Glauco Rodrigues Corrêa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Glauco Rodrigues Corrêa
Persona informo
NomoGlauco Rodrigues Corrêa
Dato de naskiĝo12-a de julio 1929 [#]
NaskiĝlokoPorto-Alegro [+]
Dato de morto1992 [#]
Aĝo je morto62
Okupoj kaj profesioj
Okupojverkisto kaj esperantisto [#]
Geografio
ŜtatoBrazilo [+]
Lingvoj
Parolata lingvoportugala lingvo, Esperanto [+]
Portalo pri Homoj
vdr
Ankaŭ estas brazila pentristo kiu nomis Glauco Rodrigues (1929–2004).

Glauco RODRIGUES CORRÊA ['glaŭkŭ Ro'drigjz ko'Rejə] (1929–1992) estis brazila verkisto, esperantisto kaj profesoro de literaturteorio ĉe Federacia Universitato de Sankta Katarino en Brazilo.

Rodrigues Corrêa naskiĝis en 1929 kaj translokiĝis al Florianópolis, subŝtato Sankta Katarino, en 1950. Li magistriĝis pri literaturo ĉe Federacia Universitato de Sankta Katarino, kaj iĝis profesoron de literatura teorio tie. Li ankaŭ estis ano de la beletra akademio de Sankta Katarino, Academia Catarinense de Letras, kaj kunfondanto de Esperanta Asocio de Sankta Katarino, fondiĝita en marto 1981. En la akademio li havis seĝon 11, kaj restis kiel ano ĝis 1992.[1][2][3]

Li tradukis el la portugala al Esperanto, sed ankaŭ Morto kaj kompaso de Jorge Luis Borges el la hispana,[4][5] kaj lia teksto “La nova najbaro” estas inkluita en la esperanto-lernolibro Vojaĝo en Esperanto-lando.[6] Li verkis enkondukon al esperanta traduko Sonetoj de l' nokto de Cruz e Souza.

Rodrigues Corrêa mortis en Florianópolis, Sankta Katarino, 1992. Lia naskiĝloko estis Porto Alegre, Suda Rio-Grando.[mankas fonto]

Fontoj[redakti | redakti fonton]