Glendale (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panoramo de Glendale

Glendale estas urbo en la federacia ŝtato Kalifornio, Usono, kun 201.326 loĝantoj (stato: 1-a de julio 2004), kaj estas la tria plej granda urbo en Los Angeles County. La geografiaj koordinatoj estas: 34,18° norde, 118,25° okcidente. Ĝi situas en la Verdugo-montaro, ĉe la sudorienta enirejo de la San Fernando-valo.

La urbo estiĝis en 1886 kiel apartigo de ranĉo San Rafael. La Casa Adobe de San Rafael (adoba domo; 1864–72) troviĝas en la urba parko.

Ĉe la komunumo aperis en 1904 la fervojo, kio tre instigis la urban evoluon. Ĝi estis registrita urbo en 1906. Nuntempe ĝi estas dorm-urbo de Los Angeles.

En troviĝas la tombejo Forest Lawn Memorial Park Cemetery, en kiu ripozas restaĵoj de multaj famaj usonanoj, aktoraj steluloj: tiel Clark Gable, James Stewart, Humphrey Bogart, Errol Flynn, Spencer Tracy, Walt Disney, Jean Harlow, Michael Curtiz kaj Nat King Cole.

Eksteraj ligiloj