Glymur
El Vikipedio
| Akvofalo Glymur | |||
|---|---|---|---|
| Lando | Islando | ||
| Rivero | Botnsá | ||
| Alteco | 190 m | ||
| Geografia situo | 64° 23′ 45″ N, 21° 14′ 28″ W64.395833333333-21.241111111111Koordinatoj: 64° 23′ 45″ N, 21° 14′ 28″ W | ||
|
|||
Glymur estas akvofalo en Islando. Kun alteco de 190 m ĝi estas la plej alta akvofalo en Islando. Ĝi situas ĉe la plej ena parto de la fjordo Hvalfjörður en sudokcidenta parto de Islando. Oni bezonas ĉ. 2 piedirajn horojn por atingi ĝin el la plej proksima aŭtomobilvojo.