Godvino (Wessex)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sigelo de Godvino

Godvino (angle, Godwin, n. ĉ. 1001, m. la 15-an de aprilo 1053) estis grafo de Wessex kaj inter la plej potencaj anglaj nobeloj de sia epoko.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis verŝajne Wulfnoth Cild, anglosaksa nobelo kiu loĝis en Sussex kaj eble devenis de Ethelred, reĝo de Wessex kaj pli aĝa frato de Alfredo la Granda. Wulfnoth estis ekzilita kaj senigata de siaj bienoj pro piratado kaj mortis en 1014.

Frua Vivo[redakti | redakti fonton]

Godwin forte subtenis Edmundon Ironside, sed, post ties malvenko kaj morto, promesis sian lojalecon al la venkinta Kanuto la 1-a. Li amikiĝis al la bofrato de Kanuto, iĝis konsilanto de Kanuto, kaj helpis lin subpremi ribelon en Danio. Ne post 1018 li estis angla grafo, kaj ĉirkaŭ 1019, grafo de Wessex.

Edziĝoj[redakti | redakti fonton]

Eble en 1022 Godvino edziĝis al Thyra Sveinsdóttir, fratino de Kanuto, kiu baldaŭ mortis senide. Godvino estis nun la plej potenca grafo de Anglio. Post la morto de sia unua edzino, li edziĝis al Gytha Thorkelsdóttir, kiu devenis de sveda reĝa familio.

Post la morto de Kanuto[redakti | redakti fonton]

La 12-an de novembro 1035 Kanuto mortis. Harold Harefoot (filo de Kanuto kaj Aelfgifu de Northampton) iĝis reĝo de Anglio, kaj Hardakanuto (filo de Kanuto kaj Emma de Normandio), reĝo de Danio. Ŝajnas ke Alfredo Aetheling, filo de Emma de Normandio kaj Ethelred la Malpreta, pretendis la anglan tronon sed Godvino aŭ kaptis lin aŭ ŝajnigis esti lia aliancano kaj transdonis lin al Harold Harefoot. Alfredo estis blindigata kaj post malmulte da tempo mortis ĉe Ely.

En 1040 Harold Harefoot mortis kaj Godvino subtenis Hardakanuton.

Reĝado de Eduardo la Konfesanto[redakti | redakti fonton]

Kiam Hardakanuto ankaŭ mortis en 1042, Godvino transdonis sian lojalecon al Eduardo la Konfesanto. En 1045 lia filino Edita edziĝis al la reĝo. Malkontenta ĉar Eduardo havis tiom da normandaj konsilistoj, Godvino iĝis la ĉefa kontraŭulo de la reĝo.

Ĉe Dovero okazis tumulto, kun batalado inter la urbanoj kaj Eŭstako la 2-a, grafo de Boulogne, parenco de Eduardo. Godvino rifuzis puni la urbanojn. Leofric de Mercia kaj Siward de Northumbria subtenis la koleran reĝon, kiu ekzilis Godvinon en septembro 1051. La sekvantan jaron Godvino invadis Anglion kaj igis Eduardon forsendi siajn normandajn konsilistojn kaj restaŭri lian graflandon. La 15-an de aprilo 1053 Godvino subite mortis dum bankedo kaj lia filo Haroldo heredis la graflandon.

Idoj[redakti | redakti fonton]

Godvino kaj lia dua edzino Gytha Thorkelsdóttir havis dek gefilojn: