Gočovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gočovo troviĝas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj

Gočovo, hungare Gócs (gOĉ) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.

Situo

Gočovo situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Dobšiná-Rožňava. La lasta troviĝas 18 km-ojn.

Historio

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1427 en formo "Bowch". Tiutempe vivis tie ministoj kaj paŝtistoj. En 1570 la turkoj bruldetruis kaj senhomigis la vilaĝon. En 1774 ferofandejo ekfunkciis, en 1828 oni komputis 76 domojn kaj 607 homojn. En 1910 loĝis en Gócs 478 da homoj, (443 slovakoj, 30 hungaroj, 5 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Gočovo 410 da homoj, (406 slovakoj, 2 hungaroj, po 1 ĉeĥo kaj polo).

Vidindaĵo

Eksteraj ligiloj