Gladbeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gladbeck
Blazono
Gladbeck (Germanio)
Gladbeck (Germanio)
DEC

Map

Flago
large district town • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Münster
Distrikto Distrikto Recklinghausen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0 20 43
Poŝtkodo 45964–45968
Aŭtomobila kodo GLA, RE, CAS
Oficiala Municipokodo 05562014
Subdivido 9 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Bettina Weist
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Willy-Brandt-Platz 2
45964 Gladbeck
Demografio
Loĝantaro 75889 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 34′ N, 6° 59′ O (mapo)51.571346.98267Koordinatoj: 51° 34′ N, 6° 59′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 63 m
Areo 35,91 km²
Oficiala retejo https://www.gladbeck.de/
vdr

Gladbeck [glatbek] estas urbo en la federacia lando (regiona ŝtato) Nordrejno-Vestfalio, en la okcidento de Germanio. Gladbeck kreskis ekde la fino de la 19-a jarcento, ĉar oni trovis karbon, kaj havas la urbostatuson ekde 1919. Fine de decembro 2022 la urbo havis 75 889 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

La urbo Gladbeck situas ĉe la norda flanko de la Ruhr-Regiono (urbaro en la nordokcidento de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio) kaj estas urbo en la distrikto Recklinghausen kaj la distriktaro Monastero. Gladbeck apartenas al la t.n Emscher-Zono, kiun la karbominado atingis relative malfrue. La urbo apartenas al la Metropola regiono Rejno-Ruhr.

En la nordo la bieno apartena al la urboteritorio estas ĉirkaŭata de la najbarurboj Bottrop, Dorsten kaj Gelsenkirchen. Sude la urbo limitas al Asindo (Essen).

Urba subdivido[redakti | redakti fonton]

La urbo Gladbeck havas naŭ urbopartojn.

  • Brauck
  • Butendorf
  • Ellinghorst
  • Mitte
  • Ost
  • Rentfort
  • Rosenhügel
  • Schultendorf
  • Zweckel

Historio[redakti | redakti fonton]

Gladbeck, urbodomo kun turo

Antaŭindustria socio[redakti | redakti fonton]

Trovaĵoj el la frua historio pruvas loĝadon jam je ĉ. 2000 a.K. (vd. muzeo, malsupre).

Unuan fojon Gladbeck estas menciita en bienregistro de la monaĥejo Werden je la 3. Mai 1020 kiel Gladbeki. Tio signifus "setlejo ĉe la brila rivereto (glad = brila; beck = rivereto). En tiu ĉi Urbario de Werden, la t.n. Liber privilegiorum maior el la mezo de la 12-a jarcento oni skribas pri Gladbeki resp. Gladebeke. Spekulacioj pri tute aliaj nominterpretadoj (arbara rivereto, juĝomonteto) estas malpli evidentaj.

La vilaĝo kun la kvin kamparanaroj (vd. malsupre) ariĝis ĉirkaŭ la preĝejo St.-Lamberti. Ĝi apartenis ekde 1180 ĝis 1802 al feŭdo Recklinghausen kaj tiel estis ligita longtempe kun la Elektoprinca Arkiepiskopejo Kolonjo. Post la Napoleona Epoko la regiono en 1815 al Prusio.

Epoko de karbominado 1873–1971[redakti | redakti fonton]

Malnova poŝtejo, nun restoracio

La unuan minejon oni starigis en 1873, de kiu oni ekde 1878 elminis karbon. la malgranda vilaĝo kreskis al mezgranda industrieca setlejo, kiu en julio 1919 ricevis la urborajtojn (kiel „plej juna urbo de Nov-Germanio“, kiel la loka gazeto skribis) Intertempe ekzistis kvin ŝaktinstalaĵoj. La jaroj 1925 ĝis 1929 estis iom mallonga florepoko, dum kiu la urbo realigis gravajn publikajn konstruaĵojn, ekz.:

  • la liberaera naĝejo,
  • la novkonstruaĵo de Akvopalaco Wittringen,
  • La Jovy-Placo kun administraj domoj kaj
  • la stadiono „Vestische Kampfbahn“

En 1928 seksmurdo kontraŭ la 19-jara abituriento Helmut Daube flankenŝovis el la gazetaraj titollinioj la sensacian unuan transatlantikan flugon de zepelino.

Post la potencakiro de Hitler Gladbeck samkiel ĉiuj urboj estis uzurpata fare de la nazioj, nome de la jam antaŭe elektita konservema urbestro Hackenberg, kiu tujtuje aliĝis la NSDAP. Samkiel multaj germanaj urboj Gladbeck estis grandparte detruita dum la Dua Mondmilito, en la urbocentra areo je 43 elcentoj. Per tio ĝi apartenas al la pleje detruitaj urboj en la Ruhr-Regiono.

Ĝis 1960 la loĝantonombro kreskis ĝis 84.000 kaj nu situas je ĉ. 78.000. Kiel lasta minejo Zeche Graf Moltke estis malfunkciigita en 1971, kaj ekde tiam Gladbeck klopodas alistrukturigi la ekonomian kaj luktas kontraŭ la senlaboreco.

Komunuma novordigo kaj pli nova historio ekde 1975[redakti | redakti fonton]

Okaze de la komunuma novordigo en Nordrejn-Vestalio (1975) la eksterdistrikta urbo Gladbeck kune kun la vilaĝo Kirchhellen (distrikto Recklinghausen) estis kunigita kun la najbarurbo Bottrop. Oponantoj de la novordigo kritikis, ke la setlado ĉe la limo inter Gladbeck kaj Bottrop estas tro eta, kaj argumentis, ke Bottrop estas nur malmulte pli grandaol Gladbeck. Ilia slogano: "GlaBotKi is nich" (GlaBotKi ne estos).

Jam samjare Gladbeck sukcesis – per verdikto de la juĝejo pri administraj aferoj la 6-an de decembro "Nikolaa Verdikto" –, eliĝi el Bottrop. La Supra Administra Juĝejo en Monastero, antaŭ kiu apelaciis la iama supra urbodirektoro Rump, juĝis, ke pro la enkomunumigo mankis la proksinmeco inter la civitanoj kaj la administrejo. Ĵus tio ĉi estis la argumento pro la novordigado. La unuigo estis nuligata kaj oni deklaris la komunumbalotojn de 1975 por la Grand-Bottrop-a urbestraro malvalidajn.

Ekde la 1-a de julio 1976 Gladbeck apartenas al la distrikto Recklinghausen, kvankam ĝi estas ligita al ties teritorio nur per malgranda anguleto.

La 16-an de aŭgusto 1988 Gladbeck ricevis malgajigan famon, kiam du rabistoj elrabis bankon kaj veturis dum tagoj tra Germanio kaj Nederlando kun pluraj ostaĝoj. Dum tiu ĉi krimo mortis tri homoj.

En la 1970aj jaroj oni reformis la komunumojn en Nordrejn-Vestfalio. Gladbeck estis metita kun Bottrop kaj Kirchhellen al nova urbo Bottrop en 1975. Sed ankoraŭ fine de la jaro la tribunalo pravigis protestantojn. Ekde 1976 la urbo Gladbeck estas parto de la distriko Recklinghausen.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Dum la mezepoko kaj frua novepoko Gladbeck havis nur malmultajn cent loĝantoj. Militoj, epidemioj kaj malsatmizeroj foje kaj refoje interrompis la kreskado de la loĝantonombro. Sed komence de la industriigo kaj la evoluo de la karbominado fine de la 19-a jarcento la loĝantaro kreskis rapidege. Dum kiam en 1875 nur 3.000 homoj vivis en la loko, en 1905 jam estis 20.000. Ĝis 1910 tiu ĉi nombro duobliĝis je 40.000, tiel ke en 1919 Gladbeck ricevis la urborajtojn. Ĝis 1956 la loĝantaro refoje duobliĝis je nu 80.000 personoj.

En la jaro 1969 la loĝantonombro atingis per 85.927 sian historian maksimumon. Je la 1-a de januaro 1975 la urbo Gladbeck kun siaj 81.868 loĝantoj estis enkomunumigita al Bottrop, sed jam la 1-an de julio 1976 reelkomunumigita.. Ede meze de la 1950-aj jaroj la loĝantonombro oscilas ĉirkaŭ la limo de 80.000. La 30-an de junio 2005 la oficiala nombro de loĝantoj estis 76.987 (nur ĉefrezidantoj).

Jen tabelo montranta la loĝantonombrojn laŭ la respektiva teritoria stato. Ĝis 1833 pleje temas pri taksokalkuloj, poste pri popolcensorezultoj (¹) aŭ oficaj kompletigoj de la landa oficejo statistika. La indikoj rilatas ekde 1871 je la „ĉeesta loĝantaro“, ekde 1925 je la "rezida loĝantaro" kaj ekde 1987 je la „loĝantaro en la komunumo de sia ĉefloĝejo“. Antaŭ 1871 oni enketis la loĝantonombron laŭ neunuecaj enketmetodoj.

Jaro Loĝantoj
1575 1.500
1650 1.400
1730 1.800
1800 2.000
1818 2.453
1830 2.505
3-a decembro 1843 ¹ 2.638
3-a decembro 1858 ¹ 2.735
1-a decembro 1871 ¹ 2.760
1-a decembro 1875 ¹ 3.000
1-a decembro 1885 ¹ 4.464
1-a decembro 1890 ¹ 5.648
2-a decembro 1895 ¹ 7.827
1-a decembro 1900 ¹ 11.704
1-a decembro 1905 ¹ 20.762
1-a decembro 1910 ¹ 39.171
1-a decembro 1916 ¹ 48.302
5-a decembro 1917 ¹ 47.556
8-a oktobro 1919 ¹ 52.834
Jaro Loĝantoj
16-a junio 1925 ¹ 60.175
16-a junio 1933 ¹ 61.239
17-a majo 1939 ¹ 58.713
31-a decembro 1945 59.439
29-a oktobro 1946 ¹ 61.497
13-a septembro 1950 ¹ 71.612
25-a septembro 1956 ¹ 79.158
6-a junio 1961 ¹ 84.196
31-a decembro 1965 84.097
27-a majo 1970 ¹ 83.246
31-a decembro 1975 81.220
31-a decembro 1980 79.747
31-a decembro 1985 76.592
25-a majo 1987 ¹ 78.343
31-a decembro 1990 80.267
31-a decembro 1995 79.605
31-a decembro 2000 77.789
31-a decembro 2005 76.861

¹ popolcensaj rezultoj

Politiko[redakti | redakti fonton]

"Nova urbodomo", ekde oktobro 2006

Gladbeck formas kune kun Bottrop federaci-parlamentan elektodistrikton (126: Bottrop - Recklinghausen III). La rekte elektita loka deputito en la federacia parlamento Bundestag ekde la jaro 2013 estas Michael Gerdes (SPD). En la parlamento de la federacia lando, Gladbeck ekde la jaro 2010 estas reprezentata de Michael Hübner (SPD).

Urbokonsilantaro[redakti | redakti fonton]

La urbokonsilantaro konsistas el 44 magistratanoj.

(Stato: komunuma baloto je la 26-a de septembro 2004)

Rezultoj de la komunuaj mbalotoj ekde 1976[redakti | redakti fonton]

En la listo [1] menciitas nur partioj kaj balotasocioj, kiuj almenaŭ akiris 2,95 % de la voĉoj je la respektivaj balotoj:

Jaro SPD CDU DKP FDP Grüne BIG
1976 56,9 32,9 5,6 4,7
1979 52,9 33,8 8,7 4,6
1984 55,2 29,6 6,7 6,8
1989 54,2 27,7 8,0 3,1 7,1
1994 44,3 34,8 4,7 9,4 5,1
1999 39,7 46,4 4,3 5,1
2004 40,6 37,1 4,5 3,6 5,9 6,2

Urbestroj[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1975 la titolo estis ĉefurbestro (Oberbürgermeister), poste nur urbestro (pro perdo de la urba sendependeco).

  • 1946–1958: Friedrich Lange SPD
  • 1958–1963: Heinrich Kliem , SPD
  • 1963-1965: Hans Wuwer, SPD
  • 1965–1971: Günter Kalinowski , SPD
  • 1971–1974: Norbert Aust, SPD
  • 1976–1994: Wolfgang Röken, SPD
  • 1994–2004: Eckhard Schwerhoff, CDU
  • 2004–2019: Ulrich Roland, SPD
  • ekde 2019: Bettina Weist, SPD

Post plurjardeka regado de la socialdemokratoj, pleje per absoluta plimulto, en 1994 la urbokonsilantaro elektis la kristandemokraton Eckhard Schwerhoff kiel (ĉefofica) urberstron; tiu novformita ofico sen samtempa urbodirektoro ebliĝintis pro balotoreformo en Nordrejn-Vestfalio. Dum la tiamaj balotoj la regantaj Socialdemokrato kun la ankoraŭ honorofica urbestro Wolfgang Röken perdis la absolutan plimulton. Ĉar la ĉefofica urbestro per sia ofico ankaŭ havas voĉodonan rajton en la urbokonsilantaro, Socialdemokrata urbestro signifus patan situacion en la konsilantaro. Tial la ekologisma partio „Die Grünen“ kaj la tiam nova elektoasocio "Bürger in Gladbeck" decidis elekti kune kun la Kristdemokrata CDU la administristo Schwerhoff. Tiu ĉi ja estis CDU-ano, tamen ne aktive agis en la urba politiko.

Je la komunumaj balotoj de 1999, kiam en NRV oni enkodukis tutlande la rektan elektadon de la urbestroj, Schwerhoff sukcesis refoje venki.

Dum la decida dua elekto la 10-an de oktobro 2004, je kiu Schwerhoff ne plu kandidatis, oni elektis Ulrich Roland (SPD) kiel urbestro.

Blazono[redakti | redakti fonton]

La nigra-ruĝa-orkolora urboblazono de Gladbeck havas ruĝan krenelon kiel signo de la urboprivilegio. Maldekstraflanke (ekde la rigardanto) oni vidas nigran fakon simboligan la karbon, sur tiu martelon kaj batilon por la minado (ili devus esti blankaj laŭ la heraldiko, sed ofte estas flavaj). La nigraj hokoj sur la alia flanko estas lupohokoj, simbolo en la blazono de la mastroj de Brabeck, kiuj fine de la 14-a jarcento posedis la kastelon Haus Wittringen.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Muzeo[redakti | redakti fonton]

La Akvokastelo Wittringen

En la Wasserschloss Wittringen hejmas la muzeo de la urbo Gladbeck. Ĉi tie estas la kolektoj kaj la permanenta ekspozicio pri la urbhistorio de Gladbeck kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. La kolektoj ampleksas krome naturhistoriajn objektojn el la fakoj geologio, mineralogio kaj paleontologio. La permanenta ekspozicio prezentas la evoluon de la regiono ekde la naturaj bazoj de la minado (minkarbo, plumba kaj zinka ercoj) trans la setlo- kaj urbohistorioj ĝis la nuntempo.

  • La plej grava trovaĵo estas eŭropa bizono el la urboparto Gladbeck-Brauck, unu el la malmultaj preskaŭ komplete konserviĝintaj ostaroj en Eŭropo. La muzeo eksponas kopion.
  • La malfrubronzepoka tombokampo en Ellinghorst kun ŝlosiltruforma fosaro, du rondfosoj kaj 203 fajrosepultadoj.
  • Nominda el antaŭ- kaj fruhistoria epoko krome estas bronzepoka t.n. tipohakilo kaj temaro pri urnokampo trovita en Gladbeck-Ellinghorst.
  • En la permanenta ekspozicio estas kolekto da romiaj mono kaj moneroj.
  • Speciale lokotipa estas la ĉambroj pri la historio de la karbomina epoko, kiu en Gladbeck daŭris ekde 1873 ĝis 1971. Kopiita mingalerio samkiel minista loĝejo apartenas al ĝi.
  • Blokmodelo ilustras la tavoliĝon de la ŝtonkarbo en la norda Ruhr-Regiono, kiu favorigis la ekesto de minejoj sur la tereno de Gladbeck.
  • Krome la muzeo kolektas modernajn artverkojn, inter ili komputartĵojn ekde 1886, grasaĵojn de Joseph Beuys kaj verkojn de Timm Ulrichs.

Religiaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Katolikaj eklezikomunumoj[redakti | redakti fonton]

La katolika preĝejo de Sankta Lamberto en Gladbeck (St. Lamberti)

En Gladbeck tiutempe ekzistas 7 katolikaj eklezikomunumoj.

  • Heilig Kreuz, Butendorf
  • Herz Jesu, Zweckel kun la filialpreĝejo Christuskönig, Schultendorf
  • St. Franziskus, Rentfort-Nord
  • St. Johannes, Orient-Gladbeck
  • St. Josef, Alt-Rentfort
  • St. Lamberti, Mitte kun la filialpreĝejo St.Elisabeth, Ellinghorst
  • St. Marien, Brauck

Ĉar en la Episkopejo Asindo nuntempe okazas novstruktrurigo de dimensio antaŭe neniam konata, ĉiuj ekleziaj komunumoj en la Dekanato Gladbeck estas malfonditaj ekvalide de la 1-a de septembro 2007 kaj kunigataj al nova grandparoko nome "St. Lamberti".

Evangelaj eklezikomunumoj[redakti | redakti fonton]

En 1886 komencis formiĝi evangela komunumo en Gladbeck. De la ĉ. 4.450 loĝantoj estis ĉ. 250 evangelaj, kiu subis la parokon Dorsten. Fine de 1886 malfermiĝis la unua evangela lernejo, la 4-klasa Moltkeschule ĉe la Uhlandstraße. Tie ankaŭ okazis la unuaj dimanĉaj diservoj.

La 6-an de januaro 1893 oni konsekris la unuan evangelan preĝodomon ĉe la Bottroper Straße, malproksime de la nuna urbodomo. Samjare, je la 1-a de oktobro, fondiĝis la evangela eklezikomunumo Gladbeck kun aparta presbiteraro, tamen ĝi plue subis la parokon Dorsten. Tiutempe Gladbeck havis 7.400 loĝantojn, de kiuj 1.382 estis evangelaj. En 1907 la eklezia distrikto Recklinghausen kun 13 komunumoj inkluzive Gladbeck eliĝas la sinodon Monastero iĝante memstara. En 1909 oni starigis la Paŭlo-Preĝejo en Brauck kaj metis la fundamentan ŝtonon de la Kristo-Preĝejo en centra Gladbeck dum la reformaciofesto. Je la 30-a de marto 1911 la eklezikomunumo translokis en la pretigitan Kristo-Preĝejon

La 9-an de februaro 1934 la presbiteraro decidas, ke la eklezikomunumo aliĝas la „Bekennende Kirche“ (konfesa eklezio), kiu oponis al la strebadoj de la naziismo, domini la evangelan eklezion. Ĝi nun nomiĝas "Evangelisch-lutherische Kirchengemeinde" (evangela-lutera eklezikomunumo)

Fine de la Dua Mondmilito (1945) Gladbeck estas ruinigita je 50 %. Tio validas ankaŭ por la konstruaĵoj kaj preĝejoj de la evangela-lutera eklezikomunumo Gladbeck.

En 1952/53 la eklezikomunumo konsistas el 29.000 membroj. Tial en 1957 oni disdividis la evangelan-luteran eklezikomunumon Gladbeck en kvar memstarajn komunumojn (Gladbeck-Centro, Brauck, Zweckel, Rentfort). La 4-an de oktobro 1964 oni inaŭguris la "Dietrich-Bonhoeffer-Domon", la 8-an de majo 1966 oni konsekris la Versöhnungskirche (repacigo-preĝejo) en la 3-a paroka distrikto de la eklezikomunumo Brauck (distrikto Brauck-Sudo) kaj la 8-an de aprilo 1967 la Petro-Preĝejon en Gladbeck-Rosenhügel (2-a paroka distrikto de la eklezikomunumo Brauck). En 1967 oni instalis en Zweckel 2-an parokejon kaj en 1968 oni konsekris la Marko-Preĝejon en Gladbeck-Oriento (4-a parokejo de la komunumo Gladbeck-Centro). En 1972 oni fondis la urba ligo de la evangelaj eklezikomunumoj, kiu transprenis taskojn superkomunumajn.

Post la novkonstruo de preĝejoj dum la 1960-aj jaroj sekvis jardekoj, dum kim la nombro de eklezianoj malkresis iom post iom. Tion kaŭzis la ĝenerala malkresko de la germandevena loĝantaro, la enmigrado de nekristanaj, ekz. islamanaj homoj kaj la malaliĝo de eklezianoj. Tiu evoluo devigis la evangelan eklezion, malfunkciigi kelkajn preĝejojn. La unuan preĝejon oni por ĉiam fermis en 2002 kun la Versöhnungskirche, intertempe oni malfunkciis la preĝejojn en Rentfort kaj Gladbeck-Oriento. La 12-an de aŭgusto oni fermis la plej antikvan preĝejon de Gladbeck, la Paŭlo-Preĝejo. Sekvos la preĝejo en Butendorf venontjare. Ankaŭ la organiza strukturo de la evangela eklezio en Gladbeck ŝanĝiĝos: estas planite, malfondi la unuopajn eklezikomunumojn favore al la fondado de tuturba eklezikomunumo.

Arkitekturaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Civitana Domo Gladbeck-Oriento
  • Ehrenmal (memorejo) en la arbaro Wittringer Wald
  • hala naĝejo
  • Sankta-Kruco-Preĝejo (19121914), de la Kolonja arkitekto Otto Müller-Jena
  • Maŝinhalo Zweckel / Minejo Zweckel: elstara industrimemorejo, kasteleska maŝinhalo kaj du elminigskafaldoj.
  • urbodomo, antaŭe oficodomo (1910), de la Kolonja arkitekto Otto Müller-Jena
  • Stadiono Gladbeck, ekde 1986 protektata monumento
  • urbobiblioteko
  • urbohalo
  • urba galerio en la urbodoma parko, ekspozicia forumo por nuntempa arto. Pro novkonstruado fermite ĝisfine de 2007.
  • popola altlernejo
  • muziklernejo Gladbeck, kiu estas ege renoma inter la muziklernejoj de la regiono. Ĝi okazigas ĉiujare ekde Ĉieliro de Kristo ĝis la sekva dimanĉo kvartagan ĵazmetiejon kun elstaraj ĵazmuzikistoj internaciaj.

Teatrejo kaj muziko[redakti | redakti fonton]

La ĵazfestivalo (Jazzival) kaj kelkaj aliaj kulturaranĝoj (ekz. en la Maŝinhalo Zweckel kadre de la festivalo RuhrTriennale) okazas en Gladbeck.

Literaturburoo[redakti | redakti fonton]

La literaturburoo NRV-Ruhr-Regiono hejmas ekde 1986 en Gladbeck kaj fordonas ĉiun aŭtunon la Literaturpremion Ruhr-Regiono donacita de la Regiona Ligo Ruhr. Entute 15.110 € ricevas la premiitoj pro poeziaj tekstoj rilatajn la realecon kaj la arton en la Ruhr-Regiono.

Verdejoj[redakti | redakti fonton]

En la urboteritorio estas ĉ. 600 ha publike uzeblaj ripozterenoj. El tiuj estas ĉ. 180 ha parkaĵoj kaj ludejoj, ĉ. 200 ha urba arbaro kaj 200 ha rekultivitaj ŝutmontoj restantaj de la karbominado kaj malfermataj per vojoj. Entute en la urboteritorio ekzistas 62 infanludaj kampoj kajmultnombraj ludstacioj en la piedirantzono de la urbocentro. Al la libertempa kvalito kontribuas krome 34,7 ha etĝardenoj kaj la urboĝardenoj Johowstraße kaj Frochtwinkel/Schulstraße kun 12,5 ha da areo. Du urbaj ĝardendomoj estas lueblaj por privataj festoj.

Sporto[redakti | redakti fonton]

La DJK Germania Gladbeck ludas ekde 2007 en la supera regiona ligo de Vestfalio

Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Entreprenoj[redakti | redakti fonton]

  • Deutsche Rockwool en Ellinghorst,(2006) 298 kunlaborantoj en la uzino kaj 300 en la administracio
  • Döllken, Beisenstr. 50, prilaboras plastojn
  • ELE, Energie, Schillerstr. 4
  • Hertie GmbH sidejo de la centralo, Hochstr. 10 (ĝis 1963 Althoff)
  • Innovationszentrum Wiesenbusch Gladbeck, Am Wiesenbusch 2, 45966 Gladbeck
  • Nalco Deutschland GmbH, produktas kimikaĵojn, Busfortshof 18
  • INEOS Phenol, Dechenstr. 3
  • Pilkington, Hegestr., vitroproduktado
  • RBH Logistics GmbH, Talstr.7, 45966 Gladbeck, kun 929 dungitoj (2007) plej granda privata dunganta en Gladbeck
  • RWW -Rheinisch-Westfälische Wasserwerksgesellschaft mbH, Bottroperstr. 69

Devige socialasekuritaj dungitoj[redakti | redakti fonton]

Stato: 31-a de decembro 2002

Metio dungitoj
absolute relative
Agrikulturo, forstmastrumado kaj fiŝkaptado 71 0,5 %
Produkta metio 6.010 37,9 %
Komerco 2.738 17,3 %
Gastiga metio 271 1,7 %
Trafiko kaj mesaĝotransendado 750 4,7 %
Kredita kaj asekura metioj 389 2,5 %
Servoj por entreprenoj 1.426 9,0 %
Publika administrado k.s. 840 5,3 %
Publikaj kaj privataj servoj (sen pblika administrado) 3.345 21,1 %
Gesamt 15.480 100,0 %

Areoutiligo[redakti | redakti fonton]

Stato: 31-a de decembro 2003, indikoj en hektaroj

areoutiligo areo
en hektaroj relativa
surkonstruita areo 1.322,84 36,8 %
agrikultura areo 998,31 27,8 %
metiejoareo 156,88 4,4 %
ripozareo 202,58 5,6 %
trafikareo 473,87 13,2 %
Waldfläche 316,55 8,8 %
arbaroareo 69,89 1,9 %
plua utiligado 49,53 1,4 %
entute 3.590,45 99,9 %

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Surstrata trafiko[redakti | redakti fonton]

Gladbeck estas ligita al la ŝosea reto per jenaj aŭtoŝoseoj kaj konektejoj:

  • aŭtoŝoseo A 2 (eŭropa ŝoseo 34): Oberhausen–Dortmund–Hannover–Berlin (konektejo 5 Essen/Gladbeck, konektejo 4 Gladbeck-Ellinghorst)
  • aŭtoŝoseo A 31: Bottrop–Gronau–Emden (konektejo 41 Gladbeck)
  • aŭtoŝoseo A 52: Marl-Nord–Gelsenkirchen–Gladbeck (konektejo 42 Gelsenkirchen Buer-West/Gladbeck)
  • nacia ŝoseo B 224: Raesfeld–Erle–Dorsten–Gladbeck–Essen–Velbert–Wuppertal–Solingen; konektejo Gladbeck-Centro, konektejo Gladbeck Schloss Wittringen, aŭtoŝosea konektejo Gladbeck aŭtoŝoseo A 2, konektejo Gladbeck-Kösheide

La ponto Europabrücke kunligas la urbopartojn centro kun Rentfort kaj Schultendorf.

Fervojoj[redakti | redakti fonton]

La plej proksima fervojstacio por longdistanca trafiko kun ICE- kaj IC/EC-trafiko estas la ĉefstacidomo en Essen. La trajnstacio Gladbeck je la persontrafiko estas servata de jenaj linioj

  • Regiona-Eksprestrajno 14, linio Essen–Bottrop–Borken
  • Regiona trajno RB 43 Dortmund–Herne–Marl–Gelsenkirchen–Dorsten
  • RB 44 Oberhausen–Bottrop–Dorsten kaj la
  • urba trajno S-Bahn Wuppertal–Essen–Bottrop–Gladbeck–Haltern.

La buskonektoj ene de Gladbeck kaj en la najbarurbojn apartenas al la reto de la Vestische Straßenbahnen GmbH. Gladbeck estas alligita kune kun la Distrikto Recklinghausen al tarifregiono de la Trafikligo Rejn-Ruhr (VRR). Ekde meze de 2005 por konektoj ekster la VRR-tarifregiono kaj ene de NRV la NRV-tarifo.

Ĝi situas ĉe la Hamm-Osterfeld fervojo, la Nederlanda-Vestfalia fervojo kaj la fervojlinio DorstenWanne-Eickel krom interligaj linioj inter ambaŭ tiuj ĉi linioj ekde Gladbeck-Zweckel ĝis Gladbeck West, krome ĉi tie hejmas la minfervojado de la Ruhrkohle AG.

Biciklo[redakti | redakti fonton]

  • Ekzistas biciklostacio ĉe la fervojstacio okcidenta, Hansemannstr.

kaj ĉe la Bottroper Str. angulo Schleitkamp.

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

La loka ĵurnalo estas la Westdeutsche Allgemeine Zeitung (WAZ); ĝis sia fermo fine de marto 2006 ekzistis ankaŭ la Ruhr Nachrichten (RN). La Stadtspiegel Gladbeck estas senpaga anoncgazeto.

La loka radiostacio Radio Emscher-Lippe dissendas muzikaĉon kaj klaĉon el Bottrop, Gelsenkirchen kaj Gladbeck.

Klerigado[redakti | redakti fonton]

Heisenberg-gimnazio

En Gladbeck ekzistas interalie urba muziklernejo kaj popola altlernejo. Proksime situas faka altlernejo en Gelsenkirchen-Buer.

Krome ekzistas:

  • 15 bazaj lernejoj
  • 4 ĉefaj lernejoj (Elsa-Braendström-Schule, Hauptschule Butendorf, Erich-Fried-Schule, Willy-Brandt-Schule)
  • 1 universala lernejo (Ingeborg-Drewitz-Gesamtschule)
  • 3 mezgrada lernejoj (Werner-von-Siemens-Realschule, Anne-Frank-Realschule, Erich Kästner-Realschule)
  • 3 gimnazioj (Heisenberg-Gymnasium, Ratsgymnasium, Riesener-Gymnasium)
  • 2 profesilernejo (el tiuj unu subtenata de privata katolika asocio)
  • 1 antropozofia Waldorfschule
  • 2 speciallernejoj por lernhandikapitoj
  • 1 speciallernejo por menshandikapitoj

En la lerneja centro Brauck ekzistas ĉefa kaj mezgrada lernejo kiel tuttagaj institucioj.

La bazaj lernejoj en Gladbeck estas tuttagaj.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Urbaj gefiloj[redakti | redakti fonton]

  • Johann Heinrich Riesener (n. la 4-an de julio 1734; m. la 6-an de januaro 1806 en Parizo), meblisto ĉe la franca kortego en la 18-a jarcento, al kiu oni dediĉas gimnazion, fonton antaŭ la urbodomo kaj straton. La mebloj, kiujn li antaŭ ĉio kreis por la franca reĝa kortego antaŭ la revolucio de 1789, hodiaŭ estas videblaj i.a. en grandaj muzeoj de la mondo, ekzemple la muzeo Jean Paul Getty en Los-Anĝeleso, kastelo Waddesdon Manor en Buckinghamshire apud LondonoKastelo de Versailles apud Parizo
  • Hans Wiltberger (n. en 1887; m. en 1970), komponisto
  • Franz auf’m Kamp SVD (n. en 1888; m. la 13-an de aŭgusto 1963), misiisto, rektoro de la misiejo St.Johann de la Steyler Missionare en Blönried, instruisto kaj edukisto, ekzercestro, poeto kaj dramisto
  • Benno Gellenbeck (n. la 13-an de oktobro 1910; m. la 6-an de septembro 1974 en Hamburgo), filma kaj teatra aktoro
  • Hermann Nattkämper (n.la 4-an de oktobro 1911; m. la 2-an de aprilo 2005 en Gladbeck), futbalisto, 1934 kaj 1935 kun la unua vira teamo de la klubo Schalke 04 germana ĉampiono
  • Harald Deilmann (n. la 30-an de aŭgusto 1920), arkitekto (Aalto-teatrejo en Essen, operejo en Gelsenkirchen)
  • Ernst Michael Jovy (n. en 1920; m. en 1984), gvidanto de demokratiaj junulaj grupoj, diplomato, justulo inter la popoloj
  • Helmut Janz (n. la 11-an de aprilo 1934; m. la 8-an de novembro 2000 en Neu-Ulm), malpezatleto kaj partoprenanto de la olimpiaj ludoj en 1960, gajnis la eŭropan rekordon pri 400m barierokuro
  • Rudolf Kowalski (n. la 8-an de septembro 1948), aktoro
  • Armin Rohde (n. la 4-an de aprilo 1955), aktoro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Verzeichnisse der Kommunalwahlergebnisse des Landes Nordrhein-Westfalen (LDS NRW) von 1976 bis 2004

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]