Golești (komunumo, Vâlcea)
Golești | |||
---|---|---|---|
Komunumo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Vâlcea | ||
Situo | 45° 6′ N, 24° 29′ O (mapo)45.09416666666724.480277777778Koordinatoj: 45° 6′ N, 24° 29′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 316 m | ||
Poŝtkodo | 247230 | ||
Loĝantaro | 2,540 (en 2011; 2.730 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 170220 | ||
Golești [goleŝtj'] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el 11 vilaĝoj (el kiuj neniu nomiĝas kiel la komunumo): Aldești, Blidari, Coasta, Drăgănești, Gibești, Giurgiuveni, Opătești, Poenița, Popești (la sidejo), Tulei-Câmpeni kaj Vătășești.
Golești limas oriente al la najbara distrikto Argeș.
Tra Golești pasas la nacia vojo DN73C, kiu iras nord-orienten al Curtea de Argeș kaj sud-okcidenten al la nacia vojo DN7. Ĝi kaj la iama fervojlinio Vâlcele – Bujoreni Vâlcea parte sekvas la riveron Sâmnic, kiu fontas en la komunumo.
Ĉiujare je la unua dimanĉo de septembro okazas festo Fii Satului (la filoj de la vilaĝo).[1]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Primaria Comunei Golești (rumane) (HTML). Alirita 2015-07-04.