Gnuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Gnuo
Blua gnuo, Connochaetes taurinus
Blua gnuo, Connochaetes taurinus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Alcelafenoj Alcelaphinae
Genro: Connochaetes
Lichtenstein, 1812
Specioj

Connochaetes gnou
Connochaetes taurinus

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Gnuoj (Connochaetes) estas afrotropisa genro de gregemaj antilopoj, el la familio de bovedoj kaj la subfamilio de alcelafenoj. Oni dividas ilin inter du specioj:

  • La ordinarablua gnuo (Connochaetes taurinus), kiu konsistigas grandegajn gregojn.
  • La blankvostanigra gnuo, iomete pli malgranda kaj multe malpli abunda (Connochaetes gnou), kiu estis preskaŭ neniigita antaŭ kelkaj jaroj pro troa ĉasado.

La Blua Gnuo estas granda antilopo el la genro « Connochaetes », kiu kreskas ĝis 1m40 ŝultre kaj atingas pezon de 270 kilogramoj. Ĝi vivas en la grandaj ebenaĵoj, savanoj kaj sekaj arbaroj el Suda kaj Orienta Afriko, kaj se ĝi evitos tro proksimajn renkontiĝojn kun rabobestoj, ĝi povas vivi pli ol 20 jarojn, nutrante sin per herbo. La virbesto estas teritoriema, kaj protektas sian teritorion. La plej granda aro, konsistanta el pli ol miliono da bestoj, troviĝas en Serengetio

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ sia boveca kapo, kun ampleksa muzelo, la gnuo paŝas per relative maldikaj kruroj, kaj moviĝas plejofte gracie kaj kviete, eĉ se la famaj stampedadoj en gregoj kelkfoje okazas. La nomo «Blua gnuo» venas el supozita arĝentbluaj reflektoj de ĝia felto, kiu diferencigas ĝin de alia specio, la nigra gnuo.

Probable la plej tipa karakterizo de la Blua Gnuo estas ĝiaj grandaj krampoformaj kornoj, kiuj etendiĝas el la kapo kaj kurbiĝas al ĝi ĉefine. Ĉe la viro la kornoj foje atingas 90-centimetran amplekson, dum la inaj kornoj estas proksimume dufoje malpli ampleksaj. Ĉe ambaŭ seksoj la kornoj estas larĝaj ĉebaze kaj senstriaj. Diferenco tamen ekzistas, ĉar la viraj kornoj estas ligitaj per ĝibeca strukturo. La viro estas pli granda ol la ino, kaj atingas foje longecon de 2,5 metroj.

Junaj gnuoj almondiĝas brunaj, kaj ekalprenas la plenkreskulan koloron en la aĝo de 9 semajnoj. La plenkreskula felo fakte varias inter malsamaj grizonuancoj. La dorso kaj flankoj estas ĝenerale pli malhelaj ol la ventraj kaj subaj partoj. Malhelbrunaj vertikalaj bandoj el iom pli longaj haroj markas la kolon kaj antaŭpartojn, kaj el malproksime donas impreson pri haŭtofaltado. La kolhararo de ambaŭ seksoj estas longa, rigida, dika kaj nigrega, same kiel la vosto kaj la vizaĝo. Seksa kolordiferenco ekzistas pro la pli malhela koloro de la viroj.

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

La blua gnuo dividiĝas en kvin subspecioj.

  • C. t. taurinus (Blua Gnuo), loĝas de Centra ĝis suda Afriko, kaj estas la plej abunda. La koloro de ĝia ardezgriza felto estas la origino de la komuna nomo de la tuta specio.
  • C. t. johnstoni (Nyassaland-a gnuo??), loĝanta en suda Tanzanio kaj Mozambiko, estas la plej granda subspecio.
  • La okcidenta blankbarba gnuo (C. t. mearnsi) estas la plej malgranda, kaj loĝas nur en Kenjo kaj okcidenta Tanzanio. Ĝi estas la plej malhelfelta el ĉiuj bluaj gnuoj.
  • La okcidenta blankbarba gnuo, 'C. t. albojubatus', estas la plej hela. Ĝi loĝas en Kenjo kaj Okcidenta Tanzanio.
  • La kuksona gnuo (C. t. cooksoni), loĝanta nur en la Luangva valo.

Loĝloko[redakti | redakti fonton]

Bluaj gnuoj vivas en malfermitaj kaj arbustokovritaj savanoj el suda kaj orienta Afriko, ĝenerale en areoj nek tro sekaj, nek tro malsekaj. La plej granda grego, konsistanta el pli ol miliono da bestoj, troviĝas en la Tanzania ebenaĵo Serengetio. Pli malgrandaj gregoj estas observeblaj en norda Bocvano, en Zimbabvo, kaj ĝis la ekstremaĵo de Sud-Afriko.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Bluaj gnuoj kapablas elteni aridajn regionojn, se trinkebla akvo plu estas alirebla. Ĉar ĉiuj gnuoj bezonas abunde trinki almenaŭ unu aŭ dufoje tage, ili bezonas disponi akvon je 15 aŭ 25 kilometroj. Iliaj muzeloj estas plej taŭgaj por manĝado de malgrandaj verdaj herboj, dum larĝa rando de tranĉdentoj malhelpas pli selekteman nutradon. Tiuj malgrandaj herboj ĝenerale kreskas sur alkalaj aŭ vulkanecaj grundoj.

Foje gnuoj paŝtiĝas kun aliaj specioj; interalie kun zebroj, kio ebligas reciprokan protektadon kontraŭ eventualaj atakoj de rabobestoj. Bluaj gnuoj povas kuri ĝis rapideco de 80 kilometroj hore.

Sinteno[redakti | redakti fonton]

Gregemo[redakti | redakti fonton]

Kvankam dum la seka sezono gnuaj gregoj konsistas el ĉiuaĝaj kaj ambaŭseksaj individuoj, junaj virgnuoj kaj gnuinoj ĝenerale kuniĝas en apartaj grupoj, ampleksantaj dekon ĝis dudekon da individuoj. Ĉirkaŭ la aĝo de unu jaro, la junaj viroj forlasas la grupon, dum restas la inoj. La junaj virgnuoj tiam kreas unuseksan grupon, kie ili restas dum la tri sekvantaj jaroj. Tiam ili disiĝas kaj provas krei teritorion, kiujn ili protektos kontraŭ eniro de aliaj viroj.

Teritoriemo[redakti | redakti fonton]

Bluaj gnuoj iĝas teritoriemaj dum unu monato ĉiujare. La koncerna teritorio ampleksas de unu ĝis du hektaroj. La virgnuo markas ĝiajn limojn per depono de fekamasoj, sekrecioj el antaŭokulaj kaj superhufaj glandoj, kaj grundotretado. Dum ili batalas por sia teritorio, virgnuoj gruntas sufiĉe brue, minace movas siajn kornojn, kaj diversmaniere elmontras sian agresemon.

Dum la altirmanovroj direkte al la gnuino, la virgnuo frotas sian antaŭokulan glandon kontraŭ la trunkon de arbo, kiun li poste disbatas per siaj kornoj. Tiu agado ne nur havas seduktan efikon, sed ankaŭ ebligas konservadon de grandaj herbaroj, malhelpante la instaliĝon de densa arbaro.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Virgnuoj elmontras rivalecon dum starigo de sia teritorio kaj batalado por gnuinoj. Ili interbatalas per mallongaj kornobatoj, inter kiuj ili frontas unu la alian, apogitaj sur siaj antaŭaj genuoj. La nuptoprocezo ĝenerale komenciĝas ĉe la unua plenluno fine de la pluvosezono. Kiam la teritorio estas difinita, la virgnuo klopodas altiri gnuinon enen. Gnuinoj foje sekskuniĝas kun pluraj malsamaj viroj, vizitante plurajn teritoriojn. Plej multaj sekskuniĝoj okazas dum la tri aŭ kvar semanoj fine de la pluvosezono (en marto aŭ aprilo), kiam ĉiuj estas plej bonfartaj.

Gnuinoj atingas seksan maturecon en la aĝo de tri jaroj, kaj virgnuoj en la aĝo de kvar, kvankam ĝenerale nur kvinaĝaj viroj akiris sufiĉajn forton kaj sperton por efike defendi teritorion. Ĝenerale malpli ol la duono de virgnuoj kreas teritorion en iu jaro. En Serengetio, la populacia denseco estas tiel alta, ke pli ol 270 teritoriemaj viroj troviĝas en unu kvadratkilometro. Fine de Aŭgusto, ĉirkaŭ la fino de la seka sezono, la teritorioj ĉesas ekzisti.

Gravedeco daŭras proksimume 8,5 monatojn. La naskiĝintaj gnuidoj kapablas stari post sep minutoj kaj kuri kun la grego post malpli ol du horoj post la naskiĝo. Tiu frueco donas al la gnuido ioman protekton kontraŭ la voremo de lionoj, makulitaj hienoj, gepardoj kaj leopardoj. La gnuido krome restas apud sia protektema patrino dum longa tempo, kaj mamsuĉas dum preskaŭ unu jaro. En la plej ampleksaj gregoj 80 procentoj el la gnuidoj transvivas la unuan monaton, dum nur 50 procentoj ĝin atingas en pli malgrandaj gregoj.

Migrado[redakti | redakti fonton]

Gnuoj estas konataj ankaŭ pro siaj imponaj migradoj, kvankam kelkaj grupetoj neniam forvojaĝas. Dum la pluvosezono la gnugregoj paŝtiĝas en la mineralriĉaj ebenaĵoj de la sudokcidenta Serengetio en Tanzanio. Fine de majo aŭ komence de junio finiĝas la pluvosezono, kaj la herbejoj forvelkas. La gnuoj tiam grupiĝas kolumne kaj ekvojaĝas norden, al la Masaj-Mara ebenaĵo en Sudkenjo, kie troviĝas riĉaj herbejoj, nutrataj de abunda pluvo. Sed la tiea herbo estas tre fosforomalriĉa, kaj tio devigas la gnuojn reiri al Serengetio komence de la pluvosezono. Unu el la plej danĝeraj fazoj de tiu vojaĝo estas la trairo de la Mara-riverego, dum kiu centoj da gnuoj kaptiĝas en la faŭkoj de la tie kaŝitaj krokodiloj.

Homoj kaj gnuoj[redakti | redakti fonton]

Gnuoj estas de ĉiam ĉasitaj pro sia viando, tre ŝatata de la lokaj loĝantoj, kaj pro sia haŭto. Iliaj vostoj estas uzataj kiel muŝoforpeliloj, kaj iliaj kornoj estas skulptitaj, aŭ uzitaj kiel voluptiloj. Post la instaliĝo de blankulaj farmistoj, ili estis amase pafitaj, kaj la bestokvanto senĉese ŝrumpis, ankaŭ pro la reduktiĝo de iliaj paŝtareoj, parte uzitaj por la brutoj.

En la nacia parko de Serengetio, amasprotektado ebligis rekreskon de la populacio de 400 000 bestoj en 1970 ĝis 1,6 miliono hodiaŭ, sed aliloke la ŝrumpado pluas. En Bocvano, la populacio falis de 300 000 individuoj en 1970 ĝis 25 000 hodiaŭ. En Sudafriko iom pli serioza protektado estis enkondukita post la malkovro, ke la ĉeesto de gnuoj protektas la herbejojn kontraŭ invado de iuj veproj.

La nomo « gnuo » venas el la ĥoiĥoia lingvo, kaj referencas al la blekado de la besto.

  • Gnuo estas ankaŭ elektita kiel simbolon por GNU

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Lioness updated.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Zoologio