Glasing

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Glasing, hungare Kiskolozsvár [kiŝkoloĵvAr] estas iama vilaĝo, nun urboparto de Güssing en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando, en distrikto de Güssing.

Situo de Glasing en Aŭstrio

Bazaj informoj

Situo

Glasing situas sur mildaj deklivoj laŭ rojo, de centro de Güssing je 3 km-oj.

Historio

Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1427 en tiama germana formo „Glasar”. En 1532 la turkoj, en 1605 hajdukoj de Stefano Bocskai detruis la komunumon. En 1643 vivis tie 236 homoj en 40 domoj, en 1787 211 homoj en 64 domoj, en 1804 198 homoj en 36 domoj, en 1828 206 homoj en 29 domoj, en 1857 261 homoj en 44 domoj. En 1910 Kiskolozsvár havis 339 loĝantojn (plejparte aŭstrojn). Ĝis 1921 ĝi apartenis al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Németújvár, poste al Aŭstrio. En 1971 Glasing aliĝis al Güssing.

Vidindaĵoj