Globo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
akvoturnata ŝtona globo en la bavaria komunumo Aicha vorm Wald

Globo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel Plena Ilustrita Vortaro estas

  1. sferforma objekto aŭ korpo,
  2. sfero el vitro, uzata por difuzi la lumon de lampo,
  3. en teknika lingvaĵo, sfero el tre dura ŝtalo, uzata en rulujo, por provado ktp.
kesto plena je porludaj globetoj

Ekvivalente, globeto estas

  1. simple malgranda globo, ekzemple "sangaj globetoj" (=globuloj),
  2. ludobjekto, el diversaj materialoj, kiujn la infanoj rulĵetas laŭ diversaj reguloj, por atingi ian linion aŭ kuntuŝi globeton de kunludanto,
  3. globoformaj malgrandaj objektoj el laktozo kun pliaj substancoj, en homeopatio uzataj kiel kuraciloj.

En sporto, ĵetglobo estas metala globo, pezanta 7,257 kilogramojn, kiun oni devas ĵeti kiel eble plej malproksimen per unu mano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]