Gloso (planlingvo)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gloso, GlosaEuro-Glosa estas planlingvo, elpensita kaj evoluigita de Lancelot Hogben (kiel Interglossa, Britio, 1943), Ronald Clark kaj Wendy Ashby (Britio, 1972-1992).

En la nuna versio, glosa estas izolanta lingvo, t.e., sen fleksio aŭ kunmetaĵoj.


Enhavo

[redakti] Gramatiko

[redakti] Alfabeto kaj prononco

Gloso uzas la latinan alfabeton. Jen malsamoj al Esperanto:

C= ĉ; Q= kŭ; SC= ŝ; X= ks/s.

[redakti] Morfologio

Ne estas fleksio aŭ kunmetaĵoj en Gloso, sed oni uzas la vorteton -co ligita per streketo al vorto por formi adverbojn: homo-co (simile); fini-co (fine), seque-co (sekve). Oni uzas vorteton pe kun streketo por profesioj: Medika-pe (kuracisto), piske-pe (fiŝisto), krome, se oni volas indiki la sekson de profisulo oni enmetas -an (viro) aŭ -fe (virino): medika-an (vir-kuracisto), medika-fe (kuracistino). Sekve, kvankam grafike ne estus kunmetaĵo, fonetike jes. Aliaj (ne)kunmetaĵoj:

-an = vir-ulo (Suomi-an: finna viro);
-bo = vendejo (bibli-bo: "libr-vendejo");
-do = ejo ne venda (bibli-do: "librejo, biblioteko", sed fago-do: "restoracio"...);
-fe = ulino (Suomi-fe: finnino);
-pe = ulo (Suomi-pe: finno);

Krome, oni povas streketkunmeti substantivojn, kiel -lingua: Englanda-lingua (Angla lingvo);

Adjektivoj ne ŝanĝiĝas laŭ genro: karo patro (kara patro); karo matri (kara patrino).

Demandoj komenciĝas per Qe = ĉu: "Qe tu lekto u bibli?" (Ĉu vi legas libron?).

En Gloso estas artikolo U (aŭ UN antaŭ h kaj vokalo) kiu povas esti definita aŭ nedefinita: u bibli (la libro, iu libro); un avi (la birdo, iu birdo).

[redakti] Pronomoj

Singularo Pluralo
mi (mi) na (ni)
tu (vi) vi (vi)
fe (ŝi), an (li), id (ĝi) mu (ili)

[redakti] Nombroj

0 ze (aŭ zero)
1 mo
2 bi
3 tri
4 tet (aŭ tetra)
5 pen (aŭ penta)
6 six (or sixa)
7 seti (aŭ septi)
8 ok (aŭ okto)
9 nona
10 deka (aŭ mo ze)
11 mo mo
12 mo bi
20 bi ze
50 pen ze
100 mo hekto
1000 mo kilo

Patro nia: Na parenta in Urani; na volu; Tu nima gene revero. Tu krati veni; Tu tende gene akti epi Geo homo in Urani Place; don a na nu-di na di-pane; e Tu pardo na plu mali akti. Metro na pardo mu; qui akti mali de na. E ne dirige na a plu moli ofere; sed libe na ab mali. Ka Tu tena u krati, u dina e un eufamo pan tem.

[redakti] Bibliografio

  • Ashby, Wendy & Clark, Ronald Glosa 6000: 6000 Greek and Latin words and roots which occur in the Euro-languages and international scientific terminology London: 1983 (48 p.)
  • Ashby, Wendy & Clark, Ronald Glosa 1000 Richmond: Glosa, 1984
  • Ashby, Wendy & Clark, Ronald Basic dictionary of the international language Glosa Richmond [Surrey]: Glosa, 1987 (44 p.)
  • Ashby, Wendy 18 steps to fluency in Euro-Glosa Glosa, 1989 (2nd edition)
  • Ashby, Wendy & Clark, Ronald Introducing Euro-Glosa Richmond: Glosa, 1990 (36 p.)

[redakti] Eksteraj ligiloj

  • Glosa — retejo en pluraj lingvoj.
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj