Glosaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Glosaro[1], ankaŭ konata kiel vortaro, vortprovizo, estas alfabeta listo de esprimoj en specifa kampo de scio kun la difinoj por tiuj esprimoj, kaj eksplikas la sencon de vortoj fremdaj au strangaj aŭ novaj. Tradicie, glosaro ekaperas ĉe la fino de libro kaj inkludas esprimojn ene de tiu libro kiu estas aŭ lastatempe lanĉita, nekutima aŭ specialigita.

Dulingva glosaro estas listo de esprimoj en unu lingvo kiu estas difinita en dua lingvo aŭ glosita per sinonimoj (aŭ almenaŭ preskaŭ-sinonimoj) en alia lingvo. Glosaro distingiĝas ankaŭ el leksikono ĉar tiu ĉi entenas la tuton de lingvo kun etendo pli larĝa ol la glosaro, kiu limiĝas al aparta lingva sfero aŭ agadkampo.

Kernoglosaro[redakti | redakti fonton]

Kernoglosaro estas simpla glosaro aŭ difina vortaro kiu ebligas difinon de aliaj konceptoj, precipe por novuloj al lingvo aŭ kampo de studo. Ĝi enhavas malgrandan laborvortprovizon kaj difinojn por gravaj aŭ ofte trovitaj konceptoj, kutime inkluzive de idiomaĵoj aŭ metaforoj utila en la kulturo. En komputado, kernoglosaro estas antaŭkondiĉo al kernontologio. Ekzemplo de tiu vidiĝas en mezepokaj filozofiaj kaj teologiaj sumoj.

Mezepokaj glosaroj[redakti | redakti fonton]

Se glosaroj, en Eŭropo havis grandan tradicion ekde la antikveco, ili estas niatempe instrumentoj kaj fontoj por la studo de la vulgara latino kaj de la romancaj lingvoj. Ili nun ege interesas lingvistikojn kaj filologiistojn

Kutime oni glosadis merĝene de la teksto. [2].

Se ekzempli, famis, mezepoke, la glosoj de Abelardo pri la filozofiaj verkoj de Porfirio, laj Boecio kaj pri la kategorioj de Aristotelo.

Ĝuste Aristotelo en la 21-a ĉapitro de la Poetiko priskribas glosaron kiel tipon de nomo, malsama ol tiu komuna uzata de parolantoj kaj, do, ekskutima por tiuj lastaj.

Ne malpalĉu la informo ke la unua, laŭ la pruvata historieco, glosaro estis tiu de la argilaj tabletoj trovitaj dum la arkeologiaj prifosaĵoj en Ebla (Sirio): ili estas dulingvaj, la loka ŝemida (eblaa) kaj la ŝemida mezopotamia aŭ egipta.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El la greka 'γλωσσα', kaj e la latina 'Glossarium'.
  2. Ĉi-kaze, foje, la sinsekva kopiisto cedis al la risko inokuli en la tekston ankaŭ la glosaĵojn: kio hodiaŭ ne faras la ĝojojn de kritikistoj de la teksto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  • [6] kies spuroj gvidis ĉi tiun artikolon