Glisflugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Glisflugo estas sporto, en kiu la sportistoj flugas per senmotoraj aviadiloj (glisiloj) aŭ aliaj senmotoraj flugkapablaj konstruaĵoj (pend-glisilo, glisparaŝuto).

Glisflugo[redakti | redakti fonton]

Glisilo Ventus 2b tirita per vinĉo
Tirado (Robin DR-400 - Grob G103 Twin Astir II)

Ekflugo per naturaj fortoj[redakti | redakti fonton]

Oni povas ekflugi per senmotora gliskapabla konstruaĵo, se oni eluzas la energion de la altiĝanta aero. Tio povas okazi:

  • per termika flugo - tiam oni povas atingi alton de 3000m per la altiĝanta varma aero de la grundo
  • dekliva flugo (la blovanta vento je la montodeklivo estiĝas altigan zonon - tiam oni povas atingi alton de 600m
  • aŭ ondorajda flugo, per helpo de la t.n. starantaj ondo – la atingebla alto povas esti eĉ. 15 km (Perlan-projekto).

Ekflugo per teknika helpo[redakti | redakti fonton]

La nenatura ekflugo povas okazi per vinĉo desur la grundo aŭ per tirado helpe de alia motora aviadilo. Atingante la necesan alton, la tirita glisflugilo malfermas la vinĉon.

Ĉar la pend-glisiloj kaj paraŝutoj estas pli facile transporteblaj ol la glisiloj, tiel oni ofte ekflugas per ili de monta deklivo.