Glosas Emilianenses

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paĝo 72 de la Emiliana Kodekso 60. Oni vidas la plej etendan gloson marĝene.

La Glosas Emilianenses aŭ en Esperanto Emilianaj Glosoj aŭ komentoj estis la unua teksto skribita per latinidaj hispanaj vortoj. Fakte ne temas pri literatura teksto. Aperis en manuskripto de la Monaĥejo de Sankta Emiliano de la Cogolla.

Temas pri malgrandaj manuskriptaj notoj, skribitaj en variaj lingvoj: nome latina, iber-latinida lingvo (ĉu navararagona en ties varianto rioĥa, aŭ mezepoka kastilia lingvo kun rioĥaj elementoj) kaj eĉ mezepoka eŭska, inter linioj aŭ ĉe la marĝenoj de kelkaj fragmentoj de la latina kodekso Aemilianensis 60 de fino de la 10-a jarcento aŭ plej probable de komenco de la 11-a jarcento. La intenco de la monaĥo kiu laboris en la kopiejo estis probable klarigi la signifon de kelkaj fragmentoj de la teksto latina, eble jam ne tiom certe komprenita de nelatinlingvaj monaĥoj. La filologia gravo de tiuj glosoj, kiu ne estis rimarkita ĝis la 20-a jarcento, estas ke ili enhavas tion kion oni dumlonge konsideris la unua skriba konata dokumento de ĉu dialekto ĉu lingvo latinida en Hispanio, tio estas, la propra lingvo tiam parolata de la popolo. La Glosas Emilianenses, totale pli ol milo, el kiuj ĉirkaŭ cento estas en latinida prakastilia rioĥa, enhavas krome du el ili skribitaj en eŭska kio konstituas ankaŭ unu el la unuaj skribaj konataj dokumentoj, ne epigrafiaj, en tiu lingvo.

La Glosoj[redakti | redakti fonton]

Detalo de la Gloso de la paĝo 72, la plej etenda de la kodekso.

La plej longa frazo de la tuta kodekso troviĝas en la paĝo 72. Temas pri dekdu linioij kie legeblas la jeno:

(Proksimuma prononco)

Citaĵo
 navararagona
Con o aiutorio de nuestro
dueno Christo, dueno
salbatore, qual dueno
get ena honore et qual
duenno tienet ela
mandatione con o
patre con o spiritu sancto
en os sieculos de lo siecu
los. Facanos Deus Omnipotes
tal serbitio fere ke
denante ela sua face
gaudioso segamus. Amen.
 
Citaĵo
 kastilia
Con la ayuda de nuestro
Señor Don Cristo Don
Salvador, Señor
que está en el honor y
Señor que tiene el
mandato con el
Padre con el Espíritu Santo
en los siglos de los siglos.
Háganos Dios omnipotente
hacer tal servicio que
delante de su faz
gozosos seamos. Amén. 
Citaĵo
 esperante
Per la helpo de nia
Senjoro Don Kristo, Don
Savinto, sinjoro
kiu estas en honoro kaj
sinjoro kiu havas
estrecon kun la
Patro, kun la Sankta Spirito,
por la jarcentoj de la jarcentoj.
Dio ĉiopova farigu onin
tian servon ke
antaŭ ties vizaĝo
ni ĝuu. Amen. 

Dámaso Alonso nomis tiun preĝon «el primer vagido de la lengua española» (la unua ĝemeto de la hispana lingvo). Postaj studoj de filologoj fakuloj pri latinidaj lingvoj pruvis ke temas pri latinida lingvo navararagona en ties varianto rioĥa.

Referencoj[redakti | redakti fonton]