Glisparaŝutado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fluganta glisparaŝuto kun ties piloto

Glisparaŝutado estas ŝatokupa kaj konkursa aersporto, en kiu oni glisas per glisparaŝuto. Ĉar glisparaŝuto ne havas motoron, oni nomas glisparaŝutadon libera (do senmotora) aersporto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua glisparaŝuto estas la t.n. "sailwing" konstruita de David Barish en 1965. Ekde meze de la 1980-aj jaroj la glisparaŝutado pli kaj pli populariĝis pro taŭgaj konstruaj plibonigoj.

La interna formo de la flugilo

Ekipaĵo[redakti | redakti fonton]

Baze, la ekipaĵo estas komposita el 4 bazikaj partoj: la flugilo, la ŝnuroj, la rimenoj kaj la seĝo.

Flugilo

La flugilo estas farita el tre malpeza kaj nepenetrebla ŝtofo, t. e., nek la akvo nek la aero povas trairi la ŝtofon. La materialo uzata por la fabriko de la ŝtofo estas Porcher Sport kaj Gelvenor.

Ŝnuroj

La piloto pendas de la ŝtofa flugilo per ŝnuroj farita el speciala necedema materialo. Tiuj ĉi ŝnuroj povas rezisti multajn kilogramojn. La materialoj estas Dyneema, Kevlar/Aramid. La ŝnuroj kunligas la flugilon al la rimenoj.

Rimenoj

La funkciado de la stirsistemo kaj frenoj (Angle steering system and brakes)

La rimenoj estas ankaŭ faritaj el tre necedema materialo kaj estas uzataj por kunligi la ŝnurojn al la ŝtofa seĝo.

Seĝo

La seĝo estas farita el speciala spongo. Modernaj seĝoj havas specialajn sistemojn por la protektado de la spino (vertebraro).

La seĝo

Helpaj Instrumentoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar la varma (kaj la malvarma) aero estas nevidebla, por trovi kaj preni la plej bonajn blovojn de varmaj ondoj, la piloto povas uzi specialajn helpajn intrumentojn. Multe da pilotoj uzas du instrumentojn:


  • Variometro. Instrumento kiu montras la kvanton da supre aŭ malsupre movado. Tiu instrumento funkcias per sonaj rimedoj. Kiam la pilotoj iras supren aŭ malsupren, specialajn sonojn povas esti aŭdataj. (Angle: vario-altimeter).
Vario-altimetro


  • Altimetro. Estas speco de altec-montrilo, kiu indikas la altecon el la grundo.


  • GPS-Instrumentoj. Kelkaj pilotoj povas uzi radiojn kaj la plej sperta pilotoj povas uzi GPS-instrumentojn.


  • Radio. Pilotoj povas uzi radiojn kiam ili estas lernantoj, por ricevi instruon de la instruisto, komuniki kun aliaj pilotoj, kiam ili estas alflugante, aŭ informi la surterigi-lokon. La uzeblaj radioj estas porteblaj radioj, kiuj funkcias en la frekvenco de 144–148 MHz. Ofte, la mikrofono estas enmetita en la kaskon.

Sekureco[redakti | redakti fonton]

Malfunkciigo

Ĉar la flugilo ne estas rigida, kiam la aero estas ege forta, parto aŭ la tuto de la flugilo povas malfunkciigi. Pri amuz-glisparaŝutoq, tiu ĉi malfunciigo ne estas tre danĝera, sed pri konkuraj glisparaŝutoj tiu malfunkciigo povas esti vere danĝera. Pro la eblo de tiu ĉi malfunkciigo, la pilotoj alportas kriz-paraŝuton. Se la malfunkciigo okazas proksime la de la grundo, la kriz-paraŝuto ne funkios kaj la piloto povas suferi tre gravajn osto-frakturojn kaj eĉ morti. Malfunkciigoj povas esti minimumiigitaj se la piloto uzas bonan glisparaŝuton, elektas bonan lokon por alflugi kaj uzas seĝon, kiu havas sistemon por protektado de la spino.

La kaskoj

Rapideco[redakti | redakti fonton]

Moderna glisparaŝuto havas rapidecon inter ĉ. 22 kaj 50 km/h, dum la bremsrapideco troviĝas inter 33 kaj 39 km/h. Konkursaj glisiloj atingas 70 km/h.

Glispovo[redakti | redakti fonton]

La povo de modernaj glisparaŝutoj estas pli ol 8:1, tio signifas, unu metro de altecoperdo je 8 metroj da horizontala distanco. Profesiaj (konkursaj) glisiloj atingas preskaŭ 10:1. La minimuma sinkrapideco (falrapideco) estas ĉ. 1 metro sekunde.

Distancoj[redakti | redakti fonton]

Flugoj pli longaj ol 100 kilometroj eblas nuntemple danke al plena utiligo de termiko. Estas atingitaj jam distancoj de pli ol 400 km.

Flugmanieroj[redakti | redakti fonton]

  • Klifa Flugado

Klifa flugado (aŭ mekanika flug-maniero). En tiu ĉi maniero, la piloto saltas el klifo aŭ simila topografio kaj alflugas proksime de ĝi. Ĉar la aero ne necesas esti varma, oni povas diri ke tiu ĉi metodo okazas mekanike. La mekanika flugado okazas kiam la vento batas kontraŭ montaro. La aero estas do premita kaj devas iri per la flankoj de la montaro aŭ super ĝi. La piloto do uzas la forton de la suprenigante vento por alflugi supren.

  • Varma Aero Flugo
Ekzemplo de terma kolono inter la grundo kaj la kumulo

Varma Aero Flugado. Kiam la grundo estas tre varma, bobeloj el varma aero disiĝas el la grundo kaj iras supren. Simile al balonojglisiloj, la piloto uzas tiun forton por flugi. La kialo estas ke la varma aero estas pli malpeza ol la malvarma aero. La varma aero iras supren kaj la peza kaj malvarma aero iras malsupren. Uzante tiun naturan mekanikan metodon, la flugilo flugas kiel glisilo. Por facile trovi la varmajn fluojn de aero, la piloto necesas salti el montaro. Se la ondo de varma aero estas sufiĉe forta, la piloto povas flugi multajn kilometrojn for de la originala komenc-punkto. La distanco ke la piloto povas flugi estas ĉirkaŭ 450 km-ojn. En Eŭropo, tiu ĉi distanco trairas la landlimojn kaj la piloto povas komenci flugi en unu lando kaj surteriĝi en alia aŭ aliaj tre malproksimaj landoj. Tiu estas nomata Trans-landlimo Flugado.

  • Nub-bazo Flugado

Kiam la varmaj ondoj iras supren, ili alportas grandajn kvantojn de akvovaporo. Kiam la akvo atingas kelkan altecon, kaj trovas malvarman temperaturon, la gutoj de akvo kondensiĝas (eble eksolidiĝas). Tiu ĉi kondensiĝo (?) formas la nubojn. Do, la piloto scias ke la bazo de la videblaj nuboj estas loko en la atmosfero en kiu la aero estas varma. Li povas flugi de nubo al nubo. Tiu ĉi flug-maniero estas nomata Nub-baza Flugado (Angle: cloud base).

Glis-paraŝutanto algrundiĝanta, Mirosławice, Pollando.
  • Vindaso Flugado

En landoj kie ne estas montaroj, la glisparaŝutistoj povas uzi vindason. La vindaso estas fiksita en aŭtomobilo aŭ boato kaj povas esti tirita. Kiam la flugilo atingas sufiĉe bonan altecon, la vindasa ŝnuro estas malkonektita kaj falas sur la grundon. Tiu ĉi flug-maniero estas ege danĝera kaj necesas specialan praktikon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]