Glatafolia pino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Glatafolia pino
Pinus leiophylla subsp. chihuahuana, Bird Rock, Chiricahua National Monument, Arizono
Pinus leiophylla subsp. chihuahuana, Bird Rock, Chiricahua National Monument, Arizono
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Subgenro: Pinus
Pinus leiophylla
Schiede ex Schltdl. & Cham.
Konserva statuso
Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La glatafolia pino [1] (Pinus leiophylla) [2] [3][4] [4] (en Meksiko, tlacocote kaj ocote chino), estas arbo kun arealo precipe en Meksiko, kun malvasta etendo en Usono en sudorienta Arizono kaj sudokcidenta Nov-Meksiko. La meksikana arealo etendas laŭlonge de Okcidenta Patrinmontaro kaj Suda Patrinmontaro ekde la subŝtato Ĉiuaŭo al Oaĥako, ekde nordaj latitudo de 29° al 17°, inter altitudoj de 1 600 kaj 3 000 metroj. Ĝi bezonas jarpluvon de 600 al 1000 mm, plejofte somere. Ĝi estas rezistema al vintraj frostoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La glatafolia pino kreskas ĝis alton de 20-30 metroj kaj ĝis trunkodiametron de 35-80 cm. La pingloj estas 3 al 5-ope faske aranĝataj kaj estas 5 al 10 cm longaj (malofte 15 cm). Ili kolore estas brile verdaj al flave verdaj. La strobiloj estas ovoformaj kaj 4-7 cm longaj; ili estiĝas sur 1-2 cm longa tigeto. Ili bezonas nekutime longdaŭran tempon, 30-32 monatojn, por maturiĝi : tiu estas pli ol jaro pli longdaŭra ol la plejmultaj aliaj pinospecioj. La arboŝelo estas griza-bruna, kaj fendoplena.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas du subspecioj (pritraktataj de iuj botanikistoj kiel diferencajn speciojn, de aliaj kiel nurajn variojn):

  • Pinus leiophylla subsp. leiophylla. La pingloj estas maldikaj (0,5–0,9 mm), kvinope arigataj. Ĝi troviĝas en la suda parto de la arealo, ekde Oaĥako al Durango; ĝi ne estas frostorezistema, kaj vegetas en relative abunde pluvaj cirkonstancoj.
  • Pinus leiophylla subsp. chihuahuana. La pingloj estas pli dikaj (0,9–1,3 mm), triopaj. Ĝi troviĝas en la norda parto de la arealo, ekde Durango al Arizona. Ĝi rezistas al frosto ĝis ĉirkaŭ −10 °C al −15 °C, kaj al tre sekaj cirkonstancoj. La pinglodiferencoj estas adaptaĵoj al tiuj pli severaj cirkonstancoj. Sinonimoj estas Pinus chihuahuana, Pinus leiophylla var. chihuahuana [5].

Vivejo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Ŝosado ĉe glatafolia pino.

Tiu nearktisa specio ofte vegetas en miksaj arbareroj kun pluraj aliaj piniospecioj kaj/aŭ juniperoj, en Arizono plejofte kun Engelman-pino (Pinus Engelmannii) kaj Juniperus deppeana, sed ankaŭ troviĝas en unuspeciaj arbareroj. Ĝia vivejo estas sentema al arbara incendio, kaj la specio posedas iujn adaptaĵojn nekutimajn ĉe pinoj por lukti kontraŭ tio; se la arbokrono estas neniigata de fajro, la trunko, protektata de ties dika ŝelo, emisios novajn ŝosojn kiuj rekreskigos novan kronon. La solaj aliaj pinoj kiuj faras tion estas rigida pino (P. rigida) kaj kanaria pino (P. canariensis). Ĉar neniu el tiuj specioj estas speciale reciproke parenca, la adaptiĝo verŝajne sendepende estiĝis ĉe ĉiu specio, ekzemplo de konverĝa evoluo.

Kultivado kaj uzado[redakti | redakti fonton]

La ligno de glatafolia pino estas dura, densa kaj fortika. Ĝi estas uzata por konstruado, brulligno, kaj ŝpaloj. En Sud-Afriko kaj Kvinslando, vastaj areoj estas plantitaj helpe de tiu arbospecio. Ĝi estas komerce plantita en Kenjo, Malavio, Zimbabvo, Zambio je altaj altitudoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Stearn William T. 1993 : Botanical Latin, David & Charles Publishers, Newton Abbot, Devon 546 pp., p. 441; lai- leio- = smooth (glata)
  2. angle Profile for Pinus leiophylla (Chihuahuan pine). PLANTS Database. Alirita February 11, 2012.
  3. Pinus leiophylla origine estis priskribata kaj publikigata en Linnaea 6:354. 1831. Germplasm Resources Information Network (GRIN) (September 30, 2008). Pinus leiophylla information from NPGS/GRIN. Taxonomy for Plants. Alirita February 10, 2012.
  4. 4,0 4,1 angle Michel H. Porcher (1995–2020). Sorting Pinus names. Multilingual Multiscript Plant Name Database. Alirita February 10, 2012.
  5. angle Moore, Gerry; Kershner, Bruce; Craig Tufts; Daniel Mathews; Gil Nelson; Spellenberg, Richard; Thieret, John W.; Terry Purinton; Block, Andrew. (2008). National Wildlife Federation Field Guide to Trees of North America. New York: Sterling. ISBN 1-4027-3875-7. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]