Glata ĵazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Smooth Jazz estas ludmaniero de ĵazo. Ĉi tiu termino ampleksas plejparte instrumentan muzikon, kiu kombinas erojn el popmuziko kaj ĵazo, je kio la tendenco al popmuziko estas tre forta, dum kiam la ĵaza elemento ludas pli fonan rolon. Ĝi preferas facilkompreneblajn akordojn / melodiojn kaj ritmomodelojn.

Historio

La nocio aperis fine de la 1980-aj jaroj en Usono kiel surmerkatiga argumento por nova formatradio. Ĝi anstataŭis la pli fruan formaton „bela muziko“, kiu precipe en la 1970-aj kaj fruaj 1980-aj jaroj la radiomondeton sur la kampo de fonmuziko en Usono. En la lastaj jaroj radiokonsilistoj pli kaj pli limigis la nocion, kaj novigoj en ĉi tiu ĝenro sur elsendomerkato malpli kaj malpli estas troveblaj. Finfine ĉi tiu evoluo kondukas al tio, ke ĉi tiu kampo de muziko laŭtendence notos malpli grandajn vendojn. Aparte en Usono gltata ĵazo spertis egan divastiĝon, je kio ĉi tiun ege subtenas la tieaj formatradiaj stacioj.

Ĉe muzikistoj kaj diskeldonejoj estas rimarkebla pli kaj pli forta diversigo kaj intermiksiĝo kun aliaj stiloj (urbana, nuntempa ritmenbluso, gastejo-muziko, malstreĉiĝa muziko, hiphopo ktp.). Almenaŭ en Usono la tendenco de la muzikistoj al ĉi tiu muzikstilo estas daŭrema. Glata ĵazo foje estas nomata (negative) "magazeno-" aŭ "liftomuziko" (muzak), ĉar ĉi tiu muziko en tiaj ejoj ofte aŭdeblas kiel fonmuziko. Ankaŭ en televidaj dokumentfilmoj aŭ veterprognozoj same kiel ankaŭ en kelkaj televidserioj aparte el Usono ("Monk", "Sex And The City") oni aŭdas glatan ĵazon ofte kiel fonkolorigon.

De la melodiema ĵazo (ekz. novbopo, novklasikismo aŭ t.n. ĉeftendenca ĵazo) glata ĵazo distingiĝas per tio, ke ĝi neglektas karakterizajn erojn de ĵazo (aparte soloajn improvizadojn pri akordoj) favore al ega melodio-orientiĝo. Transiroj inter la du stiloj kaj ankaŭ al kunfandoĵazo estas malfiksaj.

Nuntempe oni produktas glatan ĵazon ne malofte en studioj helpe de komputila tekniko kaj sinteziloj, la apartajn gvidvoĉojn ludas akustikaj instrumentoj sur aranĝaĵo el komputilproduktita pulso kaj sintezilo-sonoj. En Usono oni tamen prezentas ĉi tiun stilon nepre koncerte, tie estas klara kultureto kun multnombro de eventoj pezocentre en Los-Anĝeleso kaj ĉirkaŭaĵo. En Eŭropo tamen preskaŭ neniam prezentas ĝin. Tio ĉi dedukteblas de la manka subteno de la eŭropaj radiostacioj por ĉi tiu muzikstilo.

Kelkaj muzikistoj de ĉi tiu stilo

La muzikistojn Mindi Abair, George Benson, Kenny G, Bob James, Gregg Karukas, Marcus Miller, Nelson Rangell, Lee Ritenour, David Sanborn, Tom Scott, Spyro Gyra aŭ Grover Washington, Jr oni taksas kiel tipaj reprezentantoj de glata ĵazo.

Eksteraj ligiloj