Glen or Glenda
El Vikipedio
| Glen aŭ Glenda | |
|---|---|
| Originala titolo | Glen or Glenda |
| Produktadlando | |
| Filmita en | |
| Originala lingvo | angla lingvo |
| Kina aperdato | 1953 |
| Daŭro | 65 minutoj |
| Ĝenro | Dramo |
| Kameraado | q8006411 |
| Reĝisoro(j) | Edward D. Wood, Jr. |
| Produktisto(j) | George Weiss |
| Scenaro | Edward D. Wood, Jr. |
| Muziko | William Lava |
| Ĉefrolantoj | Edward D. Wood, Jr. Dolores Fuller Bela Lugosi Lyle Talbot |
| Distribuo | Screen Classics |
| IMDb | |
Glen or Glenda (angle por "Glen aŭ Glenda") estas usona filmo de 1953. Unua longa filmo de Ed Wood, filmita per malgranda buĝeto, temas pri transseksismo. Ĉi filmo estas ofte listigita de filmkritikistoj inter la plej malbonaj filmoj faritaj. Tamen kelkaj konsideras ĝin pro la persona stilo kulta filmo, kiu apelacias pro toleremo.
Intrigo [redakti]
Diulo aŭ scienculo (Bela Lugosi) rakontas la historion de ulo hezitanta inter la du seksoj (Ed Wood), naskiĝinta kiel knabo, sed kiu ŝatas vesti sin kiel knabino. La temo facilas: kial li agas kiel viro kaj kial li emas virinajn vestaĵojn? En la filmo li ŝtelas vestaĵojn de sia edzino Barbara.
Anekdotoj [redakti]
La rakonto de la filmo estas evidente tiu de la vivo de Ed Wood. Temas pri la unua filmo de Ed Wood kun Bela Lugosi.