Global Crop Diversity Trust

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Global Crop Diversity Trust
fondaĵone-registara organizaĵointernacia organizaĵo
Komenco 2005
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Bonno, Germanio
Filioj Tutmonda semkripto en Svalbard vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo Stiftung
vdr

Global Crop Diversity Trust (GCDT, tutmonda fondaĵo por kulturplanta diverseco) estas sendependa internacia organizaĵo, kiu celas konservi la specidiversecon de semoj de kulturplantoj por sekurigi la ontan nutradon de la monda popolo.

Historio kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

GCDT estis fondita en 2005 kiel komuna fondaĵo (angle: trust) de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (Unuiĝintaj Nacioj) kaj la konsultgrupo pri internacia agrikultua esploro (angle: CIGAR, Consultative Group on International Agricultural Research).

Kolektinte monon de multaj ŝtatoj, organizaĵoj kaj entreprenoj GCDT ricevis ĉirkaŭ 100 milionoj da usonaj dolaroj por siaj celoj.

La fondaĵo havas oficejojn ĉe la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo kaj ĉe Bioversity International en Romo, Italio.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Unue la fondaĵo laboris ellaborante regionajn konservostrategiojn. Ĝi kunlaboris ankaŭ kun la norvega registaro kaj la Nordic Gene Bank por konstrui la genbankon Svalbard Global Seed Vault sur la insulo Svalbard. Tiu genbanko estas sekurrezervo por ekzistantaj semoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]