Glamfotografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Modelulino Michele Merkin pozas en duonnuda glamfotografio
Fotografiisto dum fotado de glamfotografio

Glamfotografio estas fotografia ĝenro, kiu ne havas difinitajn firmajn limojn. Eblas diri, ke la glamfoto klopodas kapti sur fotografio belecon, ĉarmon kaj allogemon de la homa korpo. En la fotografia ĝenro de glamfoto apartenas ne tro vestitaj aŭ duonnudaj korpoj, kie la pli intimaj lokoj estas konvene kovritaj per vestoj, eventuale per alia parto de korpo. Plu en tiun ĉi ĝenron enviciĝas fotografioj de tute vestita modelulino, sed per la prilaborado ili devas ĉe spektanto kaŭzi certan senton de erotikeco kaj seksumstreĉo. Vido al tio, kiel devas aspekti glamfotografio, ŝanĝiĝis en la pasoj de jaroj, la mondmilitoj, ktp.