Globuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:GEO Globe.jpg
Lumigebla terglobuso

Globuso en kartografio estas malgrandigita modelo (maketo) de planedo, plej ofte de planedo tero (ter-globuso). Kompare al mapo la granda avantaĝo estas la fideleco kaj de distanco kaj areo kaj angulo, kion mapoj ne sukcesas samtempe realigi.

Alia tipo de globusoj estas uzata por bildigi la stelkonstelaciojn en la ĉielo (ĉiel-globuso).

Laŭ grandeco oni parolas pri poŝglobuso, tabloglobuso, starglobusoglobusego. Kutima grandeco estas diametro de 30 cm, la plej malgranda mezuras nur 6 mikrometrojn[1] [2].

Historio

La plej malnova, ankoraŭ ekzistanta ĉiel-globuso estas la metala ĉielglobuso de Majenco (bildo) farita de romia skulptisto en la dua jarcento p.K..

Skribe menciita estis globuso de Krateto de Maloso ĉirkaŭ 150 a.K..

La plej malnova ter-globuso estas la "terpomo", kreita 1492 de Martin Behaim en Nurembergo (hodiaŭ rigardebla en Germana Nacia muzeo en Nurembergo. En 1507 Martin Waldseemüller kreis globuson, kiu montris Amerikon.

Produktado

Dosiero:Globe half.jpg
Duona globuso el plasto, ĵus produktita per maŝino

Ĝis la 1950-aj jaroj globusoj estis produktitaj permane: la globo estis el ligno, la maposegmentoj estis desegnitaj kaj tranĉitaj permane kaj estis permane kunigitaj kaj gluitaj al la ligna globo.

Hodiaŭ globusoj estas produktitaj maŝine el plasto: ebena projekcio de la globusa surfaco estas presita sur plastan platon, poste la plato estas premtransformita en duonglobon, la plata rando fortranĉita kaj norda kaj suda duonglobusoj kungluitaj.

Museo, organizaĵoj

greke Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno gastigas globusmuzeon (retejo) depost 14-a de aprilo 1956. greke Internacia Coronelli-Societo por globusscienco fondiĝis en 1952.

Famaj globusoj

Globusskulptaĵo en Duisburgo memorigas pri la fama kartografo Gerardus Mercator, kiu mortis tie.
Terpomo de Behaim, ĉ. 1492-1494

En Kulturo

La Muzo, Klio estas ofte montrite apud globuso.

Fontoj

  1. heise online - Japana firmao varbas por miniaturaj produktoj per la plej malgranda globuso de la mondo (germane)
  2. Novaĵoj 040202 (angle)
  3. http://www.kulturkreis-aschersleben.de/kk_projekte.htm
  4. http://www.schloss-gottorf.de/lmkk/globus.html

Literaturo

Eksteraj ligiloj