Glimmen
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 9 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Glimmen estas vilaĝo en la komunumo Haren, provinco Groningen, Nederlando.
Ĝi situas proksimume dek kilometoj sude de la urbo Groningen kaj kvin kilometroj sude de Haren.
Glimmen havas ĉirkaŭ 1700 loĝantojn. La rivereto la Drentsche Aa laŭiras la vilaĝon, proksime de la monumenta bieno, la Huis te Glimmen (Domo en Glimmen). Sude de la vilaĝo situas la Nationaal beek- en esdorpenlandschap Drentsche Aa. (Nacia rojo- kaj vilaĝopejzaĝo Drentsche Aa)
La Appèlbergen (Apelmontoj) estas arbaro oriente de la vilaĝo. Tra la arbaro kondukas malnova Romia vojo, la Hereweg (antaŭe Heirweg t.e. armea vojo).
-
Memortabuloj Pri la dua mondmilito en Appèlbergen

