Gliese 876 b

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gliese 876 b
ekstersunsistema planedo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo • giganta planedostelo
Artista bildo de Gliese 876 b
Gepatra stelo
Stelo Gliese 876
Spektroklaso M4V
Konstelacio Akvisto
Rekta ascensio (α) 22h 53m 16,73s
Deklinacio (δ) −14° 15′ 49,3″
Ŝajna magnitudo (mV) 10,15
Distanco 15,3 ± 0,1 lj
Maso 0,334 ± 0,030 M
Radiuso 0,36 R
Temperaturo 3350 ± 300 K
Metaleco [Fe/H] 0,05 ± 0,20
Orbitaj elementoj
Granda duonakso (a) 0,208317 ± 0,000020[1] AU
Periapsido (q) 0,205 AU
Apoapsido (Q) 0,217 AU
Discentreco (e) 0,0324 ± 0,0013[1]
Orbita periodo (P) 61,1166 ± 0,0086[1] tagoj
Argumento de la periastro (ω) 50,3 ± 3,2º [1]
Klinangulo (i) 59º [1]
Duon-amplitudo (K) 212,24 ± 0,33[1] m/s
Fizikaj ecoj
Maso (m) 2,2756 ± 0,0045 MJ [1]
Informo pri malkovro
Dato 23-a junio 1998
Malkovristoj Marcy et al.
Metodo Radiala rapido
Loko Usono Usono
Situacio Publikigita
vdr

Gliese 876 b estas ekstersunsistema planedo kiu orbitas ĉirkaŭ la ruĝa nano Gliese 876 post 61,067 tagoj. Malkovrita dum junio 1998, Gliese 876 b estis la unua planedo malkovrita ĉirkaŭ ruĝa nano. Ĝi estas la plej ekstera planedo de sia planeda sistemo.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Gliese 876 b estis malkovrita de du malsamaj skipoj gviditaj de Geoffrey Marcy (kun datumoj el la Observatorio Keck kaj la Observatorio Lick)[2] kaj Xavier Delfosse (el la Observatorio Geneva).[3] Kiel la plejmulto el la ekstersunsistemaj planedoj, ĝi estis malkovrita per la metodo radiala rapido.

Orbito kaj maso[redakti | redakti fonton]

Gliese 876 b estas en orbita resonanco 1:2 kun la pli interna planedo Gliese 876 c,[4] kio kaŭzas grandan gravitan interagon inter ambaŭ planedoj,[5] kio provokas ke la orbitaj elementoj ŝanĝu tre rapide laŭ la orbitoj precesias.[6] La discentreco de la orbito estas malgranda, simila al tiu de la planedoj de nia sunsistemo. La granda duonakso estas nur 0,211 AU, pli malgranda ol tiu de Merkuro.[1] Tamen However Gliese 876 estas tiom malbrila ke ĉi tiu planedo troviĝas en la ekstera parto de la enloĝebla zono.[7]

Limigo de la metodo radiala rapido estas ke ne eblas kalkuli la veran mason de la planedo, nur la minimuman mason. Por Gliese 876 b, tiu suba limo estas 1,93 Jupiter-masoj.[8] La vera maso dependas de la klinangulo de la orbito, kiu normale estas nekonata. Tamen, en ĉi tiu kazo, modelado de la interagoj inter la planedoj kun resonanco 1:2 kombine kun astrometriaj observoj rivelis ke la vera maso de la planedo estas 2,64 Jupiter-masoj.[1]

Fizikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Pro ĝi granda maso, Gliese 876 b tre eble estas gasgiganto sen solida surfaco. Ĉar la planedo ne estis rekte detektita, ecoj kiel sia radiuso, konsisto, kaj temperaturo restas nekonataj. Supozante konsisto simila al Jupitero kaj atmosfero proksima al kemia ekvilibro, la atmosfero de la planedo ne havus nubojn, escepte eble en la plej malvarmaj partoj de la planedoj, kie povus fomriĝi akvaj nuboj..[9]

Gliese 876 b troviĝas en la enloĝebla zono ĉirkaŭ Gliese 876. Dum la eblecoj trovi vivon sur gasgigantoj estas nekonataj, eblaj grandaj satelitoj povus havi loĝeblan medion. Modelado de tajdaj interagoj inter hipoteza satelito, la planedo kaj la stelo mantras ke tiaj satelitoj povus ekzisti.[10] Aliflanke, unue oni devus certiĝi ke tiaj satelitoj povus formiĝi.[11]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Gliese 876 c

Notoj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 Correia et al. (2010). “The HARPS search for southern extra-solar planets XIX. Characterization and dynamics of the GJ876 planetary system”, arXiv. Alirita 2010-02-08.. 
  2. Marcy, G. et al. (1998). “A Planetary Companion to a Nearby M4 Dwarf, Gliese 876”, The Astrophysical Journal 505 (2), p. L147–L149. doi:10.1086/311623. 
  3. Delfosse, X. et al. (1998). “The closest extrasolar planet. A giant planet around the M4 dwarf GL 876”, Astronomy and Astrophysics 338, p. L67–L70. 
  4. Marcy, G. et al. (2001). “A Pair of Resonant Planets Orbiting GJ 876”, The Astrophysical Journal 556 (1), p. 296 – 301. doi:10.1086/321552. 
  5. Rivera, E., Lissauer, J. (2001). “Dynamical Models of the Resonant Pair of Planets Orbiting the Star GJ 876”, The Astrophysical Journal 558 (1), p. 392 – 402. doi:10.1086/322477. 
  6. Butler et al. (2006). “Catalog of Nearby Exoplanets”, The Astrophysical Journal 646 (1), p. 505–522. doi:10.1086/504701.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-12-07. Alirita 2011-04-28. (web version)
  7. Jones, B. et al. (2005). “Prospects for Habitable "Earths" in Known Exoplanetary Systems”, The Astrophysical Journal 622 (2), p. 1091 – 1101. doi:10.1086/428108. 
  8. Rivera, E. et al. (2005). “A ~7.5 M Planet Orbiting the Nearby Star, GJ 876”, The Astrophysical Journal 634 (1), p. 625 – 640. doi:10.1086/491669. 
  9. Sudarsky, D. et al. (2003). “Theoretical Spectra and Atmospheres of Extrasolar Giant Planets”, The Astrophysical Journal 588 (2), p. 1121 – 1148. doi:10.1086/374331. 
  10. Barnes, J., O'Brien, D. (2002). “Stability of Satellites around Close-in Extrasolar Giant Planets”, The Astrophysical Journal 575 (2), p. 1087 – 1093. doi:10.1086/341477.  (paper incorrectly refers to Gliese 876 b as GJ876c)
  11. Canup, R., Ward, W. (2006). “A common mass scaling for satellite systems of gaseous planets”, Nature 441, p. 834 – 839. doi:10.1038/nature04860. 
(arXiv-ligilo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]