneoj.

Enhavo

[redakti] Grandaj akvorezervujoj

Glaĉeroj apartenas al la plej grandaj rezervujoj de dolĉa akvo sur la terglobo kaj estas la plej grandaj akvorezervujoj krom la oceanoj entute. Tial glaĉeroj estas signifaj akvoliverantoj de multaj teraj riversistemoj kaj havas gravan influon al la regiona kaj monda klimato.

[redakti] Glaciepoko

Terhistorie ni vivas ekde antaŭ 2,6 milionoj da jaroj en interŝanĝo de Varmepokoj kaj Glaciepokoj. La lasta granda glaciiĝo finiĝis antaŭ proksimume 11 000 jaroj. Meze de la 15-a jarcento komenciĝis dumtempa tuttera malvarmiĝo, kiu kaŭzis kreskon de la polusaj kaj montaraj glaĉeroj. Oni nomaas tiun eraon Eta Glaciepoko. Tiu fazo finiĝis kun la varmiĝo, kiun verŝajne kaŭzis la grandiĝanta CO2-koncentrado pro la industriiĝo ekde la 19-a jarcento. Antaŭ la unua glaciepoko la tero estis glacilibera planedo kaj glaĉeroj ne ekzistis.

[redakti] Estiĝo de glaĉeroj

Por ke estiĝu glaĉero devas kuniĝi tuta serio da faktoroj. Unue necesas, ke dum sufiĉe longa tempo regas daŭre malalta temperaturo, por ke falu neĝo. Due necesas sufiĉe da precipitaĵo por nutri la glaĉeron. La alteclinio, super kiu en la longjara mezo falas pli da neĝo ol povas degeli, nomiĝas la klimata neĝlimo. Ĝi povas diferenciĝi loke depende de sunradia situacio (ekzemple norddeklivo aŭ suddeklivo en montaro aŭ ekzemple ombra kaldrono) je pluraj centoj da metroj de la meza valoro de regiono. Oni parolas en ĉi-tiu okazo de la orografia neĝlimo. Nur supre de ĉi-tiu limlinio povas fali je taŭga reliefo tiom da neĝo, ke tiu-ĉi povas sperti metamorfozon.

[redakti] Akumuliĝo kaj metamorfozo

La proceso de kolektiĝo de neĝamasoj nomiĝas akumuliĝo kaj sekve la estiĝregiono de glaĉero ankaŭ akumuliĝregiono (nutrejo). Kiam la neĝkvanto sufiĉas, por per la premŝarĝo de la supraj tavoloj kunpremiĝi la pli profundajn tavolojn, komenciĝas la metamorfozo de la neĝo al glaĉeroglacio. Dum ĉi-tiu proceso en la profundeco la aero, kiu en la novneĝo kaŭzas 90 % de la neĝvolumo, estas elpremita per la konstante kreskanta premo. En la glaĉeroglacio tiel la aerproporcio povas malaltiĝi ĝis al proksimume 2 %. Glaĉero kun tiel malalta aerprocentaĵo posedas bluecan kaj plimalofte ankaŭ iom verdecan koloron. Pli altaj temperaturoj influas la metamorfozon pozitive en du manieroj: Unuflanke formiĝas en pli varmaj glaĉeroj (varmetigitaj glaĉeroj) kutime pli malgrandaj glacikristaloj, kial ĉi-tie ankaŭ en la antaŭŝtupoj de la glacio, kiel firno kaj grajla glacio eblas pli facila moviĝo, dum kiu aero estas liberigita. Krome surfaca materialo povas ekdegeli kaj refrostiĝi sen forlasi la glaĉeron. Tiel en malgrandaj kvantoj eĉ en taga ciklo povas okazi metamorfozo de neĝo al glacio, sen la kutimaj interŝtupoj de la premmetamorfozo.

Deidiĝintaj glaĉeromontoj en glaĉerolago de Grinnell-glaĉero, Usono

[redakti] Ablacio

Degelakvo povas surface aŭ sub la glaĉero (subglacie) forlasi ĝin kaj tiel deduktiĝas de la substancekonomio de la glaĉero. Subglacia degelakvo plej ofte elfluas tra malfermaĵo ĉe la glaĉerofrunto, kiun oni nomas glaĉeropordegon. En karstaj regionoj tia akvo ankaŭ povas forflui subtere tra karsta kavernrivero kaj je komplete alia flanko de montaro aperi kiel riverfonto. Polusaj glaĉeroj perdas substancon ofte ankaŭ per sublimado, kiam akvo rekte transiras de la firma al la gasforma agregstato. Certaj glaĉeroj ankaŭ spertas ablacion pro la reliefo, ekzemple kiam montrara glaĉero atingas deklivan rokkreston kaj tiam materialo kiel glacifalaĵo falas de la rokoj, aŭ kiam enlanda glaĉero atingas bordon de maro aŭ lago kaj tie ne povas estiĝi glacisoklo, kaj tiel la glaĉero devas deidiĝi. Ĉe tiu proceso partoj de la glacio elrompiĝas kaj poste povas drivi kiel glacimontoj sur la lago aŭ maro. Tavolglacimontoj estiĝas kiam partoj de glacisoklo forrompiĝas, kiu formis pro sia origina naĝpozicio tre platan surfacon supre kaj malsupre.

Baraĵlago nutrita de Albigna-glaĉero

[redakti] Utiligo de glaĉeroj per la homoj

Pro ĝia impona aspokto glaĉeroj havas hodiaŭ gravan signifon por la turismo. Kiam ili trafike estas facile atingeblaj ili estas grandega allogiloj turistoj. Por vintraj sportoj ili taŭgas ankaŭ kiel neĝsekuraj glaĉero-skiregionoj eĉ dum somero.

Jam en mezepoko en la Kantono Valezo oni utiligis la glaĉerojn kiel gigantaj akvorezervujoj, konstruante tutan sistemon da akvigkanaloj laŭlonge de la montdeklivoj. La industrio en Svislando utiligas la glaĉeroakvon ankaŭ kiel konstanta akvorezervo por plenigi la baraĵlagojn de la svisaj elektrocentraloj.

[redakti] Grandaj glaĉeroj

Ekstera ligilo  Vatnajökull (Islando, plej granda de Eŭropo)
Ekstera ligilo  Jostedalsbreen (Norvegio, plej granda de kontinenta Eŭropo).
Ekstera ligilo  Aleĉ-glaĉero (Svislando, plej granda glaĉero de la Alpoj).
Ekstera ligilo  Kangerdlugssuaq, plej rapida glaĉero de la mondo, situanta en Gronlando.

[redakti] Eta glaĉeroa fakvortaro

Parolante pri glaĉeroj necesas kompreni kelkajn specifajn fakvortojn el la kampoj de glaĉeroscienco kaj glaciscienco. Jen eta listo, kiu nature ne anstataŭas ampleksan fakvortaron, sed helpu al la laiko kompreni la glaĉerorilatajn tekstojn:

Ekstera ligilo  Ablacio estas masperdo de la glaĉero dum la metamorfozproceso.
Ekstera ligilo  Akumuliĝo estas la proceso de kolektiĝo de neĝamasoj, kiuj poste per metamorfozo transformiĝas al glaĉeroglacio.
Ekstera ligilo  Deidiĝo signifas faladon de glaciblokoj, de tiel nomitaj glaĉeroidoj, el pendanta glaĉero al valo. Je amasa deidiĝo oni parolas pri glacifalado.
Ekstera ligilo  Deklivoglaĉero estas glaĉero, kiu situas plejparte sur deklivo de monto.
Ekstera ligilo  Drumlinoj estas algrandaj montetoj, kiuj estiĝis per glaĉeroa efiko dum malvarmepoko.
Ekstera ligilo  Ebenaĵglaĉero estas glaĉero, kiu ne etendiĝas en valo sed kovras tutan terenon pli malpli ebenan.
Ekstera ligilo  Firno estas neĝo, kiu travivis almenaŭ unu ablaciperiodon.
Ekstera ligilo  Firnglaĉero estas glaĉero kovrita de firno.
Ekstera ligilo  Firnkampo estas kampo de unu aŭ plurjara firno, kiu ankoraŭ ne travivis la metamorfozon al glaĉero aŭ kiu kovras glaĉeron.
Ekstera ligilo  Flankglaĉero estas aŭ tributglaĉero aŭ flanka glaĉerolango kun propra glaĉerofrunto.
Ekstera ligilo  Glaciejon oni ni konfuzu kun glaĉero. Glaciejo estas iu ajn granda loko konstante kovrita de glacio[1].
Ekstera ligilo  Glacifalo estas glaĉero, kiu analoge al akvofalo falas aŭ malsuprenfluas vertikalan aŭ preskaŭ vertikalan deklivon.
Ekstera ligilo  Glacifalado signifas faladon de grandaj glaciamasoj aŭ amasa deidiĝo el pendanta glaĉerolango al valo.
Ekstera ligilo  Glacikatarakto estas malalta glacifalo.
Ekstera ligilo  Glacimonto estiĝas per deidiĝo de glaĉeroblokoj al marolago.
Ekstera ligilo  Glaciologio estas la scienco pri glacio, glaciiĝo, glaciepokoj, glaĉeroj ktp.
Ekstera ligilo  glaĉerolango estas langoforma finparto de la glaĉero aŭ glaĉero.
Ekstera ligilo  glaĉerofendo estas fendo, kiu estiĝis en la glaĉeroglacio pro moviĝo.
Ekstera ligilo  glaĉerofrunto estas la fino aŭ pinto de la glaĉerolango.
Ekstera ligilo  glaĉeroglacio estas blua aŭ malhelverda glacio, kiu pasis la glaĉerometamorfozproceson enhavante nur tre malaltan aerproporcion.
Ekstera ligilo  glaĉeroido estas deidiĝanta glacibloko.
Ekstera ligilo  glaĉeroscienco estas la subfako de glaciscienco, kiu okupiĝas pri glaĉeroj.
Ekstera ligilo  glaĉeromuelejo estas spiralforma truo en glaĉero, kreita de enfluinta degelakvo.
Ekstera ligilo  glaĉeropordego estas truo en la glaĉerofrunto, kie elfluas akvo aŭ eĉ rivero.
Ekstera ligilo  glaĉeroravino estas ravino, kiun fosis elfuanto de glaĉero.
Ekstera ligilo  glaĉeroŝildoenlanda glacio estas la plej grandaj glaĉeroj entute. Ili kovras tutan areon aŭ eĉ kontinenton sendepende de ĝia geologia strukturo.
Ekstera ligilo  glaĉerosoklo estas glaĉerotavolo naĝanta en maro aŭ lago ankoraŭ ligita kun la glaĉero. Kiam tia solo malkonektiĝas kun la nutranta glaĉero oni parolas pri drivglacioglacimontoj.
Ekstera ligilo  Metamorfozo estas en glaĉerologio kaj glaciologio la proceso de transformiĝo de firno al glaĉeroglacio.
Ekstera ligilo  Klimata firnolimo aŭ klimata glaĉerolimo estas la alteco super la marnivelo en certa regiono, super kiu glaĉeroiĝo eblas.
Ekstera ligilo  Klimata nulgradlimo estas la alteco super la marnivelo en certa regiono, super kiu kutime la temperaturo eĉ en somero neniam superas la degelpunkton de 0 °C.
Ekstera ligilo  Moreno estas monteto, flanke, frunte, sub, sur aŭ meze de konsistanta el materialo, kiun la glaĉero eroziis kaj altransportis.
Ekstera ligilo  Mortglacio estas glaĉeroparto, ne plu ligita kun la nutra regiono, kaj tial ne plu fluanta.
Ekstera ligilo  Nunatako estas roko-pinto aŭ monto, kiu leviĝas meze en enlanda glacio aŭ glaĉero.
Ekstera ligilo  Tributglaĉero estas flankglaĉero, kiu alfluas en alian glaĉeron kaj nutras ĝin.
Ekstera ligilo  Trogglaĉero estas glaĉero sen glaĉerolango, kiu troviĝas en valtrogo.
Ekstera ligilo  Valglaĉero estas glaĉero, kiu fluas tra valo, kutime langoforma.

[redakti] Vidu ankaŭ

Ekstera ligilo  Tutmonda varmiĝo
Ekstera ligilo  Glaciepoko
Ekstera ligilo  glaĉeroj en Svislando

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Glaciologio por komencantoj en la germana lingvo
Ekstera ligilo  Glaciologio por komencantoj - en angla lingvo

[redakti] Referencoj

  1. PIV 2005, p. 394.
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj