Gloka kuzdrino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gloka kuzdrino estas komenco de pseŭdofrazo (semantike sensenca sed gramatike ĝusta frazo) kiun la rusa lingvisto Lev Ŝĉerba (ru:Лев Щерба) elpensis kaj uzis en siaj universitataj prelegoj (ĉ. 1928) por klarigi la funkciojn de la morfemoj.

En la rusa originalo de la frazo:

Citaĵo
 Гло́кая ку́здра ште́ко будлану́ла бо́кра и курдя́чит бокрёнка 

ĉiuj radikoj (krom la konjunkcio «и», t.e. «kaj») estas sensencaj, ili havas nenian signifon en la rusa lingvo, samkiel la radikoj glok, kuzdr, ŝtek, buld, bokr, kaŭd havas nenian signifon en Esperanto; sed la afiksoj ja estas laŭnormaj, kiel en la esperanta adaptaĵo:

Citaĵo
 Gloka kuzdrino ŝteke ekbuldis bokron kaj kaŭdaĉadas la bokridon 

Oni povas facile diveni, ke kuzdrino estas inseksa animalo, kiu subite ion entreprenis rilate al bokro, kaj iel molestadas ties idon. Tiu ekzemplo do demonstras malfortan, tamen ja realan semantikan valoron de la afiksoj.

La frazo pri «Gloka kuzdrino» iom similas la anglan Jabberwocky, tamen en tiu lasta ankaŭ la sonmaterialo de la radikoj sugestas asociaĵojn kun similsonaj vortoj anglaj; dum en la kuzdrino-frazo nur la afiksoj havas semantikan rolon.