Gladilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gladi)

Gladilo estas aparato por gladado, do por senfaldigo, glatigo kaj formigo de vestaĵoj. Por tiu ago uziĝas premo, varmeco kaj ĉe iuj aparatoj ankaŭ humido (vaporo).

dommastruma helpantino dum gladado, 1908

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Ĉiu gladilo konsistas el tenilo kaj hejtigebla fundo, kiu de la gladanto estas kontaktigata kun la glatigenda ŝtofo.

La hejtado de gladilo nuntempe preskaŭ ekskluzive estas elektra. La por la gladinda ŝtofo taŭga temperaturo kontroleblas per reguligilo. Multaj gladiloj havas tri temperaturajn kategoriojn: La temperaturo de la gladila fundo en kategorio unu estas proksimume 110 °C, en kategorio du ĉirkaŭ 150 °C kaj en kategorio tri pli-malpli 220 °C. Por eviti trovarmiĝon, modernaj gladiloj kutime havas reguligilon, kiu en kazo de trovarmiĝo interrompas la elektran konekton kaj tiel evitas plian hejtiĝon. Iuj gladiloj tamen ankaŭ produktas varmecon per kemiaj reakcioj.

Modernaj vaporgladiloj havas akvoprovizon, kiu uziĝas por produkti vaporon, kiu estas elkondukita el la gladilo tra pluraj truetoj ĉe la gladila fundo. La vaporo plifleksigas la fibrojn de la gladata ŝtofo kaj sume plifaciligas la gladadon. Grandaj ŝtofoj kiel litotukoj aŭ tablotukoj ankaŭ povas esti gladataj per tiel nomataj "gladomaŝinoj", kiuj konsistas el du grandaj, hejtigitaj kaj kutime surface per ŝtofo kovritaj metalaj cilindroj, inter kiuj la ŝtofo estas traŝovata.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj gladiloj uziĝis dum la 15-a jarcento en Eŭropo. Ili konsistis el tenilo kaj masiva metala plato, kiu estis varmigita sur varmega plato de forno. Fine de la 17-a jarcento kutimiĝis interne kavaj gladiloj, kiuj plej ofte konsistis el latuno: De la malfermebla malantaŭa parto de la latuna "kesto" eblis enŝovi forne hejtitan platon en la kavan internon, por hejtigi la gladilan fundon. Tiaj gladiloj kutimis ĝis la fino de la 19-a jarcento. Pluevoluo fine de la 19-a jarcento estis la tiel nomata "karba gladilo", en kiun de malantaŭe enverŝiĝis ardanta karbo, por plenumi la hejtadon. Krome foje uziĝis "interŝanĝaj gladiloj": Kiam unua gladilo malvarmiĝis, eblis meti ĝin sur la fornon, depreni la tenilon kaj fiksi ĝin al jam hejtita dua gladila subo, por tuj povi daŭrigi la gladadon, dum la unua gladila subo rehejtiĝis sur la forno. Per la sube maldekstre bildigita "tajlora forno" eblis varmigi eĉ ĝis ok gladilojn samtempe. Dum la fino de la 19-a kaj granda parto de la 20-a jarcento ankaŭ foje uziĝis gasaj gladiloj, kutime nur uzitaj en profesiaj gladejoj, kiuj per flekseblaj tuboj estis rekte konektitaj al enmura gasa kondukilo. La unuaj, nun vaste kutimaj, elektraj gladiloj uziĝis jam ĉirkaŭ la jaro 1880.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]