Glitlagro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Glitlagro de krankŝafto

Glit-lagroj havas du ĉefajn komponentojn: eksteran lagro-korpon kaj internan lagro-kusineton. La lagro-korpo havas ofte komplikan formon, tial ĝi estas kutime elfandita.

  • Kusinetoj kaj pivotingoj. La kusineto ĉirkaŭas la enmetitan pivoton aŭ ŝafton, rekte aŭ pere de sia enmetaĵo, pivotingo. Al pleja trivo estas submetita la glit-surfaco de kusineto. Materialo de la kusineto devas esti sufiĉe firma, por ke ĝi eltenu la ŝarĝon kaj samtempe rezistu al varmiĝo. Enmetan pivotingon oni povas post triviĝo ŝanĝi, kaj la fikse enmuntitan korpon de lagro oni ne bezonas anstataŭigi per la nova.
  • Pivotingo de lagroj t.e. kavaj cilindroj enmetitaj en lagran korpon, en kusineton, estas normigitaj kiel pivotingoj sen garnaĵo kaj pivotingoj kun garnaĵo. La pivotingoj kun tegaĵo estas normigitaj kiel nedividitaj kaj dividitaj. Griza giso kiel materialo por kusinetoj estas tre sentiva je malbona lubrikado. Gison oni povas uzi por glitrapido ĝis 5 m/s. La giso malbone erodiĝas kaj facile facile difektas la ŝafton. La bronzo estas bona, sed tre kara materialo por kusinetoj. Bronzon oni uzas por tre ŝarĝitaj lagroj. Uzado de kupro kaj ceteraj ne feraj materialoj estas limigita. Lagraj materialoj, t.n. kontraŭfrotaj metaloj, estas alojoj el molaj metaloj (stano, zinko, plumbo), per kiuj oni elfandas kusinetojn en maldika tavolo. Por ke la kontraŭfrota materialo bone alteniĝu, havas la kusinetoj hirundvostajn foldojn. Hodiaŭ oni la kontraŭfrotan materialon sur ŝtalaj aŭ bronzaj kusinetoj nur alfandas. Por la kusinetoj oni uzas diversajn bronzojn, nome: stanan, stano-plumban, plumban, ruĝan bronzon. Kontraŭfrotajn metalojn oni uzas ĉe grandaj glitrapidecoj, sed nur por ŝarĝoj sen puŝoj. Sintritaj metaloj estas miksaĵo de pulvoraj metaloj (kupro, stano, zinko, ŝtalo, bronzo) kun grafito. Kusinetojn kaj pivotingojn oni premas el ili sub premo 300 ĝis 400 MPa, ĉe temperaturo 800ºC. Dum premado la polveroj sintriĝas. La kusineton ankoraŭ varman oni mergas en oleon, en kiu ĝi malrapide malvarmiĝas. En maso de la materio estas ĉ. 40% da poroj, kiuj en bano ensorbas oleon per efiko de kapilaraj fortoj. Ĉi tiu oleo sufiĉas por lubrikado de glitsurfacoj dum longa tempo; tial oni tiujn lagrojn nomas memlubrikaj. Senĉese funkciantajn lagrojn oni iam provizas per oleo tiel, ke en kavon de lagro ĉirkaŭ la kusineto oni enmetas vaton aŭ felton plene sorbitan per oleo.
  • Memlubrikaj lagroj estas premataj kun precizeco 0,01 mm, do jam ne necesas ilin por malgrandaj rapidoj, precipe tie, kie la lagroj estas malfacile alireblaj, ĉefe en teksmaŝinoj, maŝinoj por hejmo kaj aliaj aranĝaĵoj funkciantaj de tempo al tempo.
  • Mastikitaj metal-pulvoroj estas metalaj polveroj kunigitaj per sinteza rezino. Ĉar la materialo estas pora, ĝi ensorbas oleon.
    • Malmoligitaj premitaj teksaĵoj en multaj kazoj anstataŭas metalojn. Por kusinetoj oni uzas kotonajn fibrojn, kiujn oni premas per granda premo kaj varmo kun aldono de sinteza rezino. Avantaĝo de tiuj kusinetoj estas, ke ili estas produktataj el alirebla materialo, kiu bone obtuzas frapojn, facile ensorbas oleon kaj forkonsumas nur malmulte da lubrikaĵo. Ilia malavantaĝo estas: malgranda varmokonduktivo, kiu kaŭzas malbonan forkondukon de la varmo, estiĝanta en lagro per froto.
  • Teĥnikan gumon oni uzas por produktado de lagrokusenoj, kiuj estas en daŭra kontakto kun akvo (putaj pumpiloj, riveraj dragmaŝinoj, ŝipaj maŝinoj). El tiuj lagroj la oleo estus daŭre flosforigata, tial por lubriki oni uzas akvon. Tavolo de mola kaŭĉuko estas vulkanizata sur kusineton iam sur la ŝafton. La kaŭĉuka enmetaĵo havas laŭlongajn kaneletojn, por ke la akvo bone elfluu la glit-surfacojn.

Radialaj glit-lagroj estas konstrukciataj laŭ jenaj principoj: La ĉefa premo de pivoto aŭ ŝafto direktiĝu ĉiam kontraŭ la korpo de lagro, neniam kontraŭ la kovrilo, la interno de lagro estu likimuna por lubrikaĵo, la muntado kaj malmuntado de la ŝafto, kusinetoj kaj de la lagro-korpo estu facila. Ĉe konstrukciado de kusineto oni devas respekti tiujn ĉi postulojn: kusineton oni devas sekurigi kontraŭ laŭaksa ŝovo (tial la kusineto apogas sin per siaj randaj flanĝoj je korpo de lagro), kusineto devas esti sekurigita kontraŭ turniĝado per blokantaj ŝraŭboj aŭ per alfandita tenon, la kusineto estu facile ŝanĝebla. Tial oni produktas dividitajn kusinetojn, kiujn post depreno de lagro-kovrilo oni povas elpreni sen demuntado de lagro-bazo.

  • Tuba lagro estas la plej simpla. Ĝi estas ŝtala aŭ gisa tubo, alŝraŭbita, alveldita aŭ alfandita al parto de maŝino aŭ al baza plato. Tubajn lagrojn oni uzas precipe ĉe vinĉoj kaj takeloj, kiuj havas malgrandajn rapidecojn kaj kies funkciado estas intermita. Lagrojn pli ŝarĝitajn kaj tiel pli trivatajn, oni kutime pivotingas. Pivotingon oni en lagron enpremas (enpuŝas, enbatas) kaj sekurigas per ŝraŭbo aŭ per stifto. La enpremo povas esti milda, ĉar la pivotingo varmiĝas pli ol la gisa korpo de lagro, per kio la junto plifirmiĝas. La tubaj lagroj estas ankaŭ velditaj.
  • Dividitaj lagroj - la lagroj havas korpon dividitan per ebeno trairanta kutime la akson de la ŝafto, eventuale per ebeno paralela kun ĝi. La lagra korpo estas tiel dividita je du partoj. La supran parton oni nomas kovrilo, la suban parton oni nomas bazo de lagro. Post depreno de la lagro-kovrilo oni povas la ŝafton enmeti en lagron aŭ ĝin el lagro elpreni. Ĉe nedividitaj lagroj oni bezonas la ŝafton en lagron enŝovi aŭ la lagron oni devas surŝovi sur la ŝafton. Tiu ĉi muntado aŭ malmuntado estas malfacila, ĉar oni bezonas demunti la dentradojn, rimenradojn kaj kluĉilojn. En piedetoj de lagro estas truoj por la fikso-ŝraŭboj. La truoj estas ovalaj por faciligi la centrigon de lagro. Lagroj kun sfera kuŝejo de kusinetoj, dum fleksiĝo de ŝafto mem alĝustiĝas, en sia pozicio konvena al ŝanĝita pozicio de la ŝafto. Tial tiujn lagrojn oni nomas patelaj. La lagro-kovrilo estas enigita en bazon de lagro per ŝtupeto kaj fiksita per ŝraŭboj. Tiuj ĉi ŝraŭboj apogiĝas per kapoj je la bazo de lagro aŭ ene de la korpo aŭ ekstere de lagro-kavo. Lagro por kranka ŝafto de dizela motoro sur la surfaco elmetita al pli granda trivo havas la maldikan garnaĵon. Lagroj por krankoŝaftoj havas la kusineton dividitan je 2 aŭ 4 partoj, kiujn oni povas post trivo altiri (alĝustigi). Ĉe prilaboraj maŝinoj oni uzas ankaŭ lagrojn, kiuj havas en unu loko kusineton distranĉitan kaj en pluaj du aŭ pli da lokoj duon-tranĉitan. La konusan kusineton post trivo oni ŝovas pli profunden en la lagrokorpon, per kio ĝi kunpremiĝas kaj eliminas la interspacon estiĝintan per trivo. La lagro havas lubrik-ringon.

Aksaj glit-lagroj

  • Ringaj lagroj kunigitaj kun ŝafto estas priskribitaj ĉe la ŝaftaj pivotoj. Ĉe pendiga lagro kun memstara ringo kaj gvida enmetaĵo la froto estiĝas sur la ringa faco.
  • Segmentaj lagroj. Por reteni grandajn laŭaksajn fortojn, ekzemple ĉe lagroj de vaporaj turbinoj, oni disdividas la ŝarĝon sur apogaj korpoj je kelkaj segmentoj. La segmentoj povas krei kontinuan ringon aŭ ili estas memstaraj kaj klineblaj. La surfaco de segmento, kiu alsidas al koncerna surfaco de lagro, ne estas paralela kun la surfaco, sed ĝi estas iom deklinita. Fronto de la segmento (en la senco de movodirekto) distancas de la lagra faco pli ol ĝia posta ekstremo. Tiel estiĝas kojnoforma spaco, en kiun, per efiko de adhero kaj viskozeco, eniĝas la oleo. Tiu ĉi pumpa efiko de kojnoforma spaco estas tiom granda, ke inter la glit-surfacoj kreiĝas kontinua tavolo de oleo kun alta premo, kiu apartigas la surfacojn. Tiel el komenca duonseka froto ekestas duonlikva ĝis likva froto. Ĉe aksa lagro kun senmovaj segmentoj por atingi risortecon de unuopaj segmentoj, ĉiuj segmentoj estas kanelitaj. Dum ekiro la segmentoj alsidas per siaj facetoj ture al la lagrofaco kaj nur post atingo de pli granda rapido la suĉata oleo ilin depuŝas de la glit-faco per la efiko de premoj en oleo-kojnoj kaj estiĝas likva froto. Moveblaj segmentoj por lagroj kun alterna rotaci-senco estas en mezo de sia longo apogataj per tenono. Ĉe la unusencaj lagroj la apoga tenono troviĝas ekster la segmenta mezo. Dum funkciado de la lagro la segmentoj staras en oblikva pozicio. Por ke oni atingu egalan distancon de ĉiuj segmentoj de la lagra faco, la tenonoj kutime estas alĝustigeblaj. Segmentajn lagrojn oni uzas por reteno de grandaj laŭaksaj premoj, precipe ĉe vaporaj kaj akvaj turbinoj, ĉe ŝipaj ŝaftoj ktp. Oni ilin uzas ĉe la horizontalaj kaj ankaŭ ĉe la vertikalaj ŝaftoj. Ĉe la segmentaj lagroj oni permesas premon 3 ĝis 5 MPa aŭ pli, la glit-rapidon super 50 m/s, koeficiento de froto 0,01 ĝis 0,002 (dum plena nombro de rivoluoj).
  • Piedaj lagroj (ekstremaj aksaj lagroj) retenas laŭaksan premon de ŝafto sur ĝia fronta surfaco. Ĉar tiu surfaco ne estas ĉiam sufiĉe dura, oni enmetas inter la ekstremon de ŝafto kaj lagron harditan ŝtalan aŭ bronzan enmetaĵon, t.n. lentodiskon. Tiujn enmetaĵojn oni sekurigas kontraŭ rotacio.