Glazursukero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Glazursukero estas tre fajna pulvoro el sukero, kies eroj estas maksimume 0,15 mm grandaj. Ĝi foje entenas amelon (ĉ 2,5%) por malebligi spontanan kungluadon pro humideco (en tiu kazo la nomo povas precizigi tion per uzo de "amel-glazursukero).
Glazersukeron oni realigas per piŝtado de kristalsukero, fajnigita aŭ ne.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Ĝi cefe uziĝas en kukarto, por dekoracio per glazurado (kiel indikas la nomon) sed ne nur, ankaŭ por pulvorizi la supraĵon de kukoj kiel tortoj, kaj ankaŭ por sukeri la ŝaumovaĵojn.

Por glazuri, oni diluas la sukeron en tre malgrandan kvanton da akvo, kiu tre rapide iĝas krema, kiun oni povos sterni sur la kukon per ilo kiel peniko aŭ spatelo, depende de la formo. Tiun glazuraĵon oni povas pliriĉigi per aromoj laŭ gusto kaj emo.