Gladwyn Jebb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barono
Gladwyn Jebb
Persona informo
Hubert Miles Gladwyn Jebb, 1st Baron Gladwyn
Naskiĝo 25-an de aprilo 1900
en Anglio Firbeck Hall, Anglujo, Britujo
Morto 24-an de oktobro 1996
en Anglio Halesworth, Anglujo, Britujo
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Kolegio Magdaleno • Eton College vd
Partio Liberala Partio (UK)
Familio
Patro Sydney Jebb vd
Patrino Rose Chichester vd
Edz(in)o Cynthia Jebb vd
Infanoj Miles Jebb, 2nd Baron Gladwyn • Vanessa Mary Jebb • Stella Candida Jebb vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
1-a Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj
Dum 1945 – 1946
Sekvanto Trygve Lie
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hubert Miles Gladwyn JEBB, 1-a barono Gladwyn, de Bramfield, (naskiĝis la  25-an de aprilo 1900(nun 1900-04-25) en Firbeck Hall, Anglujo; mortis la 24-an de oktobro 1996 en Halesworth, Anglujo) estis brita politikisto kaj diplomato.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jebb estis edukita en la Eton College kaj studis poste pri historio ĉe la Magdalen College de la Universitato de Oksfordo. Li faris sian studon kiel unu el la plej bonaj de sia jaro.

En 1924, li aliĝis al la brita diplomata servo kaj laboris en Teherano kaj en Romo. Poste li laboris en la oficejo por eksteraj aferoj. En 1929 li edziĝis kun Cynthia Noble, pranepino de Isambard Kingdom Brunel. Ili havis unu filon (Miles), kiu ankaŭ iĝis barono kiel sia patro, kaj du filinojn: Vanessa estas edziniĝinta kun la historiisto Hugh Thomas. Lia pli juna filino Stella edziniĝis kun franca biologiisto kaj komercisto Joël de Rosnay.

Dum kaj fine de la Dua Mondmilito, li partoprenis la konferencojn de Teherano, Jalto kaj Pocdamo. De 1945 ĝis 1946 li estis la unua komisia Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, ĝis la unua elektata Ĝenerala Sekretario, la norvego Trygve Lie, transprenis la aferojn.

Poste li denove laboris en la Foreign and Commonwealth Office kaj kiel ambasadoro de Unuiĝinta Reĝlando ĉe la Brusela Traktato. De 1950 ĝis 1954 li estis brita UNO-ambasadoro. Poste li estis ambasadoro en Francujo, de 1954 ĝis 1960.

En la jaro 1960, li estis nobeligita. Tiam li iĝis anstataŭanta frakciestro de la Liberal Party en la brita House of Lords. En tiu ofico li restis ĝis 1988. De 1973 ĝis 1976 li krome estis membro de la Eŭropa Parlamento,

Jebb mortis en la jaro 1996.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • GCMG, 1954 (antaŭe KCMG en 1949 kaj CMG en 1942)
  • GCVO, 1957
  • Companion of the Bath, 1947
  • Grand Croix de la Légion d'Honneur, 1957

Publikigoj kaj paperoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj publikigoj de barono Gladwyn estas:

  • Is Tension Necessary?, 1959
  • Peaceful Co-existence, 1962
  • The European Idea, 1966
  • Half-way to 1984, 1967
  • De Gaulle's Europe, or, Why the General says No, 1969
  • Europe after de Gaulle, 1970
  • The Memoirs of Lord Gladwyn, 1972

Inter 1998 kaj 2000, la paperoj de la 1-a barono Gladwyn estis lokigitaj al la Churchill Archives Centre en la Universitato de Kembriĝo de lia filo, la 2-a barono de Gladwyn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]