Golfa Marfluo
El Vikipedio
(Alidirektita el Golfa fluo)
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 6 Apr. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
La Golfa marfluo estas varma, rapide fluanta marfluo en la atlantika oceano. Pro la varmotransporto ĝi efikas kiel granda hejtilo, danke al kio grandaj partoj de okcidenta kaj norda Eŭropo, kiel Irlando, Britio kaj Skandinavio havas multe pli varman klimaton ol ilia latitudo supozebligas.
La Golfa marfluo movigas ĝis po 1,5 ⋅ 108 kubikmetrojn da akvo sekunde, tio estas pli ol 100-oble la kvanto de ĉiuj riveroj de la mondo. Ĝi transportas ĉirkaŭ 1 petavaton da energio. Tio estas la energio de ĉirkaŭ 1 miliono da nuklearaj fabrikoj.
La Golfan marfluon nomis tiel Benjamin Franklin kaj temas pri la Meksika Golfo. Antaŭe oni nomis ĝin Florida marfluo, kaj sur mapoj de la 16-a kaj 17-a jarcentoj troviĝas la nomo Bahama kanalo.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
Max-Planck-Instituto por Meteorologio: Golfa marfluo (germane)
Golfa marfluo: fono, aktualaĵoj, skemoj, lerniloj, gazetartikoloj (germane)

