Globa stelamaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Omega Centauri aŭ NGC 5139

Globa stelamaso estas tre densa stelamaso, entenante averaĝe centon da miloj da steloj, disdonitaj en sfero kies diametro estas inter 20 ĝis centoj da lumjaroj (inter 5 kaj 100 parsekoj). Ĝia denso estas multe pli granda ol tiu de malfermita stelamaso. La steloj en tia amaso estas plej maljunaj steloj el la galaksio kaj ĝenerale ruĝaj gigantoj.

La globaj stelamasoj estas parto de la galaksia haloo, ili orbitas ĉirkaŭ la galaksia centro je distanco de 1 al 100 kiloparsekoj. Oni nombras 150 stelajn globamasojn en nia galaksio, sed verŝajne aliaj estas kaŝitaj al ni de la galaksia centro.

Ankaŭ la aliaj galaksioj entenas globajn stelamasojn[1]

Studinte la globajn stelamasojn, Harlow Shapley determinis en 1918 la situon de Suno ene de Lakta vojo. Inter 1927 kaj 1929, Harlow Shapley kaj Helen Battles Sawyer klasifikis la globajn stelamasojn laŭ ties densoj. Plej densaj amasoj estas de speco 1, la malpej densoj de speco 12. Tiu sistemo de Klasifiko de Shapley-Sawyer estas ankoraŭ nun uzata.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Listo de la globaj stelamasoj en aliaj galaksioj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]