Golda Meir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Golda Meïr)
Golda Meir
גולדה מאיר
Ĉefministro de Israelo
Persona informo
גולדה מאיר
Naskiĝo 3-an de majo 1898 (1898-05-03)
en Ukrainio, Kieva gubernio,  Rusia Imperio
Morto 8-an de decembro 1978 (1978-12-08) (80-jaraĝa)
en Jerusalemo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per leŭkemio vd
Tombo Monto Herzl vd
Religio ateismojudismo vd
Lingvoj hebreaanglarusaukraina vd
Loĝloko PinskMilvokioDenveroMilvokio • Merhavia • JerusalemoUsonoJerusalemoMoskvoJerusalemo vd
Ŝtataneco Brita mandato PalestinoIsraeloSovetunio vd
Alma mater Universitato de Viskonsino-Milvokio • North Division High School • Wisconsin State College of Milwaukee vd
Partio Partio Laborista de Lando Israelo • La Vico • Israela Laborista Partio vd
Subskribo Golda Meir
Familio
Patro Moŝe Maboviĉ
Edz(in)o Morris Meyerson vd
Infanoj Menaĥem kaj Sara
Profesio
Okupo instruistopolitikisto vd
Aktiva en Jerusalemo vd
Israela ministerio pri laboro
Dum 10-a de marto 194919-a de junio 1956
Antaŭulo Mordeĥaj Bentov
Sekvanto Mordeĥaj Namir
Ministrino de eksteraj rilatoj de Israelo
Dum 18-a de junio 195612-a de januaro 1966
Antaŭulo Moŝe Ŝaret
Sekvanto Abba Eban
4-a ĉefministro de Israelo
Dum 19691974
Antaŭulo Levi Eŝkol
Sekvanto Jicĥak Rabin
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Golda MEIR, hebree גולדה מאיר (naskiĝis kiel Golda MABOVIĈ la 3-an de majo 1898 en Kievo, mortis la 8-an de decembro 1978 en Jerusalemo) estis israela politikistino. Ŝi transloĝiĝis kun sia familio al Milwaukee, ŝtato Viskonsino, Usono, kie ŝi iĝis instruisto. En 1921 Golda kaj ŝia edzo Morris Meyerson, ambaŭ cionistoj, enmigris al Palestino.

Post la naskiĝo de la ŝtato Israelo Golda Meyerson estis ambasadorino en Moskvo (1949-1956) kaj ministrino pri eksterlandaj aferoj (1956-1966). En 1956 ŝi hebreigis sian nomon al Meir.

En 1966 Meir iĝis estrino de la Israela Laborpartio (Mapai). Post la morto de Levi Eŝkol ŝi fariĝis ĉefministrino. Ŝi demisiis en 1974 pro la popolaj kritikoj al sia partio – precipe kontraŭ la ministro pri defendado Moŝe Dajan – pri ĝia konduto en la israel-araba milito de 1973 (Milito de Jom Kippur).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Golda estis la sepa el la ok gefiloj de la Maboviĉ-oj, juda familio tradiciisma — kvankam ne religiema — tre malriĉa, loĝanta en Kievo, nuntempa ĉefurbo de Ukrainio, kiu tiam apartenis al la Rusia Imperio. Dum sia infanaĝo ŝi spertis malfacilaĵojn kaj suferadon: kvin el ŝiaj pliaĝaj gefratoj mortis infanaĝe rezulte de la malriĉeco kaj malsanoj; ŝia familio travivis la kontraŭjudajn pogromojn kiujn suferis la judoj de Orienta Eŭropo komence de la 20-a jarcento; dume ŝia patro Moŝe, modesta ĉarpentisto, devis elmigri al Usono serĉante vivrimedojn, lasante post si la kvinjaran Goldan, kune kun ŝia aŭtoritatema patrino, kaj fratinoj: la malgranda Cipke, kaj la pliaĝa Ŝejne. Golda admiradis ĉi lastan, kiu estis aliĝinta al la socialismaj cionismaj eksterleĝaj rondoj, severe punataj de la caraj aŭtoritatoj. Kun la patro malproksime kaj dronintaj en mizeron, la kvar virinoj foriris al Pinsk —hodiaŭ Belorusio — serĉe de pli bona sorto. La malsato estis tia ke la malabunda pano povis nutri nur la etan Cipke-n. Golda Meir diris kelkajn jarojn poste: «Mi ĉiam sentis tro da malvarmo, kaj tro da interna malpleno». Kiam al ĉio ĉi aldoniĝis la danĝero de tio ke la eksterleĝa agado de Ŝejne minacis la integrecon de la familio, la patrino decidis, en la jaro 1906, reunuiĝi kun la patro, kaj la familio elmigris al Milvokio, Viskonsino.

Tiuj malfacilaj unuaj jaroj, forĝis la karakteron de tiu virino kiu post multe da tempo ricevos la kromnomon de «fera virino». Iam ŝi diris: «Mi agnoskas ke mi portas ene de mi la komplekson de la pogromoj; mia plej frua memoraĵo estas vidi mian patron fortik-fermante per lignotabuloj la enirejojn de la domo, antaŭ la tujeco de la alveno de la koleriĝintaj amasoj». Laŭ Golda mem, «Se eblas iu ekspliko pri la kurso kiun sekvis mia vivo, eble estas mia deziro kaj decido ke plu neniam iu juda infano devu travivi tian sperton».

Cionista aktivulino[redakti | redakti fonton]

Reveninte en Milvokion, Golda trovis siajn gepatrojn pli bone de ekonomia vidpunkto kaj loĝante en iom sufiĉa amplekso. Tiam ili estis pli integritaj en la juda komunuma vivo kaj estis ĝuantaj ian socian pozicion. Ja, la pasintaj jaroj sukcesis malfermigi la Maboviĉ-ojn al novaj ideoj: ili jam ne plu sin oponis al tio ke ilia filino studu kaj instruu. La juna Golda, unuafoje sen la zorgado pri la bazaj necesoj, povis plene dediĉi sin al tio kion ŝi ĉiam emis: la instruadon, kaj la cionistan aktivadon. Ene de ĉi lasta kadro, ŝi aliĝis al la socialista politika partio «”Po'alej Cion”» (el la Hebrea lingvo, "cionistaj laboristoj"); ŝi partoprenis en renkontiĝoj kun elstaraj cionistaj estroj, kiel David Ben-Gurion kaj Isaak Ben-Cvi kaj organizis manifestacion en Milvokio —en kiu ŝi estis la ĉefa oratoro, plendante pri la kontraŭjudaj pogromoj de la epoko en Ukrainio; ŝi estis elektita kiel peranto de ŝia urbo ĉe la Usona Juda Kongreso. En la jaro 1917, estante 19-jaraĝa, ŝi sukcesis fine konvinki sian fianĉon Meir Meyerson fari alija kaj elmigri al Palestino, kio plifaciligis ilian geedziĝon. Ilia enmigrado fine konkretiĝis en la jaro 1921, kune kun ŝia fratino Ŝejne kaj ŝia familio (iliaj gepatroj faris la samon en la jaro 1926).

Unuaj jaroj en Erec Israel[redakti | redakti fonton]

Golda Meir en kibuco Merhavia.

Ĵus alvenintaj al la Brita mandato Palestino, la paro Meyerson instaliĝis en luita apartamento en Tel-Avivo; kaj post malmulte da tempo, ili petis membriĝi en la kibuco Merhavia, norde de la lando. La nea respondo de la kibuco, kiu estis timinta ke la usona paro estus tro rafinita por la duraj agrokulturaj taskoj, ne malkuraĝigis Goldan, kiu persistis en siaj klopodoj ĝis kiam ili estis akceptitaj. Golda ĝuis tiujn kvar jarojn en la kibuco, dum kiuj ili pene laboris, plantante arbojn kaj bredante kokidojn, eĉ se tiuj taskoj tre malproksimis el siaj aspiroj sin dediĉi al la instruado de la angla lingvo. Ne tiel ŝia edzo Morris, kiun baldaŭ tedis la komunuma vivo, la sobreco kaj la malsanoj. Tiu epoko estis la komenciĝo de la geedza misharmonio; Morris radikale rifuzis naski gefilojn dum la restado en la komunumo.

Fine li sukcesis trudi sian volon, kaj la geedzoj revenis al Tel-Avivo, kaj poste al Jerusalemo, kie ili ambaŭ ricevis laborpostenojn en la konstrua entrepreno “Solel Boné”, iu el la firmaoj de la sindikata organizaĵo Histadrut. Tie, Golda Meyerson akuŝis du gefilojn: Menaĥem kaj Sara. La restado en Jerusalemo signifis por ŝi renkontiĝi kun malnova konato: la malriĉeco. Golda rememoris en sia membiografio tiun epokon de manko-trasuferado kiel la plej mizeran de sia tuta vivo, kiam ŝi dediĉis sin al la lavado de la malpuraj vestaĵoj de ĉiuj infanoj de la infana kolonio al kiu sendis sian plejaĝan filon ĉar ŝi ne povis abonadi la koncernan monat-pagon.

Publika agado[redakti | redakti fonton]

La granda ŝanĝo en la vivo de Golda Meyerson alvenis en 1928, kiam oni ofertis al ŝi okupi la postenon de direktorino de la ina branĉo de la Histadrut. Akceptante la postenon, kio implikus multenombrajn vojaĝojn, Golda agnoskis ankaŭ la neprecon de la rompo de la geedza vivo. Ŝi translokiĝis kun siaj gefiloj al eta apartamento en Tel-Avivo, kie la patrino dormadis dum multe da tempo sur la sofo de la salono, kaj la patro vizitadis ilin la semajnfinojn. Golda kaj Morris neniam formale eksedziĝis; li estos mortinta en 1951.

Inter 1932 kaj 1934, Golda Meyerson estis sendita al Usono por enspezi monon por la cionista celo kaj profitis tiun vojaĝon por ke oni traktu ŝian filinon Sara pri la grava rena malsufiĉo kiun tiu suferis. Reveninte al la lando, oni elektis ŝin delegitino de la Laborista Partio al la komitato de la potenca kaj influopova sindikata korporacio Histadrut, posteno kiun ŝi okupis seninterrompe ĝis la kreado de la juda ŝtato en 1948, kune kun elstaruloj kiaj David Ben-Gurion, Moŝe Ŝaret kaj Berl Katzenelson.

Ŝia persona historio, ofte markita de maltrankvilo kaj malcerteco, igis ke ŝia publika aktivado emfazu pri du ĉefaj temoj: la rajtoj de la laboristoj —kaj specife de la laboristinoj—, kaj la helpo al la rifuĝintoj. En 1938, kiel «juda observantino de Palestino» ŝi ĉeestis la Konferencon de Évian okazintan en Francio, kiu celis helpi judajn rifuĝintojn el Germanio kaj Aŭstrio. Golda furiozis pro la hipokriteco de la okcidentaj landoj, kiuj plenbuŝe esprimis simpation por la persekutitoj dum klarigadis ke iliaj landoj ne povis oferti al ili rifuĝejon. Simile kaj pro humanecaj kialoj, ŝi dediĉis sin batali kontraŭ la severa limigo al la juda enmigrado en Palestinon, trudita de la Brita Mandato pere de la t. n. «Blanka Libro» de 1939, antaŭ la baldaŭa Dua Mondmilito. Pri Ernest Bevin, tiama brita ministro pri eksteraj aferoj kaj firma oponanto al la malfermo de la pordoj de Palestino al la rifuĝintoj el Eŭropo, kaj pri lia regantaro, diris Golda Meir post kelkaj jaroj: «Mi ne scias ĉu tiu ĉi homo estis freneza, aŭ nur antisemita, aŭ ambaŭ aferoj. La respondeculoj de la brita politiko neniam povos pardoni nin fariĝi nacio sen ilia eksplicita konsento. Ili ne komprenis ke la problemo de la judoj de Eŭropo ne estis kreita kun la sola celo malprestiĝigi la britan registaron». Kiam, fine de la milito, ŝi deklaris sin en malsatstrikon plendante kontraŭ la britaj koncentrejoj por la postvivintoj de la Holokaŭsto, ŝi tiele sintezis sian penson: «La cionismo ne havas sencon, krom por savi judojn». Kaj ŝi aldonis: «Nia ventro plenas kontraŭ la angloj. Sed nia plej ĉefa akuzo estas tio ke ilia Blanka Libro senpotencigis nin, kiam ni povus esti savintaj centojn da miloj; aŭ eĉ dekojn da miloj, aŭ eĉ unusolan judon!».

Survoje al la hebrea ŝtato[redakti | redakti fonton]

Fine la Dua Mondmilito pliakriĝis la streĉiĝo inter la cionista movado, kiu postulis la sendependecon, kaj la britaj aŭtoritatoj, kiuj estis perdantaj la kontrolon de la situacio en Palestino. Intencante superregi la situacion, la angloj efektivigis sabate, la 29-an de junio 1946, ampleksan operacon de traserĉado kaj arestado de grandparto el la juda estraro (operaco konata sub la nomo de «Nigra Sabato». Pro la subita manko de povo, tuj Golda Meir fariĝis estrino de la ŝtata oficejo de la centra komitato de la Juda Agentejo por Israelo, la “Soĥnut”; t.e.: la dekstra mano de David Ben-Gurion —kiu ne estis arestita tial ke li troviĝis tiam en Eŭropo— kaj fakta ministrino de la «venonta ŝtato», anstataŭante Moŝe Ŝaret-on, enprizonigita en angla arestejo. Eĉ por la liberigo de ĉi lasta, Meyerson konservis la influo-lokon kiun ŝi gajnis en tiu cirkonstanco.

Baldaŭ poste oni mendis al ŝi — pro ŝia preskaŭ denaska kono de la angla lingvo, kies partikularan akĉenton ŝi konservis dum sia tuta vivo — esti la ĉefa intertraktanto kun la anglaj aŭtoritatoj pri la Plano de Disdivido de Palestino. Paralele, ŝi sin tenis en rekta kontakto kun la ĉefaj grupoj de la armita juda rezistado (la “Haganah” kaj la “Irguno”). Post la epok-fara dispono de la UNO de la 29-a de novembro 1947, per kiu oni kreis unu judan ŝtaton kaj alian araban, kaj pro la radikala rifuzo de la arabaj landoj al la plano, la cionista estraro komprenis ke la milito estis neevitebla, kaj sendis Goldan enspezi mondonacojn de la juda usona komunumo, por financi la aĉetadon de armilaro. Ŝi sukcesis enspezi 50 milionojn da dolaroj, kaj tuj poste ŝi ekiris por plenumi tre tiklan mision: Inkognite kaj maskovestita kiel araba ino, ŝi trairis la malamikan landlimon por intervidiĝi en Amano, la 12-an de majo 1948, kun la reĝo Abdullah la 1-a de Jordanio, por instigi lin resti for de la tuja araba-israela milito. La reĝo montriĝis evitema respondi, kaj Golda Meir komprenis ke la afero jam estis decidita. Abdullah petis al ŝi havi paciencon kaj ne hasti en la sendependec-deklaro. Al tio Golda respondis: «Eminenco, nia popolo estis atendinta dum 2000 jaroj. Ĉu vi povas nomi tion “hasto”?».

La Israela Ŝtato[redakti | redakti fonton]

Fine, kaj post du tagoj, la 14-an de majo 1948, (la 5-an tagon de Ijaro de 5708), David Ben-Gurion legis en Tel-Avivo la akton de deklaro de sendependeco de la Israela Ŝtato; de kiu Golda Meir, kun larmoplenaj okuloj, estis unu el la 25 subskribintoj. Tuje kaj senpaŭze, ŝi eliris denove destine al Usono por plua mon-kolektado; kaj estante tie oni komunikis al ŝi ŝian nomumon kiel unua ambasadorino de Israelo en Sovetunio.

La akcepto kiun ofertis la rusa juda komunumo al la diplomatino de la ĵus kreita ŝtato estis apoteoza: dekoj da miloj de moskvaj judoj alproksimiĝis al Golda kiam ŝi vizitis la Grandan Sinagogon de la urbo, kaj portis ŝin sur platformo apud la libro de la Torao. La popola entuziasmo ne konfuzis ŝin, iam ŝi diris: «Se tiam oni estus sendinte al Moskvo tenilon de balailo dirante ke ĝi estis reprezentanto de Israelo, ĝi estus ĝuinta saman akcepton». Kiel ambasadorino ŝi rolis iomete pli ol unu jaro, intencante ke la stalinistaj aŭtoritatoj mildigu la trakton al la juda komunumo, kaj ke ili nuligu la barojn al la enmigrado al Israelo, sen granda sukceso.

Golda Meir en Argentino, intervidiĝante kun Eva Perón (9-a de aprilo 1951).

En 1949 ŝi estis elektita de sia partio, la Laborista Partio, por la unua leĝo-fara periodo de la Kneset; kaj Ben-Gurion igis alvoki ŝin por nomumi ŝin ministrino pri laboro kaj socia sekureco. Dum la sep jaroj kiujn ŝi rolis en tiu posteno, subordone de du ĉefministroj, ŝi akreditis grandan efikon en la konstruado de la israela Sociala Ŝtato kaj en la prilabora kaj socia integriĝo de la amasoj da enmigrintoj kiuj alfluis al la lando; lasante rimarkindan spuron ĝis la nuntempo en la progresista prilabora leĝaro kiun ŝi apogis, kvankam lastatempe aperis informoj laŭ kiuj Golda Meir proponis bremsi la enmigradon al Israelo de polaj judoj “malsanaj kaj handikapitaj” en 1958, kiam ŝi gvidis la landan diplomation, laŭ sekreta dokumento de la israela Ministrejo pri Eksteraj Aferoj.

Okaze de la rezigno de Moŝe Ŝaret al la Ministreco pri Eksteraj Aferoj (1956-1966), ŝi okupis tiun postenon hebreigante sian nomon, laŭ eksplicita peto de Ben-Gurion, al Golda Meir.

Kiel duaranga ministr(in)o de la lando, ŝi disvolvis intensan agadon por atingi la agnoskon kaj la apogon al Israelo fare de la novaj sendependaj landoj kiuj rezultis de la afrika senkoloniigo. Ŝiaj gravaj san-problemoj preskaŭ igis ŝin anonci dufoje, en 1965 kaj 1968, sian retiriĝon el la politika vivo; sed fine decidis persisti laŭpete de siaj kunuloj, por eviti ke la persona rivaleco inter la socialistaj estroj ruinigu la unuecon de la partio. En 1965 ŝi akre konfrontiĝis al Ben-Gurion, kiu forlasis la Laboristan partion, restante Meir kiel ĝenerala sekretariino de la partio. Poste ŝi partoprenis en la reunuigo de ĉiuj parlamentaj socialistaj fortoj, en la Unuigitan Laboristan Partion.

Ĉefministrino[redakti | redakti fonton]

Golda Meir en vizito al la Prezidento Richard Nixon en la Blanka Domo.

La subita morto de la ĉefministro Levi Eŝkol en februaro 1969, trovis Goldan apartiĝinta de la registaro pro ŝia malsano, sed estante ankoraŭ parlamentanino. Inter la kelkaj laboristaj kandidatoj kiuj sin proponis por anstataŭi lin, Meir estis surprizige elektita por la posteno kiel kandidato de kompromiso. Post malmulte da tempo okazis ĝenerala balotado por elekti la sesan leĝo-faran periodon de la Kneset, el kiu ŝi rezultis apogita de sufiĉe ampleksa parlamenta deputitaro (56 el 120 parlamentaj sidlokoj). Eĉ tiele, ŝi preferis pludaŭri kun la regantaro de nacia koalicio valida ekde la Sestaga milito, kaj tiucele estis aldonita al ŝia registaro Menaĥem Begin kaj lia dekstra grupo.

El ŝia regad-periodo oni memoras la misfamajn palestinajn teroristajn atakojn de la jaro 1972: la sekvestro de la Sabena-aviadilo (la 9-an de majo), famkonata tial ke en ĝia liberigo partoprenis du junaj militistoj, estontaj Israelaj Ĉefministroj, Ehud Barak kaj Benjamin Netanjahu; la masakro de la Japana Ruĝa Armeo en la internacia flughaveno la 30-an de majo, kun rezulto de 25 viktimoj; kaj ĉefe, la masakro de Munkeno, kiam 11 israelaj atletoj en la Olimpiaj ludoj de Munkeno estis murditaj la 5-an de septembro. Golda Meir ordonis al la Israela sekreta servo faligi ĉiujn implikitojn en la «Masakro de Munkeno», per iu operaco kiun oni nomis «Dia Kolero», kaj kiu estis filmigita fare de Steven Spielberg en la filmo “Munkeno”.

Proksimume meze de 1973, Golda Meir estis atinginta altan gradon je apogo kaj konsento en la publika opinio. Tiel israela kiel internacia; ĉiuj identigis ŝin kun la bildo de la jidiŝe mame (Jida lingvo: "juda patrino"), kun prudento kaj superprotektanta de ŝiaj idoj. Famiĝis la kunsidoj de ŝiaj kunlaborantoj en la kuirejo de ŝia oficiala loĝejo, la famkonata «kuirejo de Golda», kie oni disponis pri la gravaj aferoj de la lando. Aliflanke, Golda ĉiam estis konsiderata iu politika falko, nepacema rilate al la araboj, pri kiuj ŝi neniam konfidis. En la enlanda politiko ŝi estis taksita kiel konservativa kaj misatenta pri la internaj problemoj de la israela socio, ĉefe en kio rilatas al ŝia persona rifuzo pri la plendoj de la junaj orientaj marĝenitoj, la t. n. “Nigraj Panteroj”, pri kiuj ŝi iam diris: «Ili ne estas simpatiaj».

La Milito de Jom Kippur[redakti | redakti fonton]

Tombo de Golda Meir en la Monto Herzl.
La portreto de Golda Meir sur monbileto de 10,000 IS, kiu poste fariĝis 10 NIS. La alia flanko de la bankonoto inkluzivas bildon montrantan la spektantaron dum parolado en Moskvo kun la teksto "Forsendu mian popolon"

En la jaro 1973, Israelo devis alfronti novan atakon entreprenitan de la arabaj landoj, la tiel nomatan Milito de Jom Kippur, kiu surprizigis la registaron kaj la landon. Kvankam dum la monatoj antaŭ la milito fluis abunda informo de la sekreta servo atentigante pri la danĝero de kombinita atako, la Israela Armeo, tre konfidita post la granda sukceso de la Sestaga Milito, estis sub la impreso ke malmulte eblis iu milito tiam.

La armea lantemo kontaĝis la regantaron estratan de Golda. Ŝi mem havis iun sekretan kunvenon kun la reĝo Husejn la 1-a de Jordanio, kiu venis eksplicite por atentigi Israelon pri la tujeco de la milito. Sed Golda dubis pri liaj veraj intencoj. Nur malmultajn horojn antaŭ la milita eksplodo, la Ĉefministrino decidis ignori siajn militistojn —la Ministro pri Defendo, Moŝe Dajan, kaj la Ministro kaj eks-Ĉefkomandanto Ĥajm Bar-Lev— kaj ordonis mobilizi la rezervojn, en iu el la plej dramecaj kaj kardinalaj decidoj de la tuta milito. Eĉ tiele, Golda Meir neniam pardonis al si mem sian personan kontribuon al la eraro, ŝi skribis en sia biografio: «Mi devos vivi ĝis la fino de miaj tagoj sciante ion tiele terura».

Kvankam Israelo repuŝis la atakon kaj respondis per venka ofensivo kontraŭ la malamikoj, kiu alportis siajn trupojn ĝis nur 100 kilometroj de Kairo, kaj kiu, fine, permesis al si pluteni ĉiujn okupitajn teritoriojn en 1967, la milito lasis profunde rimarkindan cikatron en la israela socio. Golda Meir, senkredigita kaj atakita, sukcesis gajni la ĝeneralan balotadon de la jaro 1974 kaj eltiris profiton el la konkludoj de la Agranat-EsplorKomisiono, kiu liberigis ĉiujn politikistojn el kulpo kaj akuzo, kaj atribuis la tutan respondecon pro la israela lantemo al la Ĉefkomandanto David Elazar. Sed la publika opinio malakordis: la informo de la Komisiono ne faris alie ol pliigi la ondon de plendoj kiu estis kreskiĝanta en la tuta lando, kaj kiu igis ke Golda Meir demisiu malmulte da tempo post ŝia relelektado, la 11-an de aprilo 1974, estante anstataŭata de Jicĥak Rabin kiel estro de la registaro kaj de la Laborista Partio.

Kun la frustracio pro la afero de Jom Kippur, Golda Meir retiriĝis al la kibuco Revivim, en la domon de sia filino Sara, kie ŝi pasis la lastajn jarojn, ĝis kiam la kancero metis finon al sia vivo. Ŝi forpasis la 8-an de decembro 1978 kaj estis entombigita en la panteono de la «Elstaruloj de la Patrujo», en la Monto Herzl de Jerusalemo.

Ŝia persono estas diverse konsiderata ene kaj for de la juda medio. La juda mondo kaj la internacia komunumo memoras ŝin kiel kapabla kaj singulara gvidantino; iu profunde juda matrono, kapabla sintezi la plej kompleksan el la situacioj per iu simpla kaj proverba frazo, kun jida akcento. En Israelo, tamen, multaj memoras ŝin —ĉefe en la maldekstraro— kiel obstina virino kies malkapablo vidi la realaĵon kaj ŝia necedema teniĝo rilate al la araboj nepre okazigis la traŭmatan militon de Jom Kippur.

Verkoj de Golda Meir[redakti | redakti fonton]

  • Meir, Golda (eld. Henry Cristman), This Is Our Strength: Selected Papers of Golda Meir, New York: Macmillan, 1962. ASIN B0007DN4U8
  • Meir, Golda, La domo de mia patro (hebree), Eldonejo Hakibutz Hameujad, 1972.
  • Meir, Golda (eld. Marie Syrkin), A Land of Our Own: An Oral Autobiography of Golda Meir, New York: G.P. Putnam’s Sons, 1973. ISBN 0-399-11069-0
  • Meir, Golda, My Life/Mia vivo, New York: G.P. Putnam’s Sons, 1974 (angl-lingve); Plaza & Janés Editores, 1986 (hispanlingve). ISBN 0-399-11669-9 (angl-lingve), ISBN 84-01-35150-2 (hispanlingve).
  • Meir, Golda, estraktoj de 24 el siaj diskursoj, kun aldonitaj komentarioj, kompilitaj en formato CD Golda Meir: Israel’s Woman of Valor, Educational News Service, 1979.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Adler, David, Our Golda: The Story of Golda Meir. New York: Puffin/Penguin, 1984. ISBN 0-14-032104-7 (por geknaboj)
  • Agres, Eliyahu (trad. hebreo Israel Taslit), Golda Meir: Portrait of a Prime Minister. New York: Sabra Books, 1969. ISBN 0-87631-020-X
  • Amdur, Richard, Golda Meir: A Leader in War and Peace. New York: Fawcett, 1990. ISBN 0-449-90403-2
  • Claybourne, Anna, Golda Meir (Leading Lives). Chicago: Heinemann Library, 2003. ISBN 0-431-13880-X
  • Davidson, Margaret, The Golda Meir Story. New York: Charles Scribner’s Sons, reviziita eldono, 1981. ISBN 0-684-14610-X
  • Dobrin, Arnold, A Life for Israel: The Story of Golda Meir. New York: Dial, 1975. ISBN 0-8037-4816-7 (por geknaboj)
  • Eban, Abba, The Political Legacy of Golda Meir. Milwaukee: Golda Meir Library, University of Wisconsin, Milwaukee, 1995. ISBN 1-879281-15-5
  • Gibson, William, Golda: A Play in Two Acts. New York: Samuel French, 1977. ISBN 1-55783-616-7
  • Hitzeroth, Deborah, Golda Meir (Importance of) — Series. San Diego: Lucent Books, 1997. ISBN 1-56006-090-5 (por geknaboj)
  • Keller, Mollie, Golda Meir (An Impact Biography). New York: Franklin Watts, 1983. ISBN 0-531-04591-9
  • Lewkowicz, Lidia, Juana Manso & Golda Meir: Dos mujeres del siglo XIX, Eldonejo Al Margen, 1999. ISBN 987-9248-14-7
  • Mann, Peggy, Golda: The Life of Israel’s Prime Minister. New York: Coward, McCann and Geoghegan, 1971. ISBN 0-698-20052-7
  • Marsh, Carol, Golda Meir. Peachtree City, GA: Gallopade International, 2002. ISBN 0-635-00399-6
  • Martin, Ralph, Golda Meir: The Romantic Years. New York: Charles Scribner’s Sons, 1988. ISBN 0-86188-864-2
  • McAuley, Karen, Golda Meir (World Leaders Past and Present). New York: Chelsea House, 1985. ISBN 0-87754-568-5 (por geknaboj)
  • Meir, Menahem, My Mother Golda Meir: A Son’s Evocation of Life with Golda Meir. New York: Arbor House, 1983. ISBN 0-87795-415-1
  • Morris, Terry, Shalom, Golda. New York: Hawthorn Books, 1971. ASIN B0006C0MX2
  • Noble, Iris, Israel’s Golda Meir: Pioneer to Prime Minister. New York: Julian Messner, reviziita eldono, 1974. ISBN 0-671-32516-7
  • Olivares, Ángela, Golda Meir, Virinoj en la historio (hispanlingve, Serio). Edimat Libros, 30.6.2006 (a editar) ISBN 84-9764-758-0
  • Pogrebin, Letty Cottin, Deborah, Golda, and Me: Being Female and Jewish in America. New York: Crown, 1991. ISBN 0-385-42512-0
  • Shenker, Israel y Shenker, Mary (editores), As Good as Golda: The Warmth and Wisdom of Israel’s Prime Minister. New York: McCall, 1970. (Colekto de frazoj de Golda Meir) ISBN 0-8415-0029-0
  • Slater, Robert, Golda: The Uncrowned Queen of Israel. Middle Village, NY: Jonathan David, 1981. ISBN 0-8246-0244-7
  • Syrkin, Marie, Way of Valor: A Biography of Golda Meyerson. New York: Sharon Books, 1955. ASIN B0007DJWJ0
  • Syrkin, Marie, Golda Meir: Woman with a Cause. New York: G.P. Putnam’s Sons, 1963. ASIN B0007E0B7Q
  • Syrkin, Marie, Golda Meir: Israel's leader. New York: G.P. Putnam’s Sons, 1969 (reviziita eldono) ASIN B0006CPEIU

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]