Gloriosa (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sonorilo kun la madono.
Notoj de la erfurta sonorado.

La Gloriosa (kun plena nomo: Maria Gloriosa) estas sonorilo en la meza turo de la Katedralo de Erfurto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi mulditis de Gerhard van Wou en la nokto de la 7-a de julio 1497, pezas 11,45 tunojn kaj havas altecon de 2,62 metroj kaj 2,56 metrojn diametre[1]. Sekve ĝi estas la plej granda libere svingiĝanta mezepoka sonorilo en la mondo. Krome ĝia sonoro nombrigas ĝin al la plej belsonantaj en la mondo. Kelkfoje ĝi kromnomiĝas reĝino de ĉiuj sonoriloj (latine:omnium campanarum regina)[2].

Komisiis ĝian faradon ĉefe episkopo Johannes Bonemilch, kiu eĉ gastigis proprakoste la muldantojn ĉe si hejme. Turen ĝi estis trenita nur en la jaro 1499-a kaj unuafoje ludita la 19-an de majo 1499. Ĝi iĝis modelo por serio da aliaj sonorilegaj, ekz. en la katedralo de Frankfurto, en la Kruco-kirko de Dresdeno kaj en la Katedralo de Kolonjo.

Je la 5-a de julio 1997, okaze de la Eŭropa sonorila tago kaj de la 500-a datreveno de la fabrikado, okazis granda spektaklo (ilumigoj, artfajraĵoj, festprelegoj) sur la Katedralplaco. Jam en la antaŭvespero oni estis muldinta sub libera ĉielo sonorilon por la Preĝejo Sankta Bonifaco en Riethnordhausen.

Enskribo[redakti | redakti fonton]

Sur la sonorilo troviĝas enskribo tekstanta en la latina: "Laude patronos cano gloriosa / Fulgus arcens et demones malignos / Sacra templis a populo sonanda / Carmine pulso / Gerhardus wou de Campis me fecit. Anno Dni M. CCCC.XCV II" (tradukite: "Mi estas prikantanta en gloroza laŭdo la patronojn, rebatanta la fulmojn kaj la malicajn spiritojn, vokanta al la diservo preĝejen, kie la popolo kantu. Muldis min Gerhardus "ou de Kampen en la 1497-a jaro de la Savo.")

Riparoj[redakti | redakti fonton]

Je la sonorado okaze de Kristnasko 1984 oni konstatas etan fendon en la sonorilo. Ĝi estis re-veldita rekte surture fare de la firmao Hans Lachenmeyer[3]. La veldo faritis je 70 centimetroj. Por la realigo necesis antaŭe forigi ĉiujn lignajn partojn de la turo. Refunkcio ekestis en la 8-a de decembro 1985.

La respondeculo Kurt Kramer juĝis post la veltado (dum kio partoprenis ankaŭ okcidentgermanoj): "La Gloriosa ne nur regajnis sian voĉon taksitan perdita sed sonoras ja pli bele ol io ajn, kion la nuntempaj homoj iam aŭdis." La daŭro de la eĥa perdiĝo, grava parametro por sonoriloj, longis kvin minutojn. Antaŭe ĝi estis nur ĉe tri kaj duono.

La restaŭrado ne estis la lastpasinta. Dum la restaŭrado de la katedralo oni malkovris fendeton longan je 40 centimetroj. Por la sumo de 170.000 eŭroj necesis forigi la sonorilon kaj riparigi ĝin ĉe la firmajo Lachenmeyer en Nördlingen. Tiam la sonorilo forlasis la turon la unuan fojon dum 500 jaroj. En oktobro 2004 la sonorilo revenis. La 8-an de decembro ĝi sonoris denove. Nun la daŭro de la eĥa perdiĝo longis 370 sekundojn. En 2006 ĝi ricevis novan, 360 kilogramojn gravan svingilon (t.n. koro).

Ordo de sonorigo[redakti | redakti fonton]

La Gloriosa estas uzata nur ĉe apartaj okazoj kaj dum ekleziaj festotagoj[4], nome:

  • 1-a de januaro
  • mardon de la Sankta Semajno
  • Pasko-dimanĉo
  • Pentekosto-dimanĉo
  • Ĉieliro de la Virgulino (15-a de aŭgusto)
  • vespero antaŭ la festotago de Sankta Marteno
  • Kristnasko (25-a de decembro)

Ekster la ordo ĝi sonoris la 3-an de oktobro 2010, la tagon de la reunuiĝo germana. Krome la 24-an de septembro 2011 post la meso farita de Lia papa moŝto Benedikto la 16-a sur la katedralplaco[5]. Finfine la tagon de la 10-a datreveno de la amoko en la erfurta Gutenberg-gimnazio, en la 26-a de aprilo 2012.

En Erfurto estas la diraĵo: Dum parolas la Gloriosa, la aliaj sonoriloj silentu. Fakte, ĉe ĉiuj okazoj oni komencas la sonorigon de la Gloriosa kaj la resto kuneksonoras nur post tempointervalo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Faktoj pri la sonorilo sur la episkopuja retpaĝaro.. Arkivita el la originalo je 2013-02-10. Alirita 2013-09-02.
  2. Carl-Rainer Schad: "Zur Konstruktion einer berühmten Glocke", en: NTM Zeitschrift für Geschichte der Wissenschaften, Technik und Medizin, 1997/5/1, p.129–141.
  3. Detala rakonto pri la laboroj.. Arkivita el la originalo je 2012-07-25. Alirita 2013-09-02.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-08. Alirita 2013-09-02.
  5. Jutjub-Video 9:11 min.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]