Glasnost
Glasnost (ruse гла́сность, malfermeco aŭ videbleco) estas la politiko de travidebla kaj malferma konduto de la sovetia ŝtato al la civitanoj, kiun enkondukis Miĥail Gorbaĉov en marto 1985.
Glasnost ebligis relative vastan liberecon de la opinioj en Sovetunio. Gorbaĉov intencis instigi pere de Glasnost al kritika publika diskuto pri la kriza sovetia ekonomio, por krei tiamaniere pli vastan akcepton de lia reforma politiko perestrojko.