Glotalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apikalo
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velaro
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.

[Helpon!]
[Redaktu]

Glotaloj, (aŭ glotaj konsonantoj, aŭ pleonasme glotalaj konsonantoj) estas konsonantoj artikulaciataj per la gloto.

Multaj fonetikistoj konsideras ilin, aŭ almenaŭ la tiel-nomatajn frikativojn, kiel transiraj statoj de la gloto sen ia loko de artikulacio kian havas aliaj konsonantoj; fakte, iuj entute ne konsideras ilin kiel konsonantojn. Tamen, almenaŭ la glota halto kondutas kiel tipa konsonanto en lingvoj kia Tsou ("Tsou" en Tajvano).

Glotaj konsonantoj en la Internacia Fonetika Alfabeto:


IFA Priskribo Ekzemplo
Lingvo Ortografio IFA Signifo
ʔ senvoĉa glota halto Haŭaja okina [ʔo.ˈki.na] ‘okina[1]
ɦ spire voĉa glota "frikativo" Ĉeĥa Praha [pra.ɦa] Prago
h senvoĉa glota "frikativo" Angla hat [hæt] ĉapelo


La "frikativoj" ne estas veraj frikativoj. Temas pri tradicia uzo de la vorto. Ili anstataŭe prezentas transirajn statojn de la gloto (fonado) sen specifa loko de artikulacio. [h] estas sevoĉa transiro; [ɦ] estas spirvoĉa transiro, kaj povus transkribiĝi kiel [h̤].

La glota halto troviĝas en multaj lingvoj. Ofte ĉiujn vokalajn komenciĝojn antaŭas glota halto; ekzemple, en la germana. En la hajvaja la glotan halton signas unuopa malferma citilo <>. Iuj alfabetoj uzas diakritajn signojn por la glota halto, kia la hamzo <ء> en la Araba alfabeto; en multaj lingvoj de Mezameriko, la Latina litero <h> estas uzata por la glota halto.

Pro tio ke la gloto laŭnecese estas fermita por la glota halto, ĝi ne povas esti voĉa.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. 'okina: Glota signo en multaj polineziaj lingvoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]