Glastonbury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glastonbury
urbeto
civila paroĥo • urbetobazarurbo
Administrado
Ŝtato  Britio
Lando  Anglio
Regiono Sudokcidenta
Graflando Somerset
Distrikto Mendip
Poŝtkodo BA6
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 932  (2014) [+]
Geografio
Geografia situo 51° 9′ N, 2° 43′ U (mapo)51.1485-2.714Koordinatoj: 51° 9′ N, 2° 43′ U (mapo) [+]
Glastonbury (Britio)
Glastonbury (Britio)
DEC
Glastonbury
Glastonbury
Situo de Glastonbury

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Glastonbury [+]
vdr

Glastonbury estas malgranda urbo en Somerset, Anglio, fama pro legendoj, abatejo, pintmonteto Glastonbury Tor kaj muzika festivalo.

Laŭ la stato de 2014 en la urbo vivis 8 932 loĝantoj. Ĝi estas grava pilgrim- kaj turist-celo, kaj ankaŭ la ejo de ĉiujara festivalo de nuntempa muziko. Dum la mezepoko, la prospero de la urbo multparte dependis de la Abatejo Glastonbury.

Glastonbury Tor

Sur la pintmonteto (Gastonbury Tor) troviĝas la ruinita turo de la antaŭa preĝejo de Sankta Mikaelo. Sub la pintmonteto troviĝas sankta puto kiu neniam sekiĝas.

Proksime al Glastonbury situas la restaĵoj de Glastonbury Lagvilaĝo, ferepoka grupo de domoj trovita en 1892.

Glastonbury ludas gravan rolon en la romano A Glastonbury Romance de John Cowper Powys.

Legendoj[redakti | redakti fonton]

Glastonbury estas la fokuso de multaj legendoj. Oni diris ke Jozefo de Arimateo portis la Sanktan gralon al Gastonbury, kie, laŭ iuj versioj de la mito, li enkarceriĝis. Li boate venis al Glastonbury trans la ĉirkaŭaj marĉoj, kaj kiam li alteriĝis li metis sian bastonon en la teron, kie ĝi mirakle floris kaj iĝis la Glastonbury kratago kiu floris po dufojoj ĉiujare. Jozefo komandis la konstruon de la abatejo por enhavi la gralon. Laŭ legendoj Josefo kaj Jesuo antaŭe vizitis Glastonbury kiam Jesuo estis infano.

La kratago mem iĝis pilgrima celo, kaj soldatoj de Oliver Cromwell fortranĉis ĝin, ĉar ili konsideris ĝin temo de malbona superstiĉo. Tamen poste oni plantis detranĉaĵon de la arbo. En la malfrua deksepa jarcento komenciĝis kutimo sendi florantan branĉeton de la kratago al la angla reĝino.

Laŭdira loko de la tombo de Arturo kaj Ginevra

En 1191 oni eltrovis grandegan kverkan tombon en la abateja tombejo. Laŭ Giraldus Cambrensis sur la kovrilo estis la surskribo Hic jacet sepultus inclitus rex Arthurus in insula Avalonia, t.e. "ĉi tie entombe kuŝas la fama Reĝo Arturo en la insulo Avalon". En la tombo estis du skeletoj, kiujn oni supozis esti tiuj de Arturo kaj lia reĝino Ginevra. En 1213 Eduardo la 1-a ĉeestis grandiozan diservon dum kiu reentombiĝis la skeletoj antaŭ la ĉefa altaro de la abatejo.

Laŭ iuj legendoj, post la morto de Arturo, Kavaliro Lanceloto venis al la abatejo por fari penton.

Iuj ankoraŭ kredas ke Glastonbury Tor estas la Avalon de la Artura legendo.

Pro la legendoj, Glastonbury estas eĉ nuntempe grava pilgrim-celo, eĉ de paganoj.