Gmünd (Malsupra Aŭstrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
AUT Gmünd COA.jpg situo en Aŭstrio
Bazaj faktoj
Federacia lando: Malsupra Aŭstrio
Distrikto: Distrikto Gmünd (aŭtokodo: GD)
Areo: 25,10 km²
Loĝantoj: 5724 (31a de decembro 2007)[1]
Alteco: 485 m super marnivelo
Poŝtkodo: A-3950
Telefonkodo: 02852
Geografia situo: 48°46′N 14°59′O  /  48.767°N, 14.983°O / 48.767; 14.983 (Gmünd (Malsupra Aŭstrio))Koordinatoj: 48°46′N 14°59′O  /  48.767°N, 14.983°O / 48.767; 14.983 (Gmünd (Malsupra Aŭstrio))
Oficiala Municipokodo: 3 09 08
Administrado: Schremser Straße 6
Oficiala retpaĝo: www.gmuend.at
politiko
Urbestro: Otto Opelka (SPÖ)

Gmünd [Gmind] (Malsupra Aŭstrio) estas distrikta ĉefurbo en nordokicenta Waldviertel (Arbara Regiono). Gmünd situas sur la 15-a meridiano, rekte limtuŝas Ĉeĥan Respublikon. La unua centjaro de la komunumo estis trankvila. Pli rapidan evoluon alportas nur konstruo de fervoja linio de la imperiestro Francisko Jozefo. Jam la 1-an de novembro 1869 oni malfermas al trafiko la unuan parton Eggenburg-Gmünd-Ceské-Budejovice, post du jaroj la linio estas ekspluatata ĝis Prago (Ĉeĥa Respubliko). Ekde tiam prosperis industrio ŝtonhakista, vitrofarista kaj teksa.


Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Urboplaco de Gmünd.

Urba paroĥeja preĝejo, konstruita en 13-a jarcento estas konsekrita al Sankta Stefano. En la 15-a jarcento la romana preĝejo estis detruita, sed oni denove konstruis ĝin en gotika stilo. Internaĵo de la preĝejo estas trakonstruita en baroka stilo.

Evangelia preĝejo estis en la jaro 1911 inaŭgurita. La financan rimedojn pliparte donacis Societo de Gustav Adolf, parte estis kolektitaj per privataj kolektoj.

Kastelo Gmünd. Enirejo de la Urboplaco al la Kastelparko.

Kastelo certe estas la plej malnova kontruaĵo en la urbo. Ĝia aspekto estis kelkfoje ŝanĝata per alkonstruoj kaj trakonstruadoj. Ankaŭ la posedantoj dum la tempo foje ŝanĝiĝis. En 1985 Habsburga-Lotringa havaĵadministrejo vendis la kastelon al loĝeja kompanio. Apuda parko, en kiu oni povas vidi multajn botanikajn unikaĵojn, estis aĉetita de la urba komunumo Gmünd.

Grafitiaj domoj sur la urba placo devenas el 16-a jarcento, surprizigaj per multekostaj fasadoj kaj pinakloj.


Preĝejo je la Sankta Koro en Gmünd.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Malnova urbodomo, urba muzeo estas en la jaro 1988 renovigita en origina stato kaj nun servanta kiel urba muzeo. Urba muzeo montras la evoluon historian kaj ekonomian de la urbo.

Malnova forĝejo - muzeo "por enrigardi" estas tipa malnovstila forĝejo, vivinta precipe per enspezoj por hufumado de ĉevaloj kaj fabrikado de lignaj radoj por veturiloj.

Muzeo de la ŝtonoj. Sub la gvida ideo "Ŝtonoj parolas" la muzea parto "Ŝtonhakisto kaj lia gildo" peras vivan superrigardon pri ŝtonhakado kaj arto prilabori ŝtonon de tempo ĉirkaŭ 2000 antaŭ nia erao ĝis fine de 20-a jarcento.

Vitrofarista muzeo montras la historion ekde apero de vitrofarejoj en la apudlima aŭtria-ĉeĥa regiono, metiistan ilaron de la vitrofaristoj kaj artproduktojn el 17-a ĝis 20-a jarcentoj.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Statistiko Aŭstria (germane)[1]