Glogonj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Glogonj, serbe Глогоњ, germane Glogau, hungare Galagonyás estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Panĉevo. La serba kaj hungara loknomoj signifas: kratagokampo.

Glogonj troviĝas en la verda municipo
Preĝejo de Glogonj

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Glogonj troviĝas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Timiş. Panĉevo troviĝas 16 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1586. Dum regado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis ĝis 1660. Tiam serboj refondis la komunumon. Inter 1704-1872 la vilaĝo apartenis al limgarda zono, kiu rekte apartenis al Habsburga Imperio. En 1767 germanaj limgardistoj, en 1774 germanaj loĝantoj alvenis. En 1788 la turkoj bruldetruis la vilaĝon, post 2 jaroj ĥolero okazis, poste rumanoj alvenis el Transilvanio. Ekde 1872 ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Pancsova, poste al estonta Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1910 vivis en Galagonyás 2669 homoj (1745 germanoj, 756 rumanoj). En Inter 1941-1944 la germana armeo okupis la vilaĝon. Post la 2-a mondmilito pro venĝo de serboj multe da germanoj mortis, la restintoj deportiĝis. En 1973 akvoenergia centralo konstruiĝis. En 2002 loĝis en Glogonj 36 281 homoj (2400 serboj, 367 macedonoj, 156 rumanoj, 106 jugoslavianoj, 26 hungaroj kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]