Kantono Glaruso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Glarusa komunumreformo)
Kantono Glaruso
Blazono de Kantono Glaruso</samll>
Landsgemeinde-Placo en Glaruso
Kantonoj de Svislando
Ĉefloko Glaruso
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1352
Oficialaj lingvoj  germana
Oficiala mallongigo  GL
Nombro de loĝantoj 38500
Areo 685 km²
Loĝantardenseco 56 loĝantoj/km²
Koordinatoj
situo en Svislando
Mapo
vdr

Glaruso estas svisa kantono, do membroŝtato de la Svisa Federacio. Ĝi situas iom oriente de la centro de Svislando. Ĝia ĉefkomunumo nomiĝas same kiel la kantono Glaruso.

germane Glarus; france Glaris; itala: Glarona kaj romanĉe: Glaruna.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la kantono Glaruso egalas pli-malpli al la nutro regiono de la rivero Linto ĝis inkluzive la Valenlago. Ĝia plej alta monto kun 3614 m estas Tödi, la plej malata punkto de la kantono estas la Valenlago je 414 m super la marnivelo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Trajne la kantono Glaruso estas atingebla nur de la lintebenaĵo tra la trafiknodo Ziegelbrücke en hora intervalo. Ek de la 12-a de decembro 2004 en duhora kadenco Glaruso estas ligita ankaŭ per rekta trajnlinio al Zuriko, kiu tiel atingeblas en 58 minutoj. Strate vi povas atingi Glaruson elirante de la aŭtoŝeso de Zuriko al Koiro. Per la montara pasejo Klausen vi povas okcidente en somero ankaŭ atingi la kantonon Urion. Vintre tiu vojo tamen estas pro la neĝo barita kaj tiam la kantono estas fakte nur de la orienta flanko alirebla.

Politiko[redakti | redakti fonton]

La kantono Glaruso estas unu el la lastaj du kantonoj en Svislando, kiu estas regita far la landkomunumo (germane: Landsgemeinde). Tio estas asembleo de ĉiuj voĉdonrajtaj loĝantoj de la kantono. En ĉi-tiu asembleo povas estis decidita pri ĉiuj leĝo-proponoj per publika voĉdono kaj dum ĝi estas elektita la registaro de la kantono.

Administra subdivido kaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

En Kantono Glaruso ne ekzistas administra subdivido en formo de distriktoj. La kantono konsistis ĝis la 31-a de demcembro 2010 el la skevantaj 25 komunumoj: Betschwanden Bilten Braunwald Elm Engi Ennenda Filzbach Glaruso Haslen Linthal Luchsingen Matt Mitlödi Mollis Mühlehorn Näfels Netstal Niederurnen Oberurnen Obstalden Riedern Rüti Schwanden Schwändi Sool

Per la glarusa komunumreformo estis decidita kunigi ĉiujn komunumojn al nur 3 grandkomunumoj, nome Glaruso Sudo, Glaruso kaj Glaruso Nordo. Tiu reformo efektiviĝis kun valideco de la 1-a de januaro 2011.

Glarusa komunumreformo[redakti | redakti fonton]

La glarusa komunumreformo baziĝas sur la decido de la Landkomunumo de la 7-a de majo 2006 redukti la nombron de la komunumoj en la kantono al 3. La surpriza decido, kiu baziĝis sur spontanea propono de malkontenta civitano, estis konfirmita de ĉiuj tribunalaj instancoj ĝis la Federacia Tribunalo. Ĉi-lasta verdiktis, ke ĝi pri la decido mem ne estas kompetenta, sed ĉar la plendantoj nur plendis pri la enhavo de la decido kaj ne pri la fakto, ĉu la Landkomunumo entute estis decidokompetenta, ĝi pro formalaj kialoj ne povas verdikti, kaj tial la decido validis, ĉar la templimo por formala plendo pasis. Okaze de eksterordinara Landomunumo de la 25-a de novembro 2007, la decido de la popolo estis konfirmita, kaj estis decidita, ke la decido realiĝos kun efiko de la 1-a de januaro 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Flago de Svislando
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)