Niederwil AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gnadenthal)
Niederwil
Blazono de Niederwil
Niederwil
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Bremgarten
Koordinatoj  47° 22′ 50″ N 8° 17′ 50″ O / 47.38056 °N, 8.29722 °O / 47.38056; 8.29722 (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 50″ N 8° 17′ 50″ O / 47.38056 °N, 8.29722 °O / 47.38056; 8.29722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2394
Areo 6,15 km²
Alteco 405 m super marnivelo
Poŝtkodo 5524
Komunumkodo 4072
Mapo de Niederwil
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Niederwil estas komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2394 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Niederwil situas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Reuss. La komunumo konsistas el la komunumopartoj Niederwil, Nesselnbach kaj Gnadenthal.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Niederwil limas en nordo al Stetten, en oriento al Künten, en sudoriento al Fischbach-Göslikon, en sudo al Wohlen, en okcidento al Hägglingen, kaj en nordokcidento al Tägerig.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Niederwil estas krucpunkto de la poŝtaŭtolinio de Wohlen al Mellingen kaj de Bremgarten al Baden.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Bremgarten al Baden. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en distanco de proksimume 5 km norde en Dättwil.

Monaĥejo Gnadenthal[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo Gnadenthal

Vidinda estas la Monaĥejo Gnadenthal kun sia malfrubaroka preĝejo. La cistercia monaĥejo estis oficiale fondita en la jaro 1394 el jam ek de la 12-a jarcento ekzistanta monaĥina komunumo, kie tie vivis.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Niederwil datiĝas el la jaro 924 kiel Wilare.

La alta jurisdikcio pri Niederwil apartenis en mezepoko al la Grafoj de Lencburgo kaj post ties formorto al la Habsburgoj. En la jaro 1415 la regiono estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo. Niederwil formis nun kun Tägerig kaj Nesselnbach la Voktejon Niederwil de la Libera Distrikto, teritorio sub komunua regado de la tiamaj membroj de la Svisa Ĵurkomunumo.

Kiam okaze de la Helveta Revolucio Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco kun helpo de francaj trupoj, la nidervilanoj luktis kontraŭ la revolucio kaj la nova ordo. La 26-an de aprilo 1798 okazis en la vilaĝo bataleto kun franca kompanio, dum kiu mortis 12 vilaĝanoj. Ek de tiam la komunumo estis integrita al la helveta Kantono Baden, kiu estis integrita en la jaro 1803 al la nuna Kantono Argovio.

En la jaro 1901 la Nesselnbach kaj Gnadental, kiuj kune formis ĝis tiam sendependan komunumon, estis kunigitaj kun Niederwil al la hodiaŭa unueca politika komunumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]