Glaruso Nordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glaruso Nordo
Blazono de Bilten
Blazono de Bilten
Rigardo al Näfels, parto de la nova komunumo Glaruso Nordo
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Glaruso
Distrikto En Kantono Glaruso ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj  47° 5′ 57″ N 9° 3′ 47″ O / 47.09917 °N, 9.06306 °O / 47.09917; 9.06306 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 57″ N 9° 3′ 47″ O / 47.09917 °N, 9.06306 °O / 47.09917; 9.06306 (mapo)
Areo 146,98 km²
Alteco 437 m super marnivelo
Poŝtkodo 8752, 8753, 8757, 8758, 8865–8868, 8874
Komunumkodo 1630
Mapo de Glaruso Nordo
vdr

Glaruso-Nordo (germane Glarus Nord) estas la nomo de la nova politika komunumo en Kantono Glaruso, kiu estiĝos kun efiko de la 1-a de januaro 2011 per kunigo de la ĝis tiamaj malnovaj politikaj komunumoj Bilten, Filzbach, Näfels, Niederurnen, Mollis, Mühlehorn, Oberurnen kaj Obstalden. Ĝi nombras je ĝia fondiĝo laŭ la ciferoj de la 31-a de decembro 2009 16438 loĝantojn.

Geografio

La komunumo Glaruso-Nordo konsistas el la norda parto de Kantono Glaruso el la iamaj komunumoj de la Linth-Ebenaĵo kaj de Kerenzerberg. Ĝia norda limo estas la Valenlago kaj la Linth-Kanalo.

Trafiko

Tra Glaruso-Nordo pasas paralele al la Linth-Kanalo la grava svisa aŭtovojo A3, al kiu la komunumo disponas pri pluraj alveturejoj. Paralele al tiu aŭtovojo ankaŭ pasas la fervojlinio, de Zuriko ak Koiro respektive al Buchs kaj Aŭstrio kaj aliflanke de Rapperswil tra Uznach al Glaruso kaj Linthal. La du fervojlinioj kruciĝas en la stacidomo de Ziegelbrücke, kiu estas la fervoja alirejo al Kantono Glaruso. Tra la komunumo pasas ankaŭ la kantona ĉefvojo, kiu tra tuta Kantono Glaruso kondukas al Klausen-Pasejo kaj de tie al Altdorf en Kantono Urio.

Historio

Las komunumo Glaruso Nordo estis fondita surbaze de la decido de la Landkomunumo de la 7-a de majo 2006 redukti la nombron de la komunumoj en la kantono al 3. La surpriza decido, kiu baziĝis sur spontanea propono de malkontenta civitano, estis konfirmita de ĉiuj tribunalaj instancoj ĝis la Federacia Tribunalo. Ĝi lasta verdiktis, ke ĝi pri la decido mem ne estas kompetenta, sed ĉar la plendantoj nur plendis pri la enhavo de la decido kaj ne pri la fakto, ĉu la Landkomunumo entute estis decidokompetenta, ĝi pro formalaj kialoj ne povas verdikti, kaj tial la decido validis, ĉar la templimo por formala plendo pasis. Okaze de eksterordinara Landomunumo de la 25-a de novembro 2007, la decido de la popolo estis konfirmita, kaj estis decidita, ke la decido realiĝos kun efiko de la 1-a de januaro 2011.

Monda naturheredaĵo

La orienta parto de la nova komunumo, tio estas la vilaĝoj ĉirkaŭ Kerenzerberg apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Monda heredaĵo de UNESKO

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projekto