Gloucester (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo Glloucester

Gloucester estas la ĉefurbo de Gloucestershire, Anglio. Ĝi situas apud la rivero Severn kaj enhavas ĉ. 123 mil loĝantojn.

Historio

La romianoj fondis Gloucester en la jaro 48, kaj nomis ĝin Glevum. Laŭ la anglosaksa kroniko, ĝi mallonge aliĝis al Wessex antaŭ 584, kiam Mercia kaptis ĝin. En 681 Aethelred la 1-a (Mercia) fondis abatejon kiu evoluis en la nunan katedralon.

En la urbocentro la stratplano datiĝas de la regado de Aethelflaed (Mercia), filino de Alfredo la granda. La anglosaksoj konstruis kastelon, kie ofte loĝis anoj de la reĝa familio, kaj estigis monfarejon.

Dum la mezepoko Gloucester gravis pro lan-industrio, fiŝkaptado, kaj la produktado de feraĵoj kaj ledaĵoj.

En 1223 okazis granda incendio, post kio estis malpermesate havi pajlajn tegmentojn.

Dum la malfrua 13-a jarcento judoj estis forpelataj de la urbo al Bristol pro akuzoj pri ritaj murdoj.

En 1643, dum la angla enlanda milito, estis la parlamentanoj estis sieĝataj en la urbo sed forpelis reĝan armeon.

En 2007 okazis grava inundo.

Vizitindaĵoj

Estas multaj antikvaj konstruaĵoj, inter kiu:

Gloucester enhavas ankaŭ la nacian akvovojan muzeon de Anglio.