Goŝi Hosono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
細野 豪志
Goŝi Hosono
Persona informo
細野豪志
Naskiĝo la  21-an de aŭgusto 1971(nun 1971-08-21) (52‑jara)
en Omihaĉiman, gubernio Ŝiga, Japanio
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Universitato de Kioto vd
Partio Demokrata Partio de Japanio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
ministro pri konsumantoj kaj sekureco de nutraĵoj, ŝparo de elektro kaj havarioj de nukleaj centraloj de Japanio
Dum la 2-an de septembro 2011
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Goŝi Hosono (japane 細野 豪志, laŭ la anglalingvo transskriba sistemo Hepburn Gōshi Hosono, naskiĝis la  21-an de aŭgusto 1971(nun 1971-08-21) en Omihaĉiman, gubernio Ŝiga, Japanio, do nun 52-jara, estas japana politikisto. Li estas membro de la Demokrata Partio de Japanio (民主党 [minŝutō]) kaj deputito de la unua parlamenta ĉambro Ŝugiin (japane 衆議院).

Ekde la 2-a de septembro 2011 li estas la nuna ministro pri konsumantoj kaj sekureco de nutraĵoj, ŝparo de elektro reage al al tertremo de Sendajo en 2011 kaj la aktualaj havarioj de nukleaj centraloj kiel la nuklea centralo Fukuŝima 1 de Japanio, en ministraro gvidata de la ĉefministro Joŝihiko Noda. La saman postenon li jam havis mallongan tempon antaŭe, ekde junio 2011 en la ministraro gvidata de la ĉefministro Naoto Kan.