Gobind Singh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gobind Singh Ji (22-an de decembro 1666 en Patna; 7-an de oktobro 1708) estis la deka kaj lasta guruo de sikismo.

Kiam la muslimaj regantoj ekzekutigis la naŭan guruon Teg Bahadur (1675), ties kapo estis transdonita al lia filo Gobind Ray, kiu aĝis tiutempe 9 jarojn. Tiu filo iĝis la 11-an de novembro 1675 la deka kaj lasta guruo. Li fondis en 1699 la Khalsa-fratecon. La unuaj kvin baptitaj fare de la guruo Gobind estis nomumitaj Panj Pyare, la Kvin ŝatataj. Laŭ la postlasita tradicio, ankaŭ la guruo estis baptita kaj post tio ĉiu sika viro ekportis la aldonitan nomon Singh, t.e. leono. Tiel li nomiĝis poste Guru Gobind Singh. Ĉiuj virinoj ricevis la aldonan nomon Kaur, princino.

Gobind Singh akcentis antaŭ sia morto, ke nur la sankta libro kun versoj (nome Guru Granth Sahib) estas la sekva kaj eterna guruo de la sikoj.