Gobernación del Río de la Plata

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Gobernación del Río de la Plata (Gubernio Rivero Plata), estis teritoria ento integranta de la Hispana Imperio en la zono de la Plata Baseno de la rivero Plata. La kapitulacio de la 21-a de marto de 1534 inter Pedro de Mendoza kaj la Hispana Krono, kreis la unuan Gobernación del Río de la Plata, kiu estis konata ankaŭ kiel Gobernación del Paraguay (Gubernio Paragvajo). En 1617 okazis la dividon de la gubernio, kaj oni kreis la novan enton nome Gubernio Paragvajo, nomata origine Guayrá (Gvajrao), restante la nomo Gobernación del Río de la Plata aŭ de Bonaero, por la suda parto kun ĉefurbo en tiu urbo.

Ties teritorio enhavis, post la divido, grandan parton de la aktuala Argentino (escepte la guberniojn Kujo kaj Tukumano), Urugvajon kaj partojn de suda Brazilo, kiaj Suda Rio Grande. Formis parton de la Vicreĝlando de Peruo ĝis 1776, kiam ĝi ekintegris la ĵus kreitan novan enton nome Vicreĝlando Rivero Plata, iĝante en 1782 la Intendencia de Buenos Aires.