Golanaj Altaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parto de la Golanaj Altaĵoj

La Golanaj Altaĵoj estas peco de teritorio de Sirio okupita kaj regata de Israelo, ĉe ties limo kun Sirio, Libano kaj Jordanio. Ĝi estas relative malgranda, iom pli ol 1000 kvadrataj kilometroj, kaj ĝi estas inter 400 kaj 1700 metrojn super la nivelo de la maro. Ĝis 1967, la teritorio estis regata de Sirio, sed en la Sestaga milito de 1967 Israelo ekokupis la teritorion. La pravigo kiun la Israela registaro donis, estis ke la Siria armeo uzis la altaĵojn por pafi kontraŭ civilaj komunumoj en la nordo de Israelo. Efektive inter 1948 kaj 1967 140 israelanoj estis mortigitaj de ĉi tiuj atakoj.

La teritorio restis sub Israela milita administrado ĝis 1981, kiam la registaro efektivigis israelan juron en ĝi, kaj do nun ĝi estas regata kiel ordinara parto de Israelo. Sirio ankoraŭ deklaras, ke ĝi volas reakiri la teritorion. Internacie, malmultaj landoj rekonas la Israelan regadon super la Golanaj Altaĵoj kiel legitiman.

En 1967 la plejmulto de la araba loĝantaro de 148.000 eskapis aŭ estis forpelitaj. Kelkaj tamen restis, ĉefe Druzoj. Nuntempe vivas en la Golano ĉirkaŭ 33.000 homoj, kaj judoj kaj druzoj. La ĉefa urbo nomiĝas Kacrin. La druza loĝantaro plejparte subtenas Sirion, kaj malgraŭ tio, ke ili rajtas akiri israelan civitanecon, praktike ĉiuj druzoj elektis konservi sian sirian civitanecon. La limo kun Sirio restas fermita.