Gloria Stuart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gloria Stuart
usona aktorino
usona aktorino
Persona informo
Naskiĝo 4-a de julio 1910
en Santa Monica, Kalifornio, Usono
Morto 26-a de septembro 2010
en Losanĝeleso, Kalifornio, Usono
Mortokialo kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley
Familio
Edz(in)o Arthur Sheekman • Gordon Newell
Infano Sylvia Vaughn Thompson
Okupo
Okupo televida aktoro • filmaktoro • pentristo • teatra aktoro
vdr

Gloria STUART, origine: Gloria Frances STEWART (naskiĝis la 4-an de julio 1910, mortis la 26-an de septembro 2010 en Losanĝeleso) estis usona aktorino.

Gloria Stuart naskiĝis en Santa Monica, Kalifornio. Sian aktoran karieron ŝi komencis en la 1930-aj jaroj. Ŝi aperis en aro da filmoj, sed ne vere fariĝis stelulino.

Ekde la 1940-aj jaroj ŝi pli kaj pli forlasis la aktoradon kaj dediĉis sin al la pentrado. En 1975 ŝi reaperis kiel aktorino, en la televida produktaĵo The Legend of Lizzie Borden, kaj en la jaro 1982 ŝi havis rolon en la kinofilmo My Favorite Year.

Kulmino en ŝia kariero estis la rolo de la maljuniĝinta protagonistino en la filmo Titanic en 1997. Pro ĝi ŝi gajnis nomumon por la Oskaro en la kategorio Plej bona epizoda rolo – kaj ŝi estis la plej maljuna persono nomumita pro la aktorado en la ĝistiama historio.

Listo de filmoj

  • The Old Dark House (1932)
  • Air Mail (1932)
  • The Invisible Man (1933)
  • The Kiss Before the Mirror (1933)
  • Gold Diggers of 1935 (1935)
  • Prisoner of Shark Island (1936)
  • Rebecca of Sunny Brook Farm (1938)
  • The Three Musketeers (1939)
  • My Favorite Year (1982)
  • Titanic (1997)
  • The Love Letter (1999)
  • The Million Dollar Hotel (2000)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.imdb.com/name/nm0001784